Lilio/Ĉapitro VIII

Lilio ()
(p. 42-54)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO VIII

La historio de Rozalio tre kortuŝis Lilion kaj ankaŭ sinjoron Ŝton, kiu sentis pli da kunsento kun ŝi, kiu, suferinte tiel multe kaj silente kaj profitinte el tia suferado, nobligis sian karakteron kaj sanktigis sian vivon sen la apogo kaj helpo de li, kiu promesis ami kaj ŝirmi ŝin, dum la vivo daŭros!

Lilio insistis, ke Rozalio estas la efektiva edzino de sinjoro Ŝton, kiun ŝi foririgis la sekvantan tagon kun ĉio, kio apartenis al li.

Li proponis malgrandan renton al Lilio, kiu firme rifuzis akcepti ion ajn de li.

Jam pasis kelke da monatoj de tiu terura tago, kiun ŝi multfoje kvazaŭ retravivis. Foje kaj ree ŝia fantazio pentris bildojn de la estonteco, kaj ĉiam ili estis malĝojigaj, plenaj de timo, lasante nur unu ĉiam pli kaj pli malfortiĝantan esperon, ĉar ŝajnis, ke nur miraklo povos ŝin savi de malfacilo, doloro kaj honto.

Ofte ŝi preĝadis:—Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi. Forportu tiun ĉi kalikon de mi; tamen, ne kion mi volas, sed kion Vi!

Sed ŝi ne povis ne multe ploradi, kaj pro tio, apenaŭ oni povis rekoni ŝin.

Tage, kiom ŝi povis, ŝi kaŝis sian malgajecon antaŭ siaj du malgrandaj infanoj, okjara Florenco kaj kvinjara Filipo. Nokte, post kiam ŝi ilin kuŝigis, la bezono de sinregado malpli forte premis ŝin kaj tiam ŝi ekkriadis per la pensoj;—Kion mi faris por meriti tiom da puno?—ĉar tiel ŝi tiam rigardis la aflikton, kiu trafis ŝin. Ĉiam ŝia sola kaj kun ĉiu tago malpliiĝanta espero estis, ke Dio malhelpos la fariĝon de tio, kion ŝi timas. Ofte ŝi demandis al si:—Ĉu Li povas tion fari? Ĉu Li volas, se Li povas?

Ŝi ne ricevis multe da pensiuloj tiun sezonon, parte pro tio, ke fariĝis en la urbeto ia epidemio, kiu fortimigis multajn, kiuj alie estus vizitintaj la lokon, parte pro tio, ke ŝi mem aspektis tiel malsane kaj malgaje.

La patrino, anstataŭ konsoli kaj konsili ŝin, malkaŝe plendadis pri sia propra sorto:

— Ve, ve!—ŝi diradis—Vi alportis honton kaj malbonfamon en la familion! Vi ĉiam estadis obstina kaj pensis, ke vi scias gvidi vian vivon pli bone ol mi, via patrino! Eĉ kiam vi komencis paŝi, vi preferis oftajn falojn, ol apogon kaj gvidadon de mi aŭ via vartistino! Se vi estus petinta konsilon de mi, vi ne edziniĝus kun Filipo Ĉester nek kun Lesli Ŝton…

— Kaj granda feliĉo mankus al mi! Mi amis Filipon… kaj pri Lesli, vi bone scias, kvankam vi ne volas ĝin konfesi, ke, kiam li edziĝis kun mi, li kredis, ke li estas vidvo! Li estas tute estiminda, kaj mi… mi komencis preskaŭ ami lin… almenaŭ li faris min feliĉa dum… sed sufiĉe! Ĉu… ĉu vi opinias, ke ni povas kion ajn ŝanĝi per senutila ripetado de mallaŭdo kaj bedaŭro?

