Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/32

Psalmaro 32 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 477)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Instruo de David.

1 Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. 2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero. 3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.

4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero.
Sela
. 5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.
Sela
.

6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7 Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos.
Sela
.

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon. 9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi. 10 Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro. 11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!