Letero el Rumanio
En Rumanio, kiu estas la klasika lando de laboristpersekutoj, nun estas prilaborata de “kompetenta“ komisiono interesa por ĉi-landa lab.-istaro leĝoprojekto debatota post kelka tempo en rumana parlamento. Ĝi estas nomata: “Codul Muncii“ (La kodo de Laboro“). Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas jenaj:
1. Peraŭtoritata labordevigo kaj forigo de strikrajto, t. e. estos malpermesate striki.
2. Leĝigo de l’ 8-hora labortago.
3. La t. n. divido de jarfina profito de industriaj akcisocietoj ankaŭ por laboristoj, alivorte ke ankaŭ lab.-istoj de l’ koncernataj akcisocietoj ricevu proporcian dividendon.
Kontraŭ ĉi-leĝoprojekto energie bataladas unuflanke la labordonantoj, aliflanke laboristaro. Sufiĉas rigardi la 1an punkton por pravigi la kontraŭstaron de lab.-istoj kaj se ni legas pri legaligo de 8-hora labortago, ni komprenas la starpunkton de mastroj.—
Analizante la punktojn ni povas konstati, kion celas la registaro per la la punkto. Se ĉi-projekto estus leĝigita, la tutlanda lab.-ista movado estus neniigita! Ĉar se al lab.-istaro estas malpermesate striki, ĝi ne povas konkiri pli bonan salajron, pli tolereblajn vivkondiĉojn, la ekspluatado fariĝus pli efika kaj ĉi-landa lab.-istaro fakte fariĝus sklavaro! —
Al la registaro verŝajnis, ke kontraŭ ĉi-leĝprojekto ekbatalegos la lab.-istaro. Kaj por eviti ĉi-tion, por senigi la lab.-istaron je ĝia forto, do ĝuste tiam, kiam oni ekkonis la trajtojn de “Codul Muncii“, ekkomencis la registaro la lab.-persekutadon, arestis, en fortikaĵon karcerigis pli ol 500 kamaradojn, gvidantojn de l’ unueca sindikat-movado, por igi la lab.-istaron senpova je ĉia kontraŭstaro. —
La legaligo de l’ 8-hora labortago ne gravas por ni. Ni ja konas tre bone la karakteron de rumana registaro, por kiu ne validas leĝoj, eĉ la de ĝi donitaj, kiam temas pri porlab.-ista leĝo. Sufiĉas citi fakton unikan. Ankaŭ la rumana registaro subskribis la internacian konvencion pri l’ 8-hora labortago, kaj nun, kiam 5000 segejlab.-istoj estas lokaŭtitaj, ĉar ili ne volis labori 10 horojn potage, nun la registaro nenion faras por devigi la mastrojn ke ili “honoru“ la leĝojn — t. e. leĝon pri 8-hora labortago —, tiujn leĝojn, kiujn ankaŭ ĉi-registaro akceptis, sed — ne plenumis. —
Laŭ la labordonantoj; ilia batalo estas direktita ĉefe kontraŭ la 3a punkto, la proporcia dividendo ankaŭ por laboristoj. Kiom ajn ni tamen estu kredemaj al la leĝoj, sed ĉi-supra estas nekredebla. — Ĉar ĉu ĝi estas — la dividendo — laŭleĝa, ĉu ne, ne estas klarigite, kiamaniere estas certigote al la laboristoj interesataj, ke ili ricevos la dividendon? Kiu garantias, se iu laboristo — okaze de ĝia nericevo — postulos la dividendon, ke li ne estos tuj maldungata? Se ni havus uzinajn sovetojn, se ankaŭ la reprezentantoj de 1' interesataj laboristoj sidus en la gvidantaro, rajtus fiksi la dividendojn, tiamaniere jes, estus ebla la proporcia divido, sed nun, kiam ni vivas en tia lando, kie laboristaro estas senrajta maso, tiam estas neebla ĉia ajn “porlaborista“ leĝo.— SAT-ano 1762.