Mallumaĵoj
MALLUMAĴOJ
— Kie estas Paŭlo ?
— Ĉu mi scias ?...
— He, nevino, vi estas...
— Kara onklo, mi petis de vi kvaronhoron. Vi estis kompleza donaci al mi tiun ĉi mallongan kvaronhoron el via kara tempo (la sinjorino akre akcentis la lastajn vortojn), mi do rajte postulas, ke vi aŭskultu min. Mi tuj finos.
— Kara, bela Lidio, — mi serioze diras, — tio, kion vi volas diri al mi, estas sensencaĵo. Vi jam diris tion al mi hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Mi ne aŭdis ĝin volonte. — Mi serioze diras. Mia vespermanĝo... mia apetito... De la tempo, kiam mi venis ĉe vin, en tiun ĉi malgrandan vilaĝon, ĉie kaj ĉiam — mi serioze diras — mi vidas acidajn mienojn. Tio ĉi tedas, ĉagrenas min. Mi estas jam plena ĝis tie ĉi...
Kaj la estiminda kolonelo kolere montris sur sian orkolumitan kolon.
— Aŭskultu min, — interrompis la bela sinjorino senpacience, — poste mi ne incitos. Havu la bonecon, komenci la eksedziĝan proceson en mia nomo ĉe la juĝistaro, kiam vi estos reirinta en la urbon. Ne interrompu min. Mi volas tion. Mi volas, ke vi faru ĝin, por ke ĝi havu pli profundan impreson. Vi bone konas min kaj Paŭlon. Vi estas mia onklo. Vi estis mia zorganto. Vi estas sola mia parenco, kiun mi povas konfidi. Vi plenumos mian peton, kaj mi esperas, ke vi ne malinstigos min je tiu paŝo, kiu — bedaŭrinde — nepre devos okazi.
— Sed, Lidio, mi serioze di…
La sinjorino maldolĉe ridetante faris rifuzan signon per sia brako.
— Mi ripetas, ĉia parolo estus senefika. Tiaspecan aferon oni ne analizu, oni akceptu ĝin senkondiĉe. Kion vi deziras ankoraŭ? Eble klarigojn? Vi ŝajnigas vin mireganta, kvazaŭ vi nenion scius pri la afero, kvazaŭ vi ne scius, kian vivon ni daŭrigas de ok jaroj, mia edzo kaj mi. Ha, la malluman ombron de tiu ĉi okjaro devas senti ĉiu homo, kiu enrigardas en miajn okulojn, al kiu Dio donis koron sentokapablan kaj okulojn vidokapablajn. Vidu min kaj Paŭlon…
— Nevino, vi estas ekscitita.
— Ĉu vi pensas? Ne timu, mi ne plendos al vi sentimentale. Iam mi plendis, malesperis, ploris. Rigardu min; mi estas trankvila, ĉu ne vere? Jen mia mano; mia pulso ja ne batadas pli rapide. Prenu ĝin, observu ĝin…
— Mi kredas, mi kredas.
La kolonelo stariĝis. Li estas grandataliulo. Liaj duongrizaj haroj estas zorge kombitaj maldekstren; liaj belaj, regulformaj lipharoj pinte disduigitaj. Boneksteraĵa, respektinda sinjoro, kiu jen ne scias kion respondi al la bela blankvangulino.
— Mi kredas. Sed, eble, vi povus pripensi…
— Mi havis sufiĉan tempon por la pripenso, de ok jaroj.
— Vere, mi serioze diras, tio ĉi estas vera… Sed eble vi povus repaciĝi?
— Ni ja ne koleras unu al la alia.
— Do, vi malamegas lin, aŭ…
— Ne, ni ne malamegas unu la alian.
— Je la malsankta diablo! kial do tiu ĉi stranga kvazaŭteatraĵo? Lasu min trankvila! Nek kolero, nek malamo, nek malamego, — kaj tamen eksedziĝon! Infero! pesto! — ne — pardonu, tiuj… tiuj ĉi aĵoj tute malrespektigas la decregulojn… tiuj ĉi aĵoj estas sensencaĵoj!
— Povas esti.
— Mi ĝojas, ke vi konfesas ĝin.
— Volonte. Mi konfesos eĉ pli multe, se vi deziras. Tamen mi ne ŝanĝos mian decidon, kaj mi esperas, ke vi plenumos mian peton, kiun mi ne volas doni en fremdajn manojn.
— Kaj se mi rifuzus?
— Mi turnus min al mia advokato. Estas egale, ĉu vi, ĉu li, ĉu mi; tio neniel ŝanĝas la aferon. Mi volas liberigi Paŭlon, kaj mi tion faros. Mi estas teda al li kaj li al mi. Ni enuas unu la alian; en tio konsistas nia afero.
— Kredeble li estas la kaŭzinto?
— Ankaŭ li, ankaŭ mi. Ankaŭ Francisko Katolnai la Grizharulo. Sed unuavice vi, kiu tiel multe penadis por efektivigi nian malfeliĉan edzecon, por akiri al mi la Katolna’ajn bienegojn, la praan Katolnai-insignon, kaj… mi ne scias kion ankaŭ… Vi ja volis feliĉigi min! Senkulpigo simplataga. Feliĉigi! Mi estas feliĉa, mi dankas. Sed jam sufiĉas al mi la feliĉo!
— Vi riproĉas min, kvankam mi devus riproĉi vin.
La kolonelo residiĝis kaj nerve klinadis siajn fortajn fingrojn.
— Mi… mi… Paŭlo estis ĉiam malĝojulo. Paŭlo estas efektiva sinjoro, sed li estas solema kaj troserioza. Vi, lia edzino, estus devinta elkonduki lin el liaj zorgegoj. Kaj kion vi faris? Vi fiere forturnis vin de li. Ho, ĝuste vi diris, sinjorino, mi bone konas vin, kaj mi bone konas la okazintaĵojn. Vi lasis vian edzon sola en la urbo, kaj vi iris en banlandojn, vi amuziĝis, vi petoladis, troe petoladis, kaj kiam sencerbaj dandoj vin demandis pri via edzo, vi estis akra, pika. Vi pikis Paŭlon per viaj vortoj, vi mokis lin, kaj vi kune ridis je li kun la dandaro, kiu ĉirkaŭzumis vin kiel muŝoj la sukeron. Tion ĉi vi faris sinjorino, kaj tamen nun, post ok jaroj, vi deziras la eksedziĝon.
— Vi estas lerta oratoro, kara onklo.
— Jes, mi estas; sed freneza — mi ne estas. Serĉu por vi alian taŭgulon, sinjorino.
— Ĉu vi rifuzas mian peton?
— Jes. Ni ne parolu plu pri ĝi.
— Bone. Mi do mem ekfaros. Kaj mi petas, kara onklo, ne koleru al Lidio, kiu ne estas malbonulino, sed malfeliĉulino.