— Jes—respondadis la jam plorĝemanta patrino—ho, jes! tia estas la konvena maniero paroli al afliktita patrino… Vi, Lilio, havas mem infanojn… eble… kredeble… tempo venos, kiam vi bedaŭros viajn malafablajn, maljustajn vortojn,… kredeble… via propra Florenco iam alportos al vi honton,… kaj tiam… vi…

Sed ĉe tiu punkto de la riproĉado, Lilio aŭ forlasadis la ĉambron aŭ ŝi—en la unuaj okazoj—penis repaciĝi kun la malfacila patrino.

Feliĉe sinjorino Breton ne povis elporti restadi dum pli ol kelke da tagoj en unu fojo ĉe Lilio, kvankam ŝi opiniis, ke estas ŝia devo ofte ripeti la vizitojn.

Alico revenis por loĝadi kun Lilio, kiun ŝi sincere amis kaj kompatis.

Nun Lilio kuŝis enlite danĝere malsana.

La kuracisto preskaŭ malesperis savi al ŝi la vivon, tamen li faris ĉion, kion li sciis, kaj venigis specialiston, kiu proponis iujn ŝanĝojn en la kuracado de la pacientino.

Tiun nokton krizo devis okazi post maltrankviliga tago.

Verŝajne Lilio estis tro malsana, por ke ŝi havu plu kiajn ajn dezirojn, kaj pro tio, ke ĝis nun ŝi neniam tute perdis la konscion, ŝi sentis ĉiun akran doloron.

Mariano flegadis ŝin nokte. Doninte al ŝi trinketon da akvo, kaj, malvarmiginte la febran kapon, for de kiu oni jam detranĉis la belajn harojn, ŝi nun sidiĝis ĉe la lito, por zorge observi la ŝanĝojn, kiuj okazos en la suferantino.

Vere grava ŝanĝo okazis!


La fratino Mariano rimarkis, ke Lilio jam enkomatiĝis. Tio ja fariĝis, sed efektive dum tiu tempo nur ŝia korpo ankoraŭ tie kuŝis.

Ŝi ne plu suferis; kontraŭe, stranga, trankvila sento de paco plenigis ŝin, senigante al ŝi ĉian doloron.

Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ krepusko falas, ĉirkaŭvolvante ŝin kaj etendiĝante en la malproksimon.

El la krepusko vidiĝis bela, gracia estaĵo, vestita en blankaĵo, el kiu pala, dolĉa lumo brilis kaj ekbriletis. La estaĵo havis serenan frunton, pensesprimajn okulojn kaj sur la vizaĝo esprimon de amo, kaj ĝiaj brakoj estis invite etenditaj al Lilio, kvazaŭ ĝi volus ĉirkaŭpreni ŝin.

Senbrue la lumulo alpaŝis al Lilio, parolante per dolĉa voĉo.

Ĉe ĝia alproksimiĝo, ĉe la arĝenta sono de ĝia voĉo, nova neesprimebla sento de trankvilo kaj fortiĝo plenigis Lilion.

— Linjo, kara, kompatinda virino, vi ne konas min, tamen, de la momento de via konscia vekiĝo en la nunan surteran vivon ĝis nun, mi ĉiam estadas ĉe vi. Mi estas unu el la anĝeloj de la lumo kaj vero, kaj precipe mi estas via anĝelogvidanto. Mia devo konsistas en tio, ke mi surverŝu lumon sur ĉiun paŝon de via vojo, por montri al vi la veraĵojn. Tiel longan tempon larmoj kaj suferoj estis via sorto, ke, kiom ajn mi penadis, mi ne povis vidigi min al vi. Cetere neniam vi tute blindiĝis, ĉar funde vi ja deziris ekscii kaj plenumi la volon de la Majstro.

Hodiaŭ venas al vi la tempon por elekti, ĉu vi volas plu vivadi sur la tero, aŭ ĉu, ellacigite, vi deziras resti en tiu ĉi superfizika stato, por ke vi ripozu, ellernu, komprenu, kaj pretigu vin al la plua lernado de lecionoj por la tempo, kiam vi revenos al la tero. Tiucele la Majstro nun permesas al mi plene montri min antaŭ vi.

