Legolibreto/Antaŭparolo

Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 3-4)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Antaŭparolo

Tiu ĉi libreto estas la unua eldonaĵo, modesta komenco, de intencita „Esperanta Biblioteko Internacia“.

La celo de ĉi tiu Biblioteko estas, kolekti specimenojn de bona literaturo de ĉiuj nacioj kaj prezenti ilian Esperantan tradukon en formo de malgrandaj eldonaĵoj tre malkaraj.

Krom literaturaĵoj, Esperanta Biblioteko Internacia enhavos ankaŭ praktikajn verketojn por la instruado kaj por la bezonoj de la ĉiutaga vivo.

La plej konataj literaturaj verkoj estos, ni esperas, iom post iom reprezentataj en la kolekto per fragmentoj de siaj plej karakterizaj aŭ interesaj partoj. Tiaj literaturaj specimenoj jam sufiĉos por ebligi juĝon pri la karaktero kaj stilo de la verko entute kaj ofte pri la verkisto mem. Se eble, la tradukaĵoj estos farataj de la plej lertaj Esperantistoj de ĉiuj landoj, rekte el la originala teksto.

Tiamaniere nia malgranda Esperanta Biblioteko fariĝos, kun la tempo, kvazaŭ internacia speguleto de la tutmonda literaturo.

Tiun ĉi unuan kajeron de la Biblioteko, kiun mi kunmetis el prozaĵetoj elektitaj kaj tradukitaj de mi el la germana literaturo, mi havas la plezuron kaj honoron, dediĉi al la Germana Esperantista Societo kiel ateston de mia simpatia intereso.

Kvankam mi ne povis en la lastaj jaroj multe labori por nia G. E. S., mi tamen konstante sekvis ĝiajn progresojn kun ĝojo, feliĉa pri tio, ke mi almenaŭ havis la okazon en antaŭaj jaroj, kunlabori en Germanujo por ebligi la kreon de tiu Societo kaj por disvastigi nian karan Esperanton.

Al la Germana Esperantista Societo mi kore deziras daŭran, brilan prosperadon, ĝis kiam fine nia plej alta celo estos atingita.

Berlin, Marto 1909.

Jean Borel
Antaŭparolo al la 4a eldono

Post 16 jaroj, kiam nova eldono de tiu ĉi libreto fariĝas necesa, tralegante ĝin, mi trovas malmulton ŝanĝotan, pruvo por tio, ke malgraŭ la daŭra evoluo kaj konstanta pliriĉiĝo de Esperanto, nia lingvo gardas sian unuecan korektecon, dank’ al sia fortika fundamenta bazo.

La malfacilaj tutmondaj cirkonstancoj travivitaj de post la kreo de nia Esperanta Biblioteko Internacia malhelpis tiel rapidan progresadon de tiu kolekto, kiel ni deziris; tamen ĝi komencis efektivigi sian programon kaj posedas jam 35 verketojn kun enhavoj tre malsimilaj kaj tradukojn el 14 diversaj lingvoj. La ĉiama favoro montrita al nia Biblioteko de la Esperantistoj de ĉiuj landoj permesas al ni, esperi la realigon de nia plano.

Recco (Italujo), Oktobro 1925.

Jean Borel