Kaj la bela sinjorino apogis sian kapon al la brusto de l’kolonelo, kaj rigardis lin per ŝiaj bluaj, brilantaj okuloj.
— Ni ne disiĝu kun kolero.
— Mi ne koleras.
— Kiam vi forvojaĝos?
— Hodiaŭ.
Malsupre, en la korto de l’kastelo, Paŭlo dividis siajn ordonojn. Oni jungu je la luksa kaleŝo, oni alportu la necesaĵojn el la « blua salono ». La kaleŝon Stefano veturigu; ĝi veturu preter la arbaro, al la direkto de vilaĝo Krizba.
La lakeoj laboras diligente. Ili alportas la necesujon kaj palpebrumas sian mastron, kiu, kun kunplektitaj manoj, staras sur la ŝtuparo, kaj rigardas la laboradon rigide, senmove, kvazaŭ statuo senviva. Estas vere, ke Paŭlo Katolnai, kiu estas beltalia tridekjarulo, estas pezanima, malbonhumora. La vualita revo sidas sur liaj klaraj trajtoj, ia nepenetrebla nebulo, kiun nek rideto, nek favoro povas forpeli. Oni diras, ke ĉio tio ĉi estas pro senĝoja familia vivo. Kontraŭvola edziĝo, malfrua pento… Oni rakontas — eh! oni rakontas diversaĵojn, ĉiam kaj ĉie. Jes, ĉie. Ie naskiĝas ĉikano, ĝi enŝteliĝas en la spiron, en la koron, ĝi sidas sur la lipoj, ke oni ĝin blovu foren por ĉirkaŭirigi.
Paŭlo Katolnai elatendas la finiĝon de la laborado. – Oni rapidu. Tuj ekvesperiĝos; la ĉielo nebuliĝas super la altaj, neĝokovritaj montoj, kaj malvarma vento movas la foliaron de la arbaro. Ondumas la verda maro da folioj, kaj malklareta haladzaĵo kolektiĝas super la malseka kanaro.
Jen oni jam jungis la ĉevalojn. Stefano, la veturigisto, alveturigas la kaleŝon en regula arko antaŭ la ĉefan elirejon de la kastelo.
– Ni povas ekvojaĝi.
– Tuj, tuj.
Kiam Paŭlo eniras en la salonon, la maljuna sinjoro alkroĉis al si sian glavon. Li estas jam bonhumora. Li surmetas sian mantelon, kisas la sinjorinon, rigardas tra la fenestro, antaŭdiras pluvon baldaŭan, premas la manon de la edzo kaj diras al Lidio:
– Serioze mi diras, ne faru…
Sed li ne atendas la respondon. Li eliras el la salono, sur la ŝtupoj forte tintigas siajn spronojn, sidiĝas en la kaleŝon, Stefano ekmarŝigas la ĉevalojn allasante la kondukilon, – kaj post du minutoj ĝi jam veturas sur la vojo proksima al la arbaro.
Neniu diras al li « feliĉan vojaĝon ».
La edzo kun nevolonta ĝentileco kondukas reen sian edzinon, kaj en la salono per facilmova kapobalanceto li deziras al ŝi bonan nokton. Kiel ĉiam. Sed la sinjorino ne respondas same laŭ sia kutimo, sed mute ŝi proponas al li sidiĝi sur malgrandan sofon.
– Ĉu vi ordonas ion?
– Nur dum kelkaj momentoj mi intencas vin restigi, Paŭlo, se vi konsentas. Mi parolis kun la kolonelo, – ŝi daŭrigis seninterrompe, – kaj nian decidon li trovis absurda.
– La decido ne estas la nia, ĉar ĝi ne estas la mia.
– Ho, ĉesigu. Ne amindumu, mi petas, sed estu sincera. Mi ankaŭ parolos malkaŝe kaj estas kaj estos sincera. Ni estas solaj, neniu aŭdas, neniu aŭskultas nin. Ĉu vi volas? Ni agu interkonsente, la unuan fojon de ok jaroj, kaj ambaŭ ni liberiĝos unu de la alia. Aŭdu, mi ne serĉas komplezajn vortojn, vi ankaŭ ne serĉu tiajn. Nia edziĝo estiĝis pro volo de aliaj, kaj se ni estis tiel senzorgemaj obei tiun ordonon, ni ne estu malfortaj, sed fortaj nun, kiam ni intencas efektivigi la eksligitecon, nuligi la kunligon, kiu doloras al ni ambaŭ, kiu fariĝis jam neelportebla por ni ambaŭ.
– Jen mi…
– Ne vi. Mi ne kulpigas vin, vi ankaŭ ne kulpigu min; tio estus vanaĵo. Mi volas. Mi volas, ke vi iru en la urbon, kaj tie, komencigu la eksedziĝan proceson, en la nomoj de ni ambaŭ. Ĉu vi volas?
Katolnai indiferente ekmovis sian ŝultron.
– Nun? Kial?
– Prefere nun ol neniam, – respondis ŝi maltrankvile. – Mi ne povas jam toleri vian sekretemecon, la neŝaton, kiun vi nutras kontraŭ mi.
– Ne mi kaŭzis tion, Lidio. Iam mi alproksimiĝis al vi por fari sinceran konfeson, sed tiam… vi estis okupita per viaj balaj tualetoj. Kial do mi estus farinta perforte tian konfeson, kies indon vi ne estus kapablinta pesi, sed, kontraŭe, vi eĉ estus eble disiginta la malfortan ligon, kiu ankoraŭ kuntenis nin!
– Ha, vi tion kredas…
– Mi scias certe. Kaj nun?… nun ĉiaspeca konfeso estas jam superflua. Finita! Mia estinteco jam ne admonas per siaj mallumaj fingroj, – jam neniu kaj nenio plu povas forpeli la nigran ombron, kiu embuskas mian vivon…
– Fidu min, Paŭlo.
Katolnai neige skuis sian kapon.
– Finita, mi ripetas. Ni ĉesigu. – Morgaŭ mi vojaĝos en la urbon kaj tie mi agos laŭ via ordono.
– Ha! Vi do volas!
– Mi obeos, – respondis li, kaj kun facila kapmovo li deziris bonan nokton al sia edzino.
– Bonan nokton.
Kiam la sonoj de liaj paŝoj tra la larĝa koridoro finiĝis, Lidio ekscite desaltis de la sofo, kaj subite kaptante unu belan, artan florvazon, tiel forte ŝi ĵetis ĝin teren, ke ĝiaj ruboj tinte dissaltis sur la glata planko. Tremis ŝiaj malgrandaj manoj, ŝiaj arkaj brovoj kolere kuntiriĝis, kaj ŝiaj okuloj elradiigis pasion.
