Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/61
1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
Atentu mian preĝon.
2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro:
Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
Fortika turo kontraŭ malamiko.
Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj.
5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
7 Li restu eterne antaŭ Dio;
Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
Plenumante miajn promesojn ĉiutage.