Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/57
Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.
1 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj.
2 Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.
Li, kiu hontigas miajn persekutanton;
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4 Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo.
5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin.
7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.
8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.