Lilio/Ĉapitro XXX

Lilio ()
(p. 186-194)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXX

La krepusko, pri kiu Lilio aludis, pli kaj pli densiĝis preskaŭ ĝis nigreco. Samtempe ŝi kvazaŭ endormiĝis.

Rekonsciiĝinte, sed ankoraŭ ne malferminte la okulojn, ŝi duone aŭdis karesan tonon de iom konata voĉo diri:

— Jen, ni preskaŭ alvenis; nur kelke da paŝoj plu kaj ni eniros la landon de plena paco!

Duonkonecie Lilio sin demandis:

— Al kiu ĉi tiu parolis? Ĉu eble al mi?—sed ŝi ankoraŭ estis tro dormema, por ke ŝi solvu la demandon per simpla malfermiĝo de la okuloj.

Baldaŭ ŝi tute rekonsciiĝis, tiam, sentante sin pli forta kaj iom scivola, ŝi subite malfermis la okulojn. Mirante, ŝi rimarkis, ke la mallumo forestas, kaj ke ĉie radias hela lumo.

Ĉirkaŭrigardante, por ekscii la kaŭzon de tio kaj vidi, kie estas Ĝojo, Filipo, kaj la ceteraj amataj, ŝi ekvidis tute proksime de ŝi la anĝelon gvidanton, kiu gvidis ŝin tien ĉi. El tuta ĝi radiadis bela, rava, ŝanĝkolora lumo, farante plej belajn ĉielarkajn efektojn.

Vidante la miron de Lilio, la anĝelo gaje ridetis kaj diris:

— Mi ĵus demandis al mi, ĝis kiam vi neatentos min! Sed vi estis tro laca, por ke vi esploru la novajn ĉirkaŭaĵojn, kaj krom tio, vi mem fariĝis tiel luma, ke mia brileco ne plu kontrastas tiel forte kun via, kaj tial vi ne tuj rimarkis ĝin.

La miro de Lilio ankoraŭ pligrandiĝis—Kiel, ĉu mi fariĝis luma? Ve! tio ne povas esti!

Ĉe tio la anĝelo ridis, kio memorigis Lilion pri la sonoj de ondiĝanta rivereto fluanta super la ŝtonoj de monta deklivo. Poste ĝi diris:

— Mi retiros min for de vi por kelka momento, por ke vi vidu, kiel sincere mi parolis.

Kaj jen, subite la anĝelo malaperis kaj la lumeco iom malpliiĝis.

Esplore rigardinte, Lilio vidis, ke ŝi estas ĉirkaŭita de granda rondo de lumo simila al perlamoto kaj devenanta senĉese kaj ritme de ŝi mem. Ekster la rondo ia krepusko troviĝis.

En la daŭro de momento ŝi ŝanceliĝis kvazaŭ pro kapturniĝo, sed tuj poste ŝi starigis sin pli firme kaj esplore rigardis sin.

Per tio ŝi komprenis, ke ŝia korpo havas la formon kaj similecon de tiu, kiun ŝi uzis sur la tero, sed ke ĝi diferencas de tiu pro tio, ke ĝi ne havas solidecon, ĉar videble ĝi estas kreita el ia viva lumaĵo.

Lilio forte ĝojis pri tio, kaj ĉe la reapero de la anĝelo, ŝi demandis:

— Kio estas la signifo de la krepusko kaj de la rondo de lumo, kiu ŝajnas deveni de mi? De kie efektive venas ĉi tiu lumo? Kie mi estas? kaj kiamaniere mi venis ĉi tien?

— Kiom da demandoj!—ridetante diris la anĝelo.—Mi penos respondi al ĉiuj, kvankam ne en la vico laŭ kiu vi faris ilin. Vi estas ĉi tie, ĉar, fininte vian de la Majstro difinitan taskon en la surtera edukejo, vi jam estas revenanta al via ĉiela hejmo, por tie ĝui periodon da labormeritita ripozo kaj libereco en akompano de viaj amataj, kiuj antaŭiris vin.