– Sekreto! eterna sekreto! Ofenda rifuzo! Hontigaĵo!… Sed, mi estas indiferenta: ĝi baldaŭ finiĝos; kaj poste…
La sinjorino rigardis la senfinan grizaĵon, kiu ĉie plenigis la ĉielon. Kio estas trans ĝi? Vi, misteraj demandoj, vi, minacantaj suspektoj en la aero, ne ekscitu tiun belan virinon, kiu jen ne scias kion fari. Varmego okupas ŝiajn fingropintojn, ŝian vangon, kaj ŝi ne povas bridi ilin. Jam longtempe ŝi suspektas en la malklareco, sed nur suspektas, nenion sciante… ĉu vere? ĉu ne vere?… ĉu Paŭlo amas iun?… Kaj kiun li amas?… kiun?
Ne, ne! Sensencaĵo estas tio! Amo? kaj Paŭlo! Neeble! Ĉu li povus nutri amon en sia koro, — li, kiu, ĝis nun, ne rimarkis eĉ la virinon en sia edzino?
Lidio, ĉe tiuj pensoj, sin turnis al la granda spegulo kaj longe rigardis sin en ĝi. Senmanka, dezirinda virino ŝi estas. La spegulo ja ne mensogas; ĝi montras la figuron tia, kia ĝi vere estas. Fidele ĝi montras ŝiajn rondajn ŝultrojn, belan talion, ŝian dolĉan, knabinecan vizaĝon, bluajn okulojn, kolon… ĉion, ĉion, kion ne scias rimarki sur ŝi tiu sencerbulo.
Ho, Paŭlo, Paŭlo, vi…
Lakeo malfermas senbrue la pordon.
— Kion ci volas?
— Mi vidis ĝin, via sinjorina moŝto.
Ruze li palpebrumas, sekreteme, mallaŭte parolas. Lidio rapide ekkaptas lian manon.
– Nu?
– Mi vidis ĝin. Mi eĉ alportis ĝin al vi. Lia sinjora moŝto ne rimarkis mian agon. Unu portreto…
– Donu!
Portreto de virino ĝi estas. La sinjorino rapide ekrigardas ĝin, kaj la lakeo kontente movas sian vejnan, maldikan kolon.
– Parolu.
– Jes, vere. Lia sinjora moŝto longtempe rigardadis la portreton dum la vespero. Mi atentis, ke mi povu agi laŭ la ordono de via sinjorina moŝto…
– Daŭrigu, daŭrigu!
– Jes, jes. Lia sinjora moŝto profunde ĝemis, kvazaŭ li timus tiun portreton. Mi ne komprenas, sed tiel ŝajnis al mi. Nun li kuŝas sur la sofo. Li rigardas la lustron, li ne fumas, kvankam li ĉiam fumas en tiu ĉi horo. Jes. Mi…
La sinjorino donas monon al la lakeo kaj forsendas lin. Subite ŝi prenas la portreton. Tremas ŝiaj manoj, nerve tremas ŝia tuta korpo. Kaj ŝi rigardas ĝin… rigardas…
Rigida estas tiu vizaĝo, kaj klara kiel blanka ŝtono. La grandaj, nigraj okuloj ŝajnas esti sensentemaj, fieraj; tamen, ŝajnas ke, se vi profunde rigardas ilin, en vi, en la ĉirkaŭaĵo de via koro, io ekmoviĝas, – ŝajnas ke, se vi, eble, ĝin kisus, tiu rigida vizaĝo revarmiĝus, tiuj fieraj lipoj remoliĝus, ĝi varmigus, varmegigus pasie… eble…
Sed Lidio ne pensas tiel; ŝi vidas ĝin, ŝi vidas nur ĝian formon kaj figuraĵon, kaj iam post iam malŝatego naskiĝas en ŝi kontraŭ la portreto.
– Vere, ŝi estas ridinda…
Tamen, ŝi ja ne ridas. La portreton ŝi demetas, kaj denove ŝi prenas ĝin. Kaj ŝi rigardas ĝin… rigardas…
– Kiu vi estas? Ekparolu. Diru, pro kio amas vin Paŭlo? Vi estas sorĉulino, ĵonglulino! Vi estas tiu! Vi estas malbela… abomena…
Lidio forĵetas la portreton, sed en la sekvanta momento ŝi reprenas ĝin. Kun akra atento ŝi esploras ĝin: ĉu la portretita virino estas edziniĝinta? Ne! La delikataj trajtoj sur la randoj de ŝiaj lipoj, la ŝajne indiferentaj okuloj, el kiuj elradiiĝas timemo kaj ankaŭ kuraĝo, ne povas esti proprecoj de virino edziniĝinta. Edzino ne ĵaluzas tiel forte sian amaton kiel knabino; kaj – mirinde – Lidio ellegas sovaĝan ĵaluzon el la okuloj. Digestantan flamon ŝi sentas kaj ektremas ŝia tuta estaĵo. Kvazaŭ, de ie, alproksimiĝus kruela kondamno. Kvazaŭ malgrandaj, sangosopirantaj dentoj embuskus ŝin, kiuj tuj enmordas ŝiajn rondajn ŝultrojn…
Terurigite ŝi ektremas.
Nenio, nenio! Nur la lakeo venis en la ĉambron. Lidio nerve krias al li:
– Foriru!
– Sinjorino, la kaleŝo venas returnen.
– La nia?
– Jes, la nia.
– Foriru.
Vere, la kaleŝo venis returnen, kun grandega rapideco. Ien ĝi jam alvenis en la larĝan korton, kaj en la sekvinta minuto la kolonelo bruege kuras supren, du ŝtupojn trapaŝante po fojo. Io okazis… kio?
La servantoj kolektiĝas sur la korto kaj demandas pri la kaŭzo de l’ reveno Stefanon, kiu indiferente movas siajn ŝultrojn kaj nenion volas scii. Li ne memoras, li nenion vidis, nenion aŭdis. Oni lasu lin trankvile, oni foriru de li al la diablo.
La maljuna oficiro rapidas al la ĉambro de Paŭlo kaj senceremonie li eniras ĝin:
– Ne miru! Mi estas… la kolonelo. Rapidu.
– Kio okazis?
– Rapidu! Prenu surtuton, kaj tuj venu. Unu knabino mortiĝas en la dometo de l’ kampogardisto, apud la arbaro. La kampogardisto haltigis la kaleŝon. La malsaĝa slovako, la idiotulo! apenaŭ mi komprenis lian balbuton. Unu knabino, kiu tenas vian portreton, viajn leterojn en siaj manoj. Rapidu! Vin ŝi deziras vidi; ŝia nomo estas Zoe.
– Potenca Dio!
Paŭlo ĝemege frapas sian frunton kaj subite ekkaptas la ŝultrojn de la kolonelo. Mallaŭte, silabume li demandas:
– Kiel? la nomo… ŝia nomo?
– Zoe. Sed rapidu, mildiablo! La deziro de mortiĝanto estas sankta. Mi nenion komprenas el la okazintaĵoj, sed mi revenis por vi. Via portreto… viaj leteroj… Mi nenion komprenas. Vi scias! Rapidu!
