Litova Almanako/Mia patrujo

Mia patrujo ()
Tradukita de R. Blažys
Litova AlmanakoLitova Esperanto-Asocio (p. 13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Mia patrujo.
Versaĵo de konata litova poeto Maironis.

Kie Nemunas[1] tra valoj
Siajn ondojn sendas,
Miaj fratoj lacaj, palaj
Pro mizero plendas.

Tie per malgajaj kantoj
Min patrino lulis,
Kaj de ŝi al la ĝemantoj
En mi am’ ekbrulis.

Arbaregoj tie bruis
Pri epoko granda,
Kiam vivo ĝoje fluis
En libera lando.

Tie nune de kasteloj
Nur ruinoj restas,
Pri herooj nur fabeloj
Kaj ĉiel’ atestas.

Tie kreskis mi premata
De dolor’ ĉiama,
Tial estas al mi frata
Ĉiu kor’ fratama.

Libere tradukis R. Blažys

  1. La plej granda rivero de Litovujo.