Ili vin atendas trans ĉi tiu pacoplena, ripoziga valo de la ombro de la morto, kiun vi ĵus eniris kaj ĉe kies enirejo troviĝas, kvazaŭ vualo, superpendanta krepusko ŝirmanta ĝin kontraŭ homa scivoleco. Baldaŭ, kiam la lastaj ligoj, kiuj ankoraŭ ligas vin kun la surtera vivo forfalos, kaj la Majstro eldiros: “Bone, vi bona kaj fidela servisto,” vi transpasos al feliĉa renkontiĝo kun viaj karuloj.

Al vi tiel same, kiel al ĉiuj, kiuj atingis ĉi tiun staton, estas permesate, rigardi en la mondon de ideoj kaj idealoj, ĉar sole per tio vi memvole dekroĉiĝos de la surtera vivo.

Nu, pri la lumo, kiu radias el vi: Tion vi ne ricevis kiel donacon, ĝi estas denature akirita de vi, per ĉiu ama penso, ĉiu peno aŭ eĉ celo al la devo. En la malproksima komenco ĝi aspektis kvazaŭ malgranda eklumeto kaj devenis de Dio, la Kreinto kaj Fonto de ĉia lumo. Tion vi ne povas kompreni, sed vi ricevos iom pli klaran ideon pri ĝi, kiam vi estos rigardinta en la mondon de la idealo. Vi tiam konstatos, ke ĉi tiu lumeco estas parteto de la Dia Esenco, “Kiu lumas al ĉiu homo venanta en la mondon.” Ĝi vibradas en la plej profunda parto de la homa naturo, kies koro ĝi estas. Kiam ĝi fariĝas tiel forta, ke ĝiaj vibroj atingas la koron de aliaj homoj kaj harmonie vibrigas ilin responde, tiam oni nomas ĝin “la amo.” Sed ekzistas gradoj eĉ de la amo, kiu devas pliiĝi per ĉiu reenkarniĝo ĝis tia grado, ke fine ĝi plenigos la tutan homon. Kiam oni atingis tiun staton, la pureco kaj forteco de la interna lumo ekflamiĝos kaj superregos la materian korpon, aliformante ĝin en tute luman spiritaĵon, kies brilo disfluadas nemezureblan distancon. Tia lumulo povas iri ĉien ajn laŭvole, sendepende de la fizika korpo. Lia sole ŝatata plezuro estas servi al Dio per helpado de la homaro.

Ankoraŭ nekalkuleblajn fojojn vi devos returne vizitadi la teron, antaŭ ol atingi tian perfektecon, pri kiu Jesuo aludis. Tamen iam vi ja atingos ĝin. Via nuna brileco estas montro de la grado de via estonta perfektiĝo.


Ŝajnis al Lilio, kvazaŭ ŝi staras sur unu pinto de montego, kies supro perdiĝis en brile majestan orkoloran nubaron.

Komence je la plej malsupera parto de la montego montriĝis homoj en ĉiu grado de evoluo. Ĉi tiuj estis vojaĝantaj per diversaj, apartaj vojetoj.

El ĉi tiuj unuj estis infanecaj animoj kun instinktoj sovaĝaj, bestaj, vojaĝantaj tre malrapide, tamen ĉiam progresantaj. Aliaj estis ankoraŭ ne infanecaj sed tamen junaj animoj, ĉi tiuj iradis la plej rapide kaj gaje el ĉiuj vojaĝantoj, saltante super malgrandaj nefacilaĵoj, falpuŝiĝante kontraŭ baroj, ofte sed ne grave vundiĝante. Ankoraŭ pli kaj pliaĝaj animoj estis suprengrimpantaj la montegon, ĉiu sekvanta ian idealon. Estis rimarkinde, ke ju pli alte ili grimpis, des pli fervore kaj trankvile ili iradis, kvankam la venkotaĵoj ĉiam ŝajnis pli nevenkeblaj.

