Lingvaj Respondoj (1927)/Antaŭparolo

(p. 5-7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANTAŬPAROLO

Jam de la unua tempo de la lingvo Esperanto la Esperantistoj ofte petis de Dro L. L. Zamenhof klarigojn pri diversaj lingvaj demandoj, kaj ĉiam la kreinto de nia lingvo plej afable donis tiujn klarigojn publike.

Dum tri periodoj aperis lingvaj respondoj : unue, en la jam ne riceveblaj numeroj de La Esperantisto (1889-1893), due en La Revuo (1906-1908), kaj trie en la Oficiala Gazeto (1911-1912). Kelkaj respondoj aperis ankaŭ de tempo al tempo en aliaj gazetoj kaj en libroj.

La lingvaj respondoj el la unua periodo estas represitaj en la Oficiala Gazeto (1911-1912), kaj poste, kun tiuj de la tria periodo, en aparta volumo sub la titolo Lingvaj Respondoj (nova serio), Esperantista Centra Oficejo, 1913; la lingvaj respondoj el la dua periodo estas represitaj en aparta volumo : Lingvaj Respondoj aperintaj en La Revuo, Hachette, 1910.

Ambaŭ volumoj estas jam elvenditaj, kaj tial ni decidis publikigi en unu volumo plenan kolekton de tiuj respondoj, kaj tiuj aliloke aperintaj (el kiuj la plimulto estas verkitaj de Dro Zamenhof mem, kaj la ceteraj de aliaj personoj, al kiuj Dro Zamenhof donis la koncernajn informojn).

Ni klasifikis ilin laŭ la principoj de la Decimala Klasifiko[1] , kaj sub ĉiu respondo ni donis montron pri ĝia deveno,

La jena volumo estas do kolekto de ĉiuj lingvaj respondoj de Dro Zamenhof, metode klasifikitaj.

Fine, ni opinias, ke ni kontentigos multajn Esperantistojn, represante la esperantan tradukon de la historia ruslingva letero de nia Majstro al nia malnova samideano N. Borovko «Pri la deveno de Esperanto», kvankam ĝi estas nur traduko.

Ni devas esprimi grandan dankon al Sro William Bailey, kiu zorge korektis ne sole la erarojn de ĉi tiu libro, sed ankaŭ, post komparo kun la originaloj mem, la erarojn, kiuj troviĝas en la volumoj jam eldonitaj.

La Esperantista Centra Librejo
ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ
aperintaj en « la revuo » (1910)
————————


Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian « oficialan decidon » pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro, afable pretigita de Sro Richard Sharpe [2].

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua « decido » katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; « decidojn » oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!

L. L. Zamenhof.
  1. Tiun klasifikon ni faris laŭ la tabeloj montritaj en la libro: Manuel du Répertoire bibliographique universel, Extrait limité aux parties plus spécialement applicables à la bibliographie de la langue auxiliaire internationale Esperanto, avec appendice sur l'emploi de cette langue en bibliographie. Institut international de Bibliographie, Paris, 44, rue de Rennes, 1908, 4 vol., 64 p.
  2. Ne publikigita en ĉi tiu nova libro, pro neutileco.