Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/81

Psalmaro 81 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 504-505)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf.

1 Laŭte kantu al Dio, nia forto;
Ĝoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon,
Ĉarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato,
Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael
Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef,
Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan.
Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: 6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo,
Liaj manoj liberiĝis de korboj.

7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis;
Mi respondis al vi en mistera loko de tondro;
Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco.
Sela

8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi;
Ho Izrael, se vi Min aŭskultus! 9 Ne estu ĉe vi alia dio;
Kaj ne adoru fremdan dion. 10 Mi estas la Eternulo, via Dio,
Kiu elkondukis vin el la lando Egipta;
Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos. 11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon,
Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro,
Ke ili iru laŭ siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min,
Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn,
Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li,
Kaj ilia bonstato estus eterna. 16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko,
Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.