Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 9-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO UNUA

Mi estis ankoraŭ infano kiam oni forigis min de la gepatra domo por ke mi komencu miajn studojn en la lernejo de D-ro Lorenzo Maria Lleras, establita en Bogoto antaŭ malmulte da jaroj, kaj tiam fama en la tuta respubliko.

La nokton antaŭ mia vojaĝo, post la vesperkunveno, unu el miaj fratinoj eniris mian ĉambron, kaj sen diri al mi eĉ unu solan karesan vorton, ĉar la plorĝemado malhelpis ŝian voĉon, tranĉis el mia kapo kelkajn harojn: kiam ŝi eliris, kelkaj de ŝiaj larmoj estis rulintaj sur mia kolo.

Mi endormiĝis plorante kaj mi spertis kvazaŭ vagan antaŭsenton de multaj malĝojoj kiujn mi devis suferi poste. Tiuj haroj elprenitaj de infana kapo; tiu antaŭzorgo de la amo kontraŭ la morto fronte al tiom da vivo, faris ke dum la sonĝo mia animo vagis en ĉiuj lokoj kie mi estis pasinta, sen kompreni ke tiuj estis la plej feliĉaj horoj de mia ekzisto.

La venontan matenon mia patro malligis de mia kapo, malseka pro tiom da larmoj, la brakojn de mia patrino. Miaj fratinoj dirante al mi siajn adiaŭojn forigis la larmojn per kisoj. Maria atendis humile sian vicon, kaj balbutante siajn adiaŭojn, kunigis sian rozkoloran vangon al la mia, frosta pro la unua sensacio de doloro.

Iom poste mi sekvis mian patron, kiu kaŝis la vizaĝon for de miaj rigardoj. La paŝoj de niaj ĉevaloj en la ŝtonplena vojeto dronigis miajn lastajn plorĝemojn. La murmuro de la rivero Zabaletas, kies malaltejoj situis je nia dekstro, malfortiĝis dum momentoj. Ni jam preterpasis unu de la montetoj de la vojeto, en kiu kutime oni ekvidis el la domo bonvenajn vojaĝantojn, mi turnis la rigardon al ĝi serĉante unu de tiuj tiom amataj estaĵoj: Maria estis sub la grimpoplantoj kiuj ornamadis la ĉambron de mia patrino.