Paŭlo elkuras senĉapele. Dum unu momento nerekoneble li ŝanĝiĝis. Li ne estas plu tiu sensentulo, trankvilulo. Lian vizaĝon superŝutas flamo de mistera ruĝo, kvazaŭ ŝtalaj risortoj movus ĉiujn liajn korperojn.
Preter la verando li renkontas sian edzinon. Li nenion diras al ŝi, eĉ ne salutas ŝin; sed kiam li ekrigardis la portreton en ŝiaj manoj.
Lidio surprizite paŝis posten.
– Paŭlo, – ŝi diris embarase, – kion vi faras?
– Kion? Ci forŝtelis ĝin! ci embuskas min?!
– Paŭlo, vi furiozas!
– Sinjorino!!
Ha! ŝi subite rektiĝis kaj malŝate rigardis lin.
– Kion vi deziras, sinjoro?
Sed tiujn ĉi vortojn Paŭlo jam ne aŭdis. Li kuris tra la ŝtupoj kaj en la korto li ensaltis en la kaleŝon.
– Ekmarŝigu!
Kaj Lidio, fiere, ofendite, kun maldolĉa malestimo montris al la kaleŝo rapidege ruliĝanta, dume ŝi turnis sin al la maljuna sinjoro:
– Jen la edzo, mia kara onklo.
Kaj nun, kara leganto, mi kondukas vin en vilaĝon Krizba, inter la slovakojn. [1]
Pri tiuj slovakoj malmulte scias tiu parto de l’ mondo, kiu kuŝas ekster la Tátra [2]; akompanu do min ĉiu, kiu ne abomeniĝas de la anima mallumo, ne serĉas la belecon, sed kondolencas la mizeron vivantan super tiuj malfeliĉaj slovakoj de ilia lulilo ĝis ilia ĉerko.
Tie, kie la montoj etendiĝas al la ĉielo en kaprica senordeco, sub la serioza Tátra, vi vidas pajlotegmentajn dometojn, jen ruĝajn, jen bluajn, kun randohavaj, malgrandaj fenestroj. Rubmontetoj en la kortoj, – malgrasaj brutoj blekas en muskaj staloj, hundoj bojas malvolonte al la fremdulo, kiu ne povas eviti la trairon de tiu malpura vilaĝo, por iri en la kastelon Katolnai, kiun oni atingas nur post duontaga veturo. Hundo gardas la domon, kiam la mastro ne estas hejme, – hundo gardas ĝin, kiam la domanoj dormas. Kaj kiam iu pia hundo forvagas el la domo por serĉi pecon da osto: breto apogita antaŭ la enirpordo anstataŭas ĝin; ĝi ja klare signas, ke neniu estas en la domo.
Malsaĝegiga trankvileco regas en tiu vilaĝo. Ne pensadas tie eĉ la avara paroĥestro, Petro Chrasztek mem, kiu jam de dekses jaroj loĝas en la kaduka pastrodomo, – kies plej granda zorgo estas la manĝo.
Ne estas vivo en tiu ĉi vilaĝo, nur unufoje en la jaro, dum la printempo, kiam oni vendas la virbovon de l’ komunumo. Tio ĉiujare okazas, kaj oni aĉetas pli malkaran. La monon, kiu restas el ĝia prezo, la komunumanoj publike « fordrinkas ». Tiu tempo estas festo. Dum tiu tempo estas aŭdebla eĉ sovaĝa kanto anstataŭ la ĉiamaj unutonaj melodioj slovakaj, kaj oni povas senti flaron de rostita viando, anstataŭ la haladzon de kuiritaj terpomoj. Dum tiu tempo ankaŭ la pastro laboras: li predikas kun plenigita buŝo pri la modereco, kaj kelkajn brandoplenajn junulojn, kiuj kuraĝas ridegi, li senceremonie vangobatas.
Tiu gaja vivo daŭras unu semajnon. Poste – la terpomoj, brasiko reokupas sian lokon; la pastro daŭrigas senlabore sian vivon, ĉar neniu aŭskultas de li la predikon pri la kondamno postmorta. La Krizba’anoj retrankviliĝas, repiiĝas.
Kiel mi jam diris, pri la Krizba’anoj malmulte scias tiu parto de l’ mondo, kiu kuŝas ekster la Tátra. Nu, pri la pastroloĝejo ĝi absolute nenion scias. Nenion ĝi scias ankaŭ pri la pastro, kies biografion oni povus verki el guto da inko entenata de duono da kanaba grajno.
Mi eluzos tiun ĉi inkon, eltrempante ĝin el la kanaba grajno, por ke vi sciiĝu pri Petro Chrasztek, kiu estas fortulo, sanulo, plena je monavidaj inklinoj kaj ĉiaspecaj nehonestaj ecoj. Li ne zorgas pri la paroĥo, li ĉiam disputas kun sia kuiristino, la maljuna Mario, insultante ŝin; ĉiutage li batas Petkon[3], la edukiton de l’ mortinta sonorigisto; sed plej malmulte li zorgas pri la Sankta Skribo, kiu estas por li nur negoco. Petro Chrasztek neniam pensas pro tio, ke li estas pastro, ke li havas majestajn devojn al Dio kaj al homoj. Li estas bedaŭrinda escepto. Li ne komprenas, ne plenumas la sanktan oficon de l’ pastro; li ne estas zorgema patro de la popolo, instruanto de nesciuloj, konsolanto de malesperantoj, disvatiganto de bono. Li esta nur homo, kiu elektis por si la profesion de pastro, por gajni la ĉiutagan panon.
La korto de la pastra loĝejo estas senorda, kvazaŭ iu ĵus estus enmigrinta en la loĝejon, ne havinta ankoraŭ la tempon ordigi ĝin. Sed la disaj ruboj kaj la senordeco estas konstantaj tie ĉi. La loĝejanoj estas kutimintaj ilin, kiel la vilaĝanoj la mizeron. Tie ĉi legomoj, tie ostaj restaĵoj, super kiuj malsataj korvoj, paseroj kaj pigoj flirtas brue. Pajloj, disĵetitaj ligneroj, plugiloj, ĵus lavitaj tolaĵoj vidiĝas, kaj amaso da brikoj kuŝas ĉe la flanko de l’ preĝejo.
Dum la tempo, kiun la paroĥestro tie ĉi pasigis, nur unufoje okazis bedaŭrindaĵo. Ia fremda oficiro volis sin rifuĝi el la strata koto, kaj, enrajdinte en la korton de l’ pastra loĝejo, trovis, ke tie la koto estas ankoraŭ pli granda. Por kolero li, stariĝinta sur la selo, komencis insultadi en ia stranga lingvo, minacante per sia vipo. La paroĥestro ruĝiĝis kaj kriegis al la oficiro en la sama lingvo. La oficiro subite eksilentis pro la miro, poste li kraĉis teren pro abomeno kaj forrajdis. Honto, honto!… La preĝejservanto, kiu konis iomete la germanan lingvon, rakontadis al la vilaĝanoj, ke la oficiro diris terurajn maldecaĵojn, sed lia pastra moŝto… fi! li superis la oficiron en la parolo…
Sed jen konsumiĝis la guto da inko entenita de duono da kanaba grajno. Ĉu vi volas aŭskulti ankoraŭ, kara leganto?