Nu, mi tial surverŝos la lumon de la vero pli klare sur vian vojon. Mi montros al vi kelke da bildoj el via pasinteco, el la nuneco, kaj mi iomete malkovros antaŭ vi tion, kio okazos en la estonteco, se vi elektos travivi la plenan tempon difinitan por via nuna, surtera vivo.

Decidi pri tio devas vi mem, sed kvankam mi ne povas dikti al vi, mi ja povas peni montri al vi la veron tiel klare, ke ne eble estos, ke vi ŝanceliĝu pri via decido.

Restu trankvile tie, kie vi jam kuŝas komforte. Restu tute trankvile, tamen atentu, por ke poste vi povu senhezite fari vian decidon.


Senvorte Lilio konsentis, kaj tuj komencis montriĝi bildoj, kiuj projekciiĝis, kvazaŭ per kinematografo, sur la krepuska fono.

Atente rigardante, dum unu bildo post alia preterŝoviĝis antaŭ ŝi, Lilio ricevis novan senton de malpezeco kun eksterordinara sento de aparteco, kvazaŭ ŝi ne havas personan intereson pri la bildoj!

Tuta ŝia pasinta vivo, eĉ la plej trivialaj detaloj, aperis antaŭ ŝi, kaj neaŭdante eĉ unu vorton Lilio ekkomprenis la internan signifon de ĉio ĉi tio.

Jam nun ŝi povis taksi pasintajn vortojn, agojn, okazojn pli ĝuste. Jam nun ŝi povis disigi la veraĵojn de la malveraĵoj. Absorbiĝinte, ŝi ĉion observis tiel same, kiel oni rigardas interesan teatraĵon.

Eĉ kiam preterŝoviĝis tiuj bildoj, kiuj prezentis antaŭ ŝi la plej maldolĉajn travivaĵojn de ŝia vivo, ŝi povis ilin serene rigardi, forte interesiĝante pri ili, ĉar ŝi povis ekkapti iomete la signifon.

Ŝi kaptis sufiĉe la signifon por kompreni, ke iu forto pli alta ol ĉia forto sur la tero, permesis la okazojn, eĉ intence aranĝis ilin antaŭe; kela celo de tiaj okazoj ne estis puna, kiel antaŭe ŝi imagis, sed instrua; ne humiliga sed honoriga; ĉar samtempe ŝi konstatis, ke la leciono, kiun ŝi devas lerni kaj la tasko, kiun ŝi devas plenumi, estas tiel malfacilaj, ke nur tiu, kiu multe progresis laŭ la vojo de evoluado, povas ĝin lerni; ke en la vivo okazas tiel same, kiel en la lernejo: kiam oni bone lernis unu lecionon, oni ricevas kiel rekompencon ankoraŭ alian kaj pli malfacilan.

Cetere ŝi plue komprenis, ke koncerne la lecionojn de la vivo la plej grava afero estas ne la kvanto sed la kvalito; ke la motivo estas multe pli grava ol la efektiva rezultato, ĉar la motivo efikas sur la karakteron, kiu daŭros, dum la ago funkcias inter la limoj de la fizika mondo, kiu estas ne daŭra sed ŝanĝiĝema.

Plue, la forto liberigita de alta motivo estas pli potenca ol tiu liberigita de ago; sekve devas esti, ke efektive se ne videble ĝi produktas pli da bono, ol eraro de juĝo povas produkti da malbono.

Kiamaniere ŝi scias ĉion, tion Lilio ne povis klarigi al si; ŝi eĉ ne demandis sin pri ia klarigo, sed nur intuicie konvinkiĝis, ke tre kredeble ŝi decidos pluvivadi la nunan fazon de la tera vivo, kontraŭstari ĝiajn malfacilaĵojn, venki ilin.

Baldaŭ ŝi ekhontis, vidante sin figurata kiel ŝi aspektis, kiam timplena, malesperanta, ŝi ekkriis al Dio petante, ke Li forigu de ŝi la ŝarĝon, kies doloro kaj humiligo subpremas ŝin.

