Lulkanto (The Esperanto Monthly, Majo 1919)

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Lulkanto.
Lulkanto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Dormu karega infan'.
Via patrina la man'
Lulas vin ame kaj ŝi
Kantas lulkanton por vi.
Dolĉa kaf paca trankvil'.
Regu sur via lulil'.
Kaj post benata ripoz'
Freŝa vekiĝu la roz'.
Vekiĝu la roz'.
Ĉio jam dormas ja nun,
Sub la ĉielo kaj lun'.
Floroj kaj tuta birdar'
Kune nun en la kampar'.
Sonĝas en dolĉharmoni'.
Fermu okulojn do vi!
Kaj en lulilo vi jen
Dormu ĝis morgaŭ maten'.
Morgaŭ maten'.

(Kantebla laŭ melodio de Mozart).