Petko, la edukito de la mortinta sonorigisto Matiaso Povan, ankaŭ similis al senanima ŝtipo. Ankaŭ tiu ĉi malsaĝa dekdujara bubo ne havis animon. Li estis nezorgita, maldika, malgrasa infano, sed li tamen konscience daŭrigis la « oficon » de lia edukinto, pro kio li ricevis iom da restantaj manĝaĵoj de la paroĥestro por ne morti de malsato.
Petko estis tamen ĉiam kontenta. Por li ĉio estis bona; sed li ne estis kapabla raporti pri tio; kio estis bona en la pasinta kvaronhoro. Kaj liaj okuloj! Nenian homan econ vi povus ellegi el ili, – liaj okuloj ne estis « spegulo de l’ animo »; ili ne elradiigis la varmon de l’ animo, pri kio oni rekonas la homon, – sed la dubepalpantan instinkton, pri kio oni rekonas la bestidon.
Lia mastro, la paroĥestro, kelkfoje ŝajnigis, kvazaŭ li kompatus tiun malfeliĉan infanon, sed entute li ne zorgis pri li. Kial? Li ja estas homo, li do helpu sin! Se li ne estas kapabla helpi sin: kial perdi la tempon kaj penon por vana zorgado?
Petko ne estis kapabla diferencigi de la bono la malbonon. En neniu rilato. Al li estis egale, ĉu li manĝas trokuiritan karoton, ĉu luksebakitan anseridon. Al li estis egale: ĉu mizero, ĉu bonvivo; la unuan li ne komprenis, la duan li ne konis.
Lia plej amata okupiĝo estis la sonorigo. Kiam li sonorigis, li akompanis la batojn de l’ sonorilo per balancoj de sia kapo.
Kiam iaj sonoj de l’ meso tuŝis liajn orelojn, silente li klinis sian kapon, kunmetis siajn manojn kaj rapide murmuris la Patro Nia’n, poste li faris signon de l’ kruco. « Dio – estas – potenca – – Dio – potenca – – potenca », li murmuris pie. Li okupis sin ĉiam pri la religio.
Post la finiĝo de l’ meso li kisis la sonorilon kaj reiris hejmen. Li eniris en sian ĉambron similantan al porkostalo, kaj tie li dormis. En tiu nestego enteniĝis strangaj objektoj. Pentritaj paperoj, envolvintaj cikorion, kiujn la maljuna Mario forĵetis el la kuirejo: fereroj, koloraj rubanderoj kaj similaj. Ĉiaspecaj senutilaĵoj, kolektitaj en la korto kaj stratoj, kaj rivera sablo en rompita botelo…
…Okazis iam, ke la paroĥestro, sinjoro Petro Chrasztek, trovis malnovan kalendaron inter la libroj. Duonĉifita, flaviĝinta aĵo; sed – ĉar ĝi presita estis, – li komencis legi ĝin, por elĉerpi el ĝi eblan saturigon spiritan. Kaj jen, li legis el ĝi tre signifan artikolon pri la devoj de l’ pastroj, kiuj « paŝtu sian ŝafaron » kaj instruu la nesciulojn.
La suno varmege brilis, papilioj flirtis de floro al floro, birdoj pepadis sur la arboj.
Dolĉa, bela mondo! Kiel belega estas la vivo! Kiel malfeliĉa estas, kiu ne sentas la vivoĝojon!
Jen Petko: li vere ne sentas la vivoĝojon. Li nenion sentas, li nur vivas kiel senkonscia estaĵo. Li estas materio tre oportuna, ĉar li estas nesciulo, ĉar li bezonas instruon. Kiel altastile diras la kalendaro: « Instruu la nesciulon je ĉio, kion vi lernis en via pli agrabla sorto… » Jes, ha! kia nobla entrepreno! La spirito, la koro, la bonmoro… ha! ho!… Kaj lia pastro moŝto entuziasmas.
Kaj la dankemo! Dankemo al la iama sonorigisto Matiaso Povan, kiu ĉiam admiris lin predikantan. Kiel li laŭdis liajn predikojn, laŭte, disanoncante! Estas vere, ke la mortinta sonorigisto estis sentaŭga, malsobra homo, sed bonkora. Kaj la koro estas ĉio, – la sincera, entuziasmema, kristanema, vera koro estas ĉio!
– Li ĉiam admiris min pro mia elokventeco… nu, – jes, vere, kaj li… li estis prava – nu, jes.
Do: la dankemo, kaj la kalendaro. Li batetis sian
frunton per la fingroj, poste elkriis tra la fenestro:— 22 —
— Alvenu, Petko! sidiĝu antaŭ mi, mia filo.
La pastro montris al li duonkadukan seĝon. Petko sidiĝis sur ĝian randon, preskaŭ senkonscie li rigardis la pastron, kiu stariĝis, karesis sian grasan mentonon, kaj mute, reve esploris lin.
— Hm... la animo dormas... ĝi profunde dormas.
Poste li residiĝis sur la sofon.
— Diru al mi la Patro Nia'n.
La knabo faris signon de kruco kaj rapide murmuris la demanditan preĝon.
— Bone. Nun aŭskultu per cia tuta cerbo, ĉar mi imtencas paroli al ci pri tre lernindaj aferoj. Sed antaŭe diru al mi: kion ci memoras el tiu parolo, kiun ci jam aŭdis de mi?
La knabo skuetis sian kapon kaj silentis. Li nenion memoris, — li nur timis, ke li ricevos la laŭkutimajn batojn de la pastro.
— Mia filo, ci ĉion forgesis. Malbona signo, malhona.
— Malbona, rediris la knabo maŝineme.
— Tre malbona. Sed ekzistas senkulpigo por ci, jes, ekzistas. Ci estas malinteligenta, mia filo, kaj mi kompatas al ci. Aŭskultu nun: diru al mi, kiu ci estas?
— Petko.
— Kiu kreis cin ?
— Dio.
— Ĉu ekzistas paradizo ?
— Jes. Dio — estas — potenca — — Dio — potenca — — potenca — —
La pastro kontente movis sian kapon. Tre bone, bonege. Tiu ĉi bubo ja memoras. Ha! la Sankta Skribo diras: « Kaj oni semis grenojn en la teron; kaj kie la tero estis mortinta, la grenoj ne elĝermiĝis, — sed kie la tero estis viviga, la grenoj elĝermiĝis… » La prudento de Petko do ne estas mortinta tero, ĉar jen la grenoj elĝermiĝis, li ja memoras.
— Kio estas la paradizo?
— Ĉielo.
— Kie ĝi estas?
— Tie…
— Bonege; ĝi estas super la nuboj. Neniam forgesu tion ĉi, mia filo, kaj timu ĝian potencon.