Tiel ofte la vojaĝantoj falis vunditaj, ke Lilio en la komenco ekkriis pro bedaŭro, kaj nekonscie faris ekmovon, kvazaŭ por helpi ilin. Poste ŝi tute trankviliĝis, rimarkinte, ke iu helpanto estas proksime de ĉiu, preta por helpi al kiu ajn suferanto, tuj kiam ĉi tiu ekkrios pro timo aŭ doloro. Ili levis la falintojn, purigis la ŝlimkovritajn, resanigis la vunditojn, konsolis la afliktitajn, montris al dubantoj la vojon.

Rimarkinde ankaŭ estis, ke ĉiu vojaĝanto havis propran vojeton, kiu pri iuj detaloj estis malsimila al la vojetoj de ĉiuj aliaj. Sed tamen ĉiuj vojetoj transpasis sin tre multfoje.

Ankoraŭ alia rimarkindaĵo estis, ke ju pli malproksimen iu vojaĝis, des pli apartigita kaj izolita fariĝis ties vojeto. Estis videble ke ĉiuj vojetoj estas pli egalaj, ol en la komenco Lilio pensis ilin; ĉar ĉiuj havis multajn verdajn herbejojn kaj alispecajn plezurlokojn dismetitajn inter la krutaĵoj, ŝlimaĵoj, rokaj pintoj, kaj aliaj malfacilaĵoj. Ŝi plue vidis la lumeton en ĉiu homo: kiel eta, nehela, ŝanceliĝa ĝi estis en multaj; kiel forta, brila, firma ĝi estis en aliaj; kaj kiel la brileco pliiĝis ĉe ĉiu ago aŭ eĉsopiro malegoista.

Neniu estis tute sen helpo, kaj se la interna lumo ne sufiĉis por lumi la sekvantan paŝon sur la vojo, oni bezonis nur levi la rigardon supren, por tie vidi la gvidlumon de la vero. Eĉ se iu ne sciis sufiĉe por povi supren rigardi, estis bezone nur etendi la manon kaj palpe esplori la vojon, kaj tuj oni prenis lian manon kaj, gvidante per la amo, kondukis lin ĝis, fariĝinte denove memfida, li memvole fortiris sian manon, por provi sola iri.

— Kial ili laŭiras tiel multe da diversaj vojetoj, kaj kien ĉi tiuj kondukas ilin?—demandis Lilio.

— La leĝo de libera volo estas la kaŭzo, ke ili laŭiras diversajn vojetojn. Ĉiu homo devas eltrovi… devas eĉ trabati al si propran vojeton tra la vivo, kvankam en la fino de finoj ĉiuj vojetoj kondukas la vojaĝanton ĝis perfekta unuiĝo kun Dio. Per Dia elspiro fariĝis la homo; kaj en la fino, ĉu Dio permesus, ke Li perdu eĉ unu el Ŝiaj kreitaĵoj? Aŭskultu la vortojn parolitajn de Ŝri Kriŝna, konata instruinto de la homaro, kiu, por plifortigi la diron, parolis kvazaŭ per la voĉo de la Kreinto mem[1]: “De kie ajn la homoj Min alproksimiĝas, Mi bonvenigas ilin, ĉar Miaj estas ĉiuj vojoj, de kie ajn la homoj elektas ilin.”

Dum Lilio rigardis la sennombran grimpantan homaron sur la montego, ŝi ekdeziris vidi, kie staras Filipo kaj Ĝojo.

Ambaŭ staris iom alte, ambaŭ bone progresis, sed sur aparte grandan spacon estis radianta la de Ĝojo interna lumo. La gefratoj nun fikse rigardadis tion, kio de ilia vidpunkto ŝajnis kiel malluma, minaca nubo. Sed kiam Lilio ĝustigis sian vidadon, por vidi ĝin de pli proksime, ŝi trovis, ke ĝi estas nenio alia, ol la ombro ĵetata de la valo de la morto, en kiu ŝi mem staras; tial ŝi demandis la anĝelon:

  • El “Bhagavad Gita.” — Por kio ĉi tiu bela valo aspektas tiel mallume al la surteraj loĝantoj, kaj precipe tiam, kiam la amataj ĵus enpasis en ĝin? Ŝajnis al tiuj sur la tero, kvazaŭ la amataj postlasis ne nur karulojn sed ankaŭ ĉion luman, firman, kaj daŭran, kiam ili malaperas de ilia vido.

