Malnova Testamento (Zamenhof)/Jesaja/17

Jesaja 17 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoJesaja (p. 586-587)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Jesaja 16
Jesaja 18  ►

1 Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj. 2 Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos. 3 Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot. 4 En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos. 5 Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim. 6 Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael. 7 En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael. 8 Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno. 9 En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj. 10 Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon; 11 en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga. 12 Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj. 13 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego. 14 Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.