Legolibreto/Brulado en stepo
Ni faris vojaĝon tra Teksaso kaj estis starigintaj nian tendaron en unu el la senmezuraj herbodezertoj. Frumatene blovis malvarmeta vento, kaj malproksima, konfuza bruo, kiel alkuro de sovaĝa bestaro, ekscitis nian atenton. Ankaŭ niaj ĉevaloj antaŭsentis danĝeron kaj fariĝis kvazaŭ furiozaj. „Stariĝu!“ mi kriis, „la stepo brulas, kaj la bubaloj jam estas proksimaj al ni!“ Ĉiuj salte-stariĝis, kaj post unu minuto la ĉevaloj estis selitaj, kaj ni galopis kvazaŭ frenezaj trans la stepon. Baldaŭ muĝo malproksima, miksita kun pli klara kriado de aliaj bestoj, frapis niajn orelojn, dum malantaŭe la flamoj, pli rapide ol vento, plue etendiĝis sur la seka stepa herbejo. Fajroceano persekutis nin rulirante. Ĉiuspecaj sovaĝaj bestoj nun preterkuris, forrapidante kiel sagoj. Kune kun lupoj kaj panteroj salte kuris cervoj tra la ebenajo. Aregoj da antilopoj flugis preter ni kaj en interspacoj izolita ĉevalo aŭ giganta virbubalo. La aero fariĝis ĉiam pli peza, la varmeco ĉiam pli sufoka kaj la bruego pli kaj pli laŭta. Ĉiam pli proksime sekvis kun uragana bruado la amaso de pli pezaj kaj ne tiel moviĝemaj bestoj. Bubaloj kaj sovaĝaj ĉevaloj, ĉiuj kune premiĝintaj en malhela amaso, brutaro longa kaj larĝa je unu mejlo, piedpremante antaŭ si ĉiun malhelpaĵon, estis apenaŭ duonon da mejlo post ni. La forto de niaj ĉevaloj estis elĉerpita, kaj ni opiniis nin perditaj. Ankoraŭ kelkajn momentojn, kaj ni estos dispremitaj.
En tiu ĉi momento aŭdiĝis la voĉo de la plej decidema inter ni. „Malsupren de viaj ĉevaloj!“ li kriis. „Rapide forprenu viajn ĉemizojn kaj ĉion facile bruleblan!“ Dirante tion, li ekbruligis peceton da meĉaĵo kaj komencis ekflamigi la vestaĵojn, kiujn ni estis forĵetintaj. Poste ni elŝiris velkintan herbon kaj ĉion ĵetis sur la amason. Post kelkaj minutoj flagris la fajro kaj etendiĝis sur la seka tero ĉirkaŭ ni. La terurigitaj bestoj alproksimiĝadis kaj blekegis pro kolero kaj teruro, kiam ili antaŭ si ankaŭ rimarkis flamojn, tamen ne evitante nin, kiel ni esperis. Ni jam povis klare vidi iliajn piedojn, iliajn kornojn kaj la blankan ŝaŭmon. Proksime, ĉiam pli proksime alrapidadis la freneza amasego, de kiu ni jam ne povis forkuri. Ili ne disiĝis unuj de aliaj, sed galopadis antaŭen kvazaŭ senditoj de l’ morto. Kovrinte mian vizaĝon, mi ĵetis min teren kaj atendis mian sorton.
En tiu ĉi momento mi aŭdis krakadon kaj blekegon de miloj da bubaloj. Nia sentima kunulo estis verŝinta brandon sur la flamon. Kun fulmofajra lumo eksplodis la leda botelo, kaj la bestoj apartiĝis ambaŭflanke antaŭ la kontakto kun la blua fajrokolono, kaŭzita de la brando. Antaŭ kaj post ni, ni nenion povis vidi krom la vila hararo de la gigantaj monstroj. Neniu interspaco troviĝis en la forfluganta amaso, krom la mallarĝa strio, kiu estis malfermiĝinta por eviti la fajron. Pli ol unu horon ni restis en tiu ĉi danĝera situacio, kun la konstanta timo, ke la bestoj en ĉiu momento fermu la interspacon. Iom post iom la vicoj da bestoj fariĝis pli maldensaj, ĝis kiam fine nur malmultaj nin ĉirkaŭis.
Sed jam atendis nin alia danĝero. Ĉiam pli proksime al ni etendiĝis la flamoj de la brulanta stepo. Sur niaj ĉevaloj ni galopis post la forkuranta bubalaro. La matena vento plirapidigis la antaŭeniron de la fajra maro. Jam la fajro ektuŝis nin, kiam ni rimarkis, ke la monstra bestaro antaŭ ni estis alveninta ĉe profunda kavaĵo, en kiun la bestoj malsuprensaltis. Kun mortotimo ni spronis niajn ĉevalojn antaŭen; la profundaĵo devis esti nia rifuĝejo aŭ nia tombo. Ni ĵetis nin malsupren kaj preskaŭ senkonsciaj alvenis pli ol 20 metrojn profunde. Dank’ al Dio ni estis savitaj, kaj nek rajdantoj nek ĉevaloj suferis gravajn difektojn. Kun peno ni eltiris nin el la maso de la mortintaj bestoj, sur kiujn ni estis falintaj, kaj atingis malgrandan liberan spacon, kiu estis sufiĉe ŝirmata per la torento fluanta tra la intermontaĵo. La sekvantan tagon fulmotondro finis Ja fajran furiozon.