— La kaŭzo de tio estas, ke la surtera vivo mem estas ia iluzio. Por loĝanto surtera, veturanta per ŝipo aŭ vagonaro la unuan fojon, ofte ŝajnas, kvazaŭ sin movas la lokoj, kiujn ili preterpasas, ne la veturilo per kiu ili moviĝas. Tie sur la tero oni inklinas percepti kaj juĝi sole per la fizikaj sentiloj. Per tio oni eraras, se oni rigardas la materion kiel la solan realaĵon. Anstataŭ esti reala kaj firma, la materio estas nur la formo, kiu kvazaŭ per vualo malĝuste vidigas ĉion spiritan. La formo ofte ŝanĝiĝas laŭ la vidpunkto de la individuo. Ju pli alte li grimpas sur la montego de la evoluo, des pli ŝanĝebla ŝajnas al li la materiaĵoj kaj des pli realaj kaj eternaj montriĝas la spiritaĵoj.

Tamen neniu povas akiri spiritan percepton ĝis post longa penado kaj ekzerciĝado. Lerninte iom precize juĝi per la sentoj, li ankaŭ scias ne tro alte taski la valoron de tia juĝado, kiu estas rimedo, ne fino.

Pri la valo de la ombro de la morto, ju pli oni alproksimiĝas al ĝi, des malpli terure aspektas ĝia vualo, ĝis fine oni konstatas, ke la nigra teruro estis nenio krom iluzio, pli aŭ malpli ŝajnigita reala kaj pliigita de la distanco kaj nescieco. Transpasante en la profundaĵojn dum via trairo tra ĝi, vi trovos, ke ĝi estas bele lumigita kaj per floroj tapiŝita, kaj ke ĉiela muziko aŭdiĝos. Tiel belege ĝi aspektas, tiel ripozige kaj alloge, ke se la vualoj de la materio, forgesemo, kaj timo ne estus tiritaj antaŭ ĝin, la homoj ne restus kontentaj sur la tero, ĝis ili lernus la lecionojn de la vivo.

Kiam, malgraŭ tio, homo persistas neinvitite eniri ĝin, li trovas la valon malagrabla. La lumo blindigas tiun, kiu eniras nepreparita, la odoro de la floroj naŭzas, dum la harmonio aŭdiĝas kiel malharmonio. Fakte, la valo de la ombro de la morto ne estas loko, ĝi estas nur la transira stato inter la mallibera vivo surtera kaj la libera ĉiela vivo. Simile al la vojetoj, kiujn la homoj sekvadas sur la tero, ĝi ne estas sama por ĉiuj. Sed ĝi ja estas nepre pli facile kaj plezure irebla, ol antaŭe pensas ĝin la plimulto de la homoj.


— Nu—diris Lilio, vidante iom pli klare la celon kaj vojon de la vivo, vidante ankaŭ tion, kio estas sur la vojoj de Filipo kaj Ĝojo—stranga nepacienco ekkaptis min, kaj mi jam sopiras al la atendantaj min amatoj…

Ĉe tio Lilio eliris el la valo de la ombro de la morto, kaj, vidante la nedireblajn belaĵojn kaj majeston, vidante ankaŭ tiujn, kiuj ŝin atendas, ŝi ellasis ĝojplenan ekkrion: Mia edzo… kaj Florenco… kaj…


Sed la ĝojplena ekkrio, kaj la hela esprimo, kiun la vizaĝo samtempe akceptis, estis ĉio, kion komprenis la homoj starantaj ĉe la lito. Ili pensis en la komenco, ke Lilio vekiĝis el peza dormo; sed post ne longe troviĝis, ke la vortoj estis la lastaj vortoj de Lilio, kiu, ankoraŭ parolante ilin, disiĝis por ĉiam de la korpo, kiu al la karuloj ĵus forlasitaj, ŝajnis ĉio, kio de ŝi restas.


La Fino


GARDEN CITY PRESS LTD., LETCHWORTH, ENGLAND.

  1. *