Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/133
1 Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
Se fratoj vivas kune!
2 Kiel la bona oleo,
Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3 Kiel la roso,
Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
Vivon por eterne.