Jen ŝi estas, jen ankaŭ ŝiaj du infanoj, bezonantaj ŝian zorgon, ekkriantaj—Patrino!—malgajaj pro ŝia malĝojeco, ricevante nur malgrandan parton anstataŭ la abundo da amo, kiun ili antaŭe kutimis ricevi. sed nur intuicie konvinkiĝis, ke tre kredeble ŝi decidos pluvivadi la nunan fazon de la tera vivo, kontraŭstari ĝiajn malfacilaĵojn, venki ilin.

Baldaŭ ŝi ekhontis, vidante sin figurata kiel ŝi aspektis, kiam timplena, malesperanta, ŝi ekkriis al Dio petante, ke Li forigu de ŝi la ŝarĝon, kies doloro kaj humiligo subpremas ŝin.

Jen ŝi estas, jen ankaŭ ŝiaj du infanoj, bezonantaj ŝian zorgon, ekkriantaj—Patrino!—malgajaj pro ŝia malĝojeco, ricevante nur malgrandan parton anstataŭ la abundo da amo, kiun ili antaŭe kutimis ricevi.

***

Tie estis estaĵo, kiu garde staris flanke de ŝi en alia bildo, kun bela vizaĝo esprimanta amon, forton, sopiron. Ĝi similis al la esprimo de homo, kiu, prizorgante suferantan amaton, kunsentas kun li pri la nuna doloro, sed tamen vidas en la malproksimo certan, bonan rezultaton: la finon de la suferado kun dolĉiĝo kaj riĉiĝo de la karaktero.

Rigardante la belecon de tiu ĉi estaĵo flanke de ŝi en la bildo, ŝi treege deziris, ke ŝi povu efektive alproksimiĝi al ĝi; resti iom da tempo apud ĝi, tiel apude, ke ŝi povu ektuŝi ĝin. Ŝi sentis en si la kapablon fariĝi pli bona kaj fortanima, ol iam antaŭe, se nur tiu ĉi bela estaĵo restadus apud ŝi.

Instinkte ŝi sciiĝis, ke ĉi tiu bela estaĵo venis al ŝi ĝuste tiam, kiam la terura aflikto trafis ŝin; ke ĝi restadis apud ŝi de tiu tempo ĝis nun, deziregante ŝin helpi, fortigi, ŝirmi; tamen sen sukceso, ĉar ŝi, Lilio, per siaj ribelaj pensoj, intermetis inter ilin kvazaŭ nebulon, kiu ĉirkaŭis ŝin kaj tiamaniere malebligis, ke ŝi vidu la anĝelon.

— Ŝajnas, ke vi povus ami tiun, kiu vin gardas, ĉu ne vere, Lilio?

— Jes ja, anĝelo! kiel mi volas, ke ĝi povu plu restadi ĉe mi! Se mi estus certigita, ke ĝi ja plu restados ĉe mi, mi povus ĉion elporti. Kiu do ĝi estas?

— Tio estas la pli alta, dia aspekto—la memo—de la individuo, kiun vi ribele ne volas akcepti kiel vian infanon. Rigardu, kvazaŭ ora fadeno alligas ĝin al vi. Verdire, la memo de ĉiu naskota infaneto gardas kaj pli-malpli influadas la patrinon, ĝis ĝi naskiĝos. Poste ĝi senpere influadas la evoluadon de la infaneto mem, sur kiun ĝi koncentrigas siajn fortojn, fariĝinte por ĝi same, kiel mi fariĝis por vi,—lumigulo.

***

Lilio kuŝis ripoze, sed pensplene dum ankoraŭ kelke da tempo, ĝis post ne longe ŝi aŭdis denove la karesan voĉon de la anĝelo parolanta al ŝi:

— Nun, Lilio kara, venu kun mi. Nia Majstro ordonis, ke mi montru al vi ĉion. Venu do, karulino, mi jam plene fortigis vin kaj mi prizorgos vin.