— Mi timas.
— Ĉiu kristano timas ĝin. Ĉi estas kristano, mi ankaŭ, kaj je ĝia potenco humile mi klinas mian kapon.
— Mi klinas mian kapon.
— Dio gardas nin ĉiujn, mia filo, — diris la pastro, kaj post kelksekunda paŭzo li faligis siajn brakojn kaj plengorĝe kriis al la knabo:
— Timu Dion, ho peka homa estaĵo ci! Tremu!
La knabo tremis. En lia cerbo senorde zigzagis la aŭditas vortoj, el kiuj li memoris nur la lastan, ĉar ĉiu noveaŭdita vorto forigis el ĝi la antaŭe aŭditan.
La pastro estis kontenta. Jen la bubo timas, li tremas, lia prudento okulvideble elĝermigas la grenon.
— Ni daŭrigu. Diru nun al mi, sencerba homa fuŝkreitaĵo, kiu estas cia patro? Ho! ni haltu ĉe tiu ĉi demando! ci ja ne scias tion. Ci naskiĝis sekve de peka ago; la edzino de nia iama sonorigisto edukis cin por la bagatela sumo de dekses kronoj ĉiumonate, dum ŝi vivis la bonkorulino. Eble ia nobela fraŭlino estas cia patrino, kaj — kiu scias, kiu estas cia patro… Hm… malagrable… malagrable… Antaŭ dekdu jaroj oni alportis cin tien ĉi, en tiun ĉi mizeran vilaĝon, ke tie ĉi ci pereiĝu. Ci estis tiam nur dekmonata, malgranda vermeto. Jes, ci ricevis multe da batoj, oni ofte malsatigis cin, cin, sencerba skarabido, sed ci…
La pastro ridetis.
— Aŭskultu min kaj ne tusu.
La knabo premis siajn manojn al la brusto kaj senkuraĝe balbutis:
— Tie ĉi doloras… tie ĉi…
— Doloras? Kredeble ci malvarmumis, sentaŭgulo! Kial ci vagas nudpiede? kial ci ne restas trankvile en cia ĉambro?
Li tiris al si la knabon kaj palpis lian bruston. Ĝermis la malsana brusto, kaj rapide batis la sango en liaj bluaj, maldikaj vejnoj. Kun larmoplenaj okuloj li rigardis la pastron, kiu malkontente balancis sian kapon.
— Iru en cian ĉambron kaj kuŝiĝu. Preĝu, ke Dio sendu al ci feliĉigan resaniĝon. Foriru do.
La knabo foriris.
— Hm! — murmuris poste ĉagrene la pastro, — povas okazi, ke tiu ĉi bestido mortos ĉe mi. Per lia morto li kaŭzos al mi superfluajn elspezojn… Ho, Dio, Sankta Sinjoro, kiu ĉion vidas kaj punas la punindulojn, vidu kaj severe punu tiujn senkorajn gepatrojn, kiuj forĵetas de si la idon; kiuj pli abomenaj estas ol lupinoj, hundinoj; kiuj ne timas Vian terurigan koleron; kiuj tiel ŝarĝis mian modestan budĝeton…
Ekstere varme brilis la suno, papilioj flirtis de floro al floro, birdoj pepadis. Ekstere la kampoj disvastigas bonodoron, koturno petolas laŭtakrie inter la tritikoj; ĉio vivas, ĉio estas feliĉa, invitanta al amo.
Ekstere la infano disetendis siajn brakojn kaj plenpulme li ĝuis la dolĉan aeron. Poste li iris en sian ĉambron, kovris sin per siaj malnovaj ĉifonoj kaj kuŝiĝis por dormi.
Vespere la kuiristino, la maljuna Mario, iris al la paroĥestro:
— Ĝemegas la knabo.
— Kompatu lin, Mario, li estas malfeliĉa.
— Bone, bone, mi kompatas; mi diras nur, ke li ĝemegas.
— Lasu vidi al mi la kompatindulon.
Ili kune iris en la ĉambron de l’ knabo, kie li kuŝis kun kapo apogita sur brako. Liajn malgrasajn vangojn superŝutis ia mortiga febro, liaj lipoj tremis, ili estis sekaj, varmegaj. La pastro rigardis lin staranta sur la sojlo.
— Grava afero… Iru al la veterinaro, venigu lin; li ja konas la malsanojn. Iru, Mario.
— Kial?
— Ĉu vi ne aŭdis? — kriis la paroĥestro malafable, minacante ŝin per liaj fortikaj, ostoriĉaj pugnoj. — Idiota maljunulino!
Mario murmure foriris; ŝi sciis, ke ne estas konsilinda malobei al ŝia mastro, kiam li koleras.
La pastro eliris sur la korton kaj tie li promenadis. Li rigardis la rubmonteton, sed li ne vidis ĝin. Li ankaŭ ne vidis la anserajn plumojn, disĵetitajn sur la korto. Li meditis. — Sed li ekvidis tiun altan, brunan ŝtonon en la enterigejo, apud kiu la knabo kutimis ripozi ĉiuposttagmeze.
— Senpage mi donos al li la lokon…
Kaj li kontentiĝis. Li ne postulos eĉ unu groŝon, ĉar li estas bonfarulo, helpemulo, – li estas tia, kia decas esti la servanto de Dio…
Estis jam vespero, kiam la kaleŝo de Paŭlo Katolnai atingis la dometon de l’ kampogardisto. Aŭdinte la bruon, la gardisto eliris el la dometo kun delevita ĉapo, humile salutante sinjoron Katolnai, kiu rapide eniris la dometon.
– De kiam ŝi estas tie ĉi? – demandis li.
– Hieraŭ ŝi venis, – respondis la kampogardisto. – Malsane ŝi piediris, kaj kiam ŝi preteriris tie ĉi, ŝiaj piedoj apenaŭ povis ŝin porti. Mi do invitis ŝin ĉe min, kaj proponis al ŝi kuŝiĝi.
– Mi dankas, Jozefo, mi dankas…
Paŭlo etendis al li sian manon, sed la gardisto embarase paŝis posten; li nenion komprenis. La altranga sinjoro, al kiu apartenas ĉio ĉirkaŭvidebla en tiu ĉi regiono, proponas manpremon al li, al simpla, malriĉa vilaĝano… Sankta Dio! io okazis. La malriĉulo akceptas la manon, sed anstataŭ premi li humile kisas ĝin. Delikata, forta mano, sed ĝi estas malvarma, tremanta.
Jozefo paŝis posten kaj estimoplene atendis. Paŭlo klinis sin pli proksimen al la vilaĝano:
– Ĉu ŝi sola venis?
– Jes.
– Nun lasu min sola.
Paŭlo restis sola. Li karesis sian frunton per siaj malvarmaj fingroj, poste li eniris en la ĉambron, refermante la pordon post si. Ĉe la fenestro, malsana knabino kuŝis sur la lito. Aŭdinte la bruon de la malfermiĝanta pordo, ŝi turnis sin en la lito kaj ridete rigardis Paŭlon per siaj nigraj, grandaj okuloj. Paŭlo surgenuis apud la lito kaj kaŝis sian vizaĝon en la manojn.
