Manifesto de la Sennaciistoj/Cerbaj sekrecioj
1
Jam de jarmiloj ĉiaj registoj kredigas al siaj regatoj, ke por certigi pacon, necesas prepari militon (Si vis pacem, para bellum). La sperto tamen montris mil- k milfoje, ke tia rimedo estas senefika, ĉar militoj periode okazas.
2
Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kiel celi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron.
3
La nacieca veneno estas ia komplekso el reg- k potencavido, kiu manifestiĝas sub jenaj formoj precipaj: reĝeco, prezidanteco, diktatoreco, diplomateco, militisteco k similaj parazitecoj — k mizero de l’ popolo.
La naciprofituloj sukcesas englutigi la koncernan venenon al la nacimalprofituloj pere de lernejoj, gazetoj, predikoj ktp., ks.
4
5
La unua paŝo sur la vojo al sennaciismo estas praktikadi esperanton kun homoj el ĉiuj mondpartoj. Prediki planedan patriotismon al neesperantistoj estus same ridinde, kiel instrui beletristikon al analfabetoj.
6
Naciista esperantisto iel similas kamparanon, kiu surmetus siajn plej purajn vestojn festajn, por labori en koto, ŝlimo aŭ sterko.
7
Por homoj sen forta individueco, nacia civitaneco estas apogilo mensa. Tial fiere diras tiauloj: mi estas Anglo, Germano, Japano ks. Bedaŭrinde ankoraŭ ne venis la tago, kiam iu povus fieri pro civitaneco en Esperantio.
8
Kiam patriotoj el diversaj landoj interbuĉiĝas, tio estas tute normala k nur ial bedaŭrinda. Sed neesprimeble krima estas ilia pretendo devigi ĉiun ajn partopreni aŭ helpi tian buĉadon.
9
La sennaciistoj — aŭ planedaj patriotoj — neniel volas ĝeni la interbuĉadon de naciistoj, sed ili konsideras kiel sian devon fari ĉion eblan, por ne partopreni mem en tia buĉado.
10
Iu samideano flustris en mian orelon:
— vi memoru la verson de l’ latina poeto Terentianus: Homo sum: humani nil a me alienum puto (Homo mi estas: nenio homa fremdas min).
— Vi pravas, mi respondis: la grandega plimulto el la simplaj patriotoj estas viktimoj de la edukado, kiun provizadis al ili la patriprofituloj, kiuj ordinare ne viktimiĝas pro militoj.
Pri tio atestas, ekz-e, la reĝino de Nederlando, la reĝo de Grekio, la filipina prezidanto Kesón, tiu el Ĉekoslovakio, Beneŝ, k aliaj regnestroj, kiuj forkuris el sia respektiva patrio, kunportante trezorojn, per kiuj ili vivas komforte en aliaj landoj. Kaj tie per paroladoj ili instigas al siaj regitoj ĉiarimede kontraŭbatali la invadintojn.
Memkompreneble la supre-dirito valoras ankaŭ rilate al la miloj da ministroj k similuloj, kiuj same forkuris…
11
Militanta patrioto fakte ne plu estas homo, sed fariĝis sovaĝa besto tre timinda…
Meks. 12-12-42.