Duone mirigite, Lilio leviĝis, sekvis la anĝelon el sub la krepusko, en iomete pli luman lokon, kie vidiĝis bela ĝardeno, plena de kreskaĵoj nekonataj de ŝi. El sub unu tia, Lilio ekaŭdis ploretadon kaj foje kaj ree ekkrieton. Serĉinte, ŝi ekvidis malgrandan knabineton, kies vizaĝo estis kaŝata al ŝi pro tio, ke la infano apogis ĝin sur la manplatoj, dum ŝi ekkriis:

— Panjo, panjo! Ho, kiel mi volas, ke vi akceptu min! Ĉu vi rifuzos akcepti min? Ho, mia patrino!…

Tiel kompatinde kaj solece aspektis la knabineto, ke tute forgesinte la ĉeeston de la anĝelo, forgesinte ĉion krom la ploranta infano, la patrina koro de Lilio igis ŝin senprokraste kaj sen pripenso rapidiri al la infano, meti ĝin sur siajn genuojn, karesi ĝin, dirante ame:

— Etulino mia, kio estas al vi? Vi certe eraras, supozante, ke la patrino rifuzos akcepti vin. Kio estas la nomo de via patrino? Kie ŝi loĝas? Nur diru al mi, kaj mi alkondukos vin al ŝi. Diru al mi, karulino!

Levinte la kapon, la infano fiksis miran rigardon sur Lilion kaj ekkriis:

— Tio do estas vi! Jen mia propra patrino! Ho, panjo mia, ĉu povas esti vere, ke vi jam decidis akcepti min? Ĉu vere! Panjo mia, ne timu! mi estos por vi bona infano, mi ne lasos vin bedaŭri vian decidon… bonvenigi min… kaj sciu… ke mi ankaŭ devos iom suferi… tamen, vi estos mia, kaj mi estos via; ni jam apartenas unu al la alia, kaj ĝuste tial, ke ni estos kune kaj amos nin reciproke, ĉio iros bone, ni ĉion povos elporti.

Ne klare komprenis Lilio, sed ŝi premis la infanon pli forte al sia brusto, penis trankviligi ĝin, samtempe per la okuloj demandante la anĝelon, kiu ŝin akompanis kaj tien kondukis.

— Jes—respondis ĉi tiu—la infano diris la veron. Tio estas la fizika aspekto de la infano. Ĵetu rigardon ĉirkaŭen kaj vidu la milionojn da infanoj, per kiuj svarmas la ĝardeno! Ĉiuj el ili pretiĝas por reenkorpiĝo, por ree travivi la surteran vivon. Ĉi tiu infano estas destinita al vi, laŭ la volo de la Majstro, ĉar vi sola povas doni al ĝi la ĝustajn helpon kaj ĉirkaŭaĵon, kiun ĝi bezonas. Vi sola povas ĝin konduki tra la proksiman parton de la vojo; vi sola povas ĝin konduki al la bono, kiun ĝi celas kaj meritas.

Rigardu! Fadeno ligas ĝin al vi; ĝi devus esti helkolora, sed ĝi ja estas preskaŭ senkoloriĝinta. Vi tiel malfortigis ĝin per via kontraŭstarado, ke la ligilo preskaŭ rompiĝis. Tamen ankoraŭ restas tempo, se vi volas! ankoraŭ nun vi povas elekti, ĉu vi akceptos la infanon aŭ ne.

Mi klarigu al vi. La Majstro destinis al vi la devon, nur tial, ke Li scias, ke vi tiel progresis, ke vi kapablas ĝin plenumi, kaj plenumante vi plue progresigos vin. Ĉiam Li gardis kaj ankoraŭ gardos vin. Li eĉ gvidis al vi la viron, kiu, kvankam necelante tion, kaŭzis al vi tiom da doloro kaj honto, ke vi deziris eviti la ŝarĝon. Sed sciu, ke, se vi evitos la ŝarĝon, vi ankaŭ malebligos al vi akiri la ĝin akompanantan benon. Se vi akceptos la ŝarĝon, malgraŭ la neevitebla suferado, antaŭ ol morti, vi diros al tiu ĉi infano, kiun vi nuntempe nur duone volas akcepti—“Mi fieras, ke mi estas via patrino.”

Unu vorton pri la patro de la infano kaj lia Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/54 Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/55 Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/56