– Zoe!…
– Vi alvenis! – diris mallaŭte la knabino. – Vidu min, Paŭlo, vidu min. Vi ja ne vidos min longtempe.
Paŭlo ekscite kaptis la manon de la knabino:
– Ne! ne diru! Zoe!
La knabino lace ridetis. Ŝia klara, blanka vizaĝo ne estis rigida, sed dolĉa, kiel tiu de anĝelo. Kvazaŭ lumo ĉirkaŭus ŝian frunton, kvazaŭ en tiu ĉi momento ŝi ne sentus plu tiun senliman nokton, kiu ŝin tentas super ŝia lito en la malluma aero.
Ŝi prenis la manon de Paŭlo kaj tiris ĝin al sia brusto.
– Aŭskultu min, Paŭlo. Jam de longa tempo mi estas malsana. Mi sentas, ke mi ne vivos longe; tamen mi ne pensis, ke tiel baldaŭ… Ne, ne interrompu min, Paŭlo… ne nun, – nun aŭskultu. Mi intencis skribi al vi, mi volis sciigi vin, kie estas nia filo, sed mia patro ne permesis ĝin. Mia patro ankaŭ estas tiel kruelkora, kiel la via.
– Mia patro jam mortis, Zoe…
– Ĉu li trankvile mortis? Ho, jes – jes… Ĉu li sciis, kion li faris? Ĉu la malbona knabo scias, ke mortas la birdido, se li tropremas ĝian malfortan bruston?… Mi volis skribi al vi, Paŭlo, sed mi ne povis. Mia patro neniam lasis min sola. Li gardis kaj observigis min. Li riproĉadas min pro la estinteco. Li krie diras al mi, ke vi denove per mono pagos al mi por la…
– Zoe!…
– Ne vi, Paŭlo, mi scias, ke ne vi. Vi ja amis min, vi, mia amo, mia vivo, vi, mia ĉio! Ne vi faris tion, sed via patro – ho! – li faris tion, kruele, senkompate. Kial ja kompati al mi, malfeliĉa hebreino! Vi ne sciis pri tiu ago de via patro. Ho, mi jam konas la okazintaĵojn, kaj mi ne plendas kontraŭ vi, kaj mi ne plendas plu kontraŭ via patro. Iam post iam mi eble forgesos ĉion. Jes, mi baldaŭ forgesos ĉion, Paŭlo.
La knabino sidiĝis en la lito.
– Nian filon, – ŝi daŭrigis, – mi transdonis al la sonorigisto en vilaĝo Krizba. Jam de longa tempo li estas tie. Nun, kiam mi sentas mian baldaŭan morton, mi deziras lin vidi ankoraŭ unu fojon. Mi petis mian patron pri tio, sed li, la sensentema maljunulo, rifuzis min. Li petis de Jehovah morton al mia filo, kaj nomis lin malhonestulo… Hieraŭ frumatene mi do foriris de hejme, piede, sed mi jam ne povas plu daŭrigi la vojaĝon.
Ŝi kaptis la manon de Paŭlo kaj kun espera rideto rigardis lin per siaj brilantaj okuloj.
– Mi fidas al vi, Paŭlo. Iru, prenu nian filon al vi, kaj amu lin, Paŭlo, amu… Diru, ĉu vi amos mian malfeliĉan filon, vian filon… la nian…
– Jes, Zoe, mi amos lin, plie ol mian vivon. Morgaŭ mi iros por li…
– Dankon, dankon al vi, Paŭlo, – ŝi diris kontente. Poste ŝi rekuŝiĝis sur la kusenon kaj fermis siajn okulojn. – Mi estas laca.
– Vi, sanktulino!
– Kiel bona vi estas, Paŭlo. Vi venis ĉe min, kaj vidu, mi ankaŭ pensis pri vi. Jen estas via portreto, jen viaj leteroj. Kun malespero mi prenis ilin, ke mi povu vidi ilin ankoraŭ unu fojon, kaj nun – mia Dio – nun mi sentas min feliĉa kaj sana. Kredu, ke ĉio reboniĝos ankoraŭ. Kiam oni aŭdos sur la kampoj la gajajn kantojn de l’ rikoltistoj, mi estos resaniĝinta. Mi ne estos malforta, sed forta kaj bela.
Ekstere trankvila, kvieta vespero estas. Oni sonorigas ie, kaj estas aŭdebla la grinceta zumado de diversaj skaraboj sur la kampo.
Ĉio estas silenta. Sed Zoe jen levas sian kapon kaj altiras Paŭlon al si. Time ŝi demandas:
– Ĉu vi ne aŭdas ion?
– Nenion, Zoe.
– Oni sonorigas…
– Por la vesperpreĝo, mia kara, en la vilaĝo.
– Por preĝo… – ŝi murmuris malĝoje kaj kunmetis siajn manojn. – Dio vidas ĉion.
El malproksime oni aŭdas la sonon de fluto paŝtista kaj de bojo. Paŭlo preme tenas la varman manon de l’ malsanulino, kaj li volas pensi pri nenio. Li ne scias, ne estas kapabla… Ĉio doloras en li, ĉirkaŭ lia koro: lia kapo estas laca, kaj antaŭ liaj okuloj miliono da mallumaj fajreroj dancas; sed li ne povas kapti eĉ unu el tiuj malklaraj pensoj, kiuj amasege atakas lian cerbon.
Li estas certa nur pri tio, ke Zoe mortos sen ia provo de helpo. La distrikta kuracisto loĝas en malproksimeco atingebla dum duonhoro kaleŝe, li nepre devas venigi lin. Sed kiun li sendu al li? Ha! la kampogardiston.
Senbrue li malfermas la pordon kaj diras al la gardisto:
– Jozefo!
– Jen mi estas.
– Iru tuj al la sinjoro kuracisto, kaj diru al li, ke li tuj venu tien ĉi. Sidiĝu en mian kaleŝon kaj rapidu. Rapidegu!
– Jes, mi obeas.
La gardisto ensidiĝis la kaleŝon, Stefano ekmarŝigis la ĉevalojn, kiuj komencis rapide kuri.
Zoe ekaŭdinta la bruon de l’ kaleŝo, lace malfermas siajn okulojn.
– Kie vi estas, Paŭlo?
– Tie ĉi, Zoe, apud vi.
– Tiel malklare mi vidas. Donu vian manon, Paŭlo. Malvarma ĝi estas. Vidu, miaj manoj estas varmaj, kaj varmega estas mia frunto. Kaj – mi ne scias, kie – eble tie ĉi – tiel malvarme estas.
Ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin al sia vango:
– Ĉu vi sentas ĝin?
– La febro kaŭzas tion, mia kara Zoe. Mi atendas la kuraciston tre baldaŭ venontan, li helpos al vi. Post unu horo li alvenos. Ĉu vi bone kuŝas, Zoe?
– Bone, nur mia kuseno…
– Mi tuj rebonigos ĝin. Ĉu mi ekbruligu kandelon?
– Estas ja lume, Paŭlo. Mi sentas la sunradiojn ludantajn sur mia frunto, mi vidas la florojn sur la kampo, mi aŭdas la pepadon de l’ alaŭdo. Baldaŭ mi estos gaja, kaj baldaŭ mi rebeliĝos.
Jen ŝi sidiĝis en sia lito kaj kovris siajn okulojn per la manoj, terurige ekkriante:
– Mia filo… Paŭlo!…
– Zoe, ho Dio!
– Mia filo mortas… tie…
Paŭlo delikate ĉirkaŭprenas la korpon de la knabino kaj rekuŝigas ĝin. Li konsolas ŝin: ŝi estu trankvila, ŝi ja nenion vidas. Aero ĝi estas, nenio. Sed ho! abomenaj ombroj dancas en tiu areo, kiuj jen etendas al ŝi siajn brakojn. For! Ne tentu, malbenita fantomo! ne etendu viajn ungegojn el la infero; ne flirtu, vi nigra birdo! Paŭlo ja zorge ŝirmas kontraŭ vi tiun kompatindan, malfeliĉan virinon, kiu amas lin kun febra pasio kvazaŭ frenezulino, kiu jen tie ĉi kuŝas nun velkinte. For, for de tie ĉi!
Paŭlo ne estas kapabla kriegi pro la doloro, kiu streĉas disen lian koron. Se li povus kapti iun, se li povus puni iun pro tiu ĉi perdiĝanta vivo, kiu jen ruiniĝas malrapide, ruiniĝas per teruriga malrapideco, kies premegan sufokon li sentas, – ho, se li povus puni tiun homon: li tuj mortigus lin kruele, li sufokus lin per unu sola premego de mano, – sed neniu, neniu, neniu estas! Francisko Katolnai Grizharulo! vi, kiu nun trankvile dormas en via malluma luksa tombo, reviviĝu, alvenu, vidu Zoe’n, kiun vi mizerigis, kiun vi mortigis; alvenu kaj vidu vian filon, kiu terure suferas la sekvojn de tiu kruela kondamno, kiun vi elpensis, vi verkis, vi efektivigis, vi, frenezulo!… Vi! vi!… Perforte kaj obstine vi kolektis la mallumaĵojn de l’ societo, kiuj embriiĝintaj en la mallumaĵoj de l’ antaŭjuĝoj, sin enŝovas inter la korojn, por detrui per malsanktaj manoj la ligojn, kiujn la sankta volo de Dio: la amo kreis, por ke Li efektivigu per ĝi la eternecon!… Alvenu, kruelulo, el via tombo, kaj vidu, kian rezultaton atingis via laboro, kaj ploru, ĉar via filo ne povas plori, – li, kiun vi trompis!
Paŭlo klinis sin super Zoe.
– Ŝi dormas, – li murmuretis.
Li eliris el la ĉambro kaj apogis sin al la pordo.
La luno ĵus leviĝis. Tremis ĝia lumo sur la rosaj herboj kaj ĝi respeguliĝis de la vitreroj kaj aliaj similaj ruboj disĵetitaj sur la kampo. Paŭlo kun disigitaj lipoj ĝuis la freŝan aeron kaj premis al la pordingo sian frunton. Sed li ne vidis la herbojn rosajn, ne aŭdis la sonon de la fluto perludanta melanĥolian slovakan arion, – li aŭdis nur el la proksima arbaro la krion de strigo, birdo antaŭdiranta baldaŭan morton.
For, for, nigra birdo, for!
… Sur la vojo kaleŝo simpla alproksimiĝas. Paŭlo atente rigardas ĝin. La kuracisto… Ne, li alvenos per la luksa kaleŝo; – ĝi estas verŝajne fremda kaleŝo.
Rapide ĝi alproksimiĝas kaj haltas preter la dometo. Paŭlo rekonas sian propran ĉaskaleŝon, kaj rekonas la kolonelon, kiu jen elkaleŝiĝas.
– Mi venis, Paŭlo.
Ili reciproke premas manojn.
– Lidio sendis min.
Paŭlo indiferente movas sian ŝultron.
– Bone. Kion ŝi volas? Ĉu ŝi embuskas? aŭ ŝi volas min revenigi?
– Ŝi sendis, ke mi vidu vin. Sed mi ne venis tial ke ŝi deziris, sed mi venis pro mia propra volo. Mi kompatas al vi, kara Paŭlo, serioze…
– Mi dankas, kolonelo.
Paŭlo proponis al li sidiĝon sur la ligna benko.
– Mi ne povas vin konduki en la ĉambron, kolonelo. Nur unu ĉambro estas en la dometo, kie Zoe dormas. Vi ne scias, kiu estas Zoe.
– Ne, kaj mi ne esploras ĝin. Mi kompatas al ŝi kaj volonte mi helpus, se mi povus. Ĉu oni povus helpi ankoraŭ?
– La kuracisto baldaŭ venos. Li diros la certon.
– Vi estas laca, Paŭlo.
– Jes, mi estas tia. Kion volas mia edzino?
– Nenion. Morgaŭ ŝi vojaĝos en la urbon.
– Mi scias; ŝi diris al mi, ke mi iru.
– Ĉu vi iros?
– Ne, mi restos tie ĉi. Zoe estas malsana. Mia edzino iru, se ŝi volas, kaj faru tion, kion ŝi volas. Ŝi deziras eksedziĝi; ŝi do faru ĝin rapide. Mi jam nenion deziras. Morgaŭ mi elmigros, ien…
La maljuna sinjoro montris al la ĉambro:
– Kune kun ŝi?
– Jes, – respondis Paŭlo trankvile, kaj li sentis, ke nova forto eniĝas en lian korpon pro tiu ĉi ideo. Kune kun ŝi… kun la kompatinda, kun la malfeliĉa Zoe, kies vivon oni jam ne povas plu repostuli de Francisko Katolnai la Grizharulo, ĉar li dormas eternan dormon en sia luksa tombo, – li, kiu ne scias, kiajn malbenajn laborojn fari per li la mallumaĵoj da l’ societo. Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/36 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/37 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/38 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/39 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/40 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/41 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/42 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/43 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/44 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/45 Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/46
- ↑ Slovako (hungare : tot) : popolo dise loĝanta en kelkaj provincoj de norda Hungarujo. Simpla, malriĉa popolo. - Kvankam ili estas hungaraj regnanoj, multaj el ili ne parolas la hungaran lingvon. (La lingvo slovaka estas slavida.)
- ↑ Tátra : parto de Karpatoj, - la plej alta montaro de Hungarujo. (Rimarkoj de l’tradukinto.)
- ↑ Petkó: malkaresa formo de la baptonomo Péter (Petro).