Maria/Ĉapitro LIX
Kiam ni sidiĝis ĉe-tablen mi esprimis al D*** mian deziron daŭrigi la vojaĝon tiun saman posttagmezon se tio estintus ebla, petegante al li superi obstaklojn. Li ŝajnis konsulti Laŭrencon, kiu tuj respondis al mi ke la rajdbestoj troviĝas en la vilaĝo kaj ke tiu estas lun-nokto. Mi ordonis al li ke senprokraste li preparu nian foriron; kaj konsiderante la manieron laŭ kiu mi decidis ĉion, D*** faris nenian observon.
Iom poste Laŭrenco prezentis al mi la rajd-ekipojn, flustre sciigante al mi kiom kontentigas lin la fakto ke ni ne tranoktu en Juntas.
Aranĝinte ĉion necesan por ke D*** pagu la alporton de mia bagaĝo ĝis tien kaj ĝin irigu denove, ni adiaŭis lin kaj ekrajdis sur bonaj mulinoj, sekvate de knabo kiu, rajdante sur alia, portadis sur la sel-armaturo unu paron de malgrandaj sel-sakoj kun miaj vojaĝ-vestoj kaj io da manĝo-provizoj kiun nia gastiginto rapide metis en ilin.
Ni estis superintaj pli ol la duono de la supreniro de la Pordo kiam jam kaŝiĝadis la suno. En la momentoj dum kiuj mia raj-besto renormaligis la spiron, mi ne povis ne rigardi kontentiĝe la depresion de kiu mi ĵus estis elirinta, kaj spiris kun plezuro la vivigan aeron de la montaro. Mi jam rigardadis en la fundo de la profunda valo de la vilaĝo Juntas kun ties tegmentoj pajlaj kaj cindro-koloraj: la Dagvo, luksa per la lumo kiu tiam ĝin banadis, borderadis la insuleton de la vilaĝeto, kaj rapidege ruliĝante ĝis perdiĝi en la tumulto de la Kredo, scintiladis de malproksime sur la plaĝoj de Sombreriljo.
Unuafoje post mia foriro de Londono mi sentis min absolute mastro de mia volo por redukti la distancon kiu apartigadis min de Maria. Le certeco ke nur mankis du tagoj por atingi la finon de la vojaĝo, estintus sufiĉa por igi min ĝisekstreme lacigi dum ili kvar mulinojn kiel tiu kiun mi estis rajdanta. Laŭrenco, sperta pri kio rezultas el tiaj strebadoj en tiaj vojoj, klopodis iom moderigi al mi la iradon, kaj kun la solida preteksto funkcii kiel gvidanto, metis sin antaŭ mi kiam mankis malmulto antaŭ ol ni kronu la pinton.
Kiam ni alvenis al Formikejo, nur la luno montradis al ni la padon. Mi haltis ĉar Laŭrenco estis deseliĝinta tie, kio alarmis la hundojn de la loĝejo. Apogante sin sur la kolon de mia mulino, li diris al mi ridetante:
—Ĉu ŝajnas al vi bone ke ni dormu ĉi tie? Tiuj ĉi estas bonaj personoj kaj estas furaĝo por la bestoj.
—Ne estu pigra —mi respondis al li— mi ne estas dormema kaj la mulinoj estas mallacaj.
—Ne turmentu vin —li rimarkigis al mi prenante mian piedingon—: mi volas submeti al provo ĉi tiujn perfidajn bestojn, por eviti ke ili febliĝu restinte trankvilaj tiel longe. Justo venas kun miaj mulinoj al Juntas, li daŭrigis demetante la ventro-bendon de mia besto, kaj laŭ tio kion diris al mi tiu junulo kiun ni renkontis en la Puerta, Justo devus tranokti hodiaŭ en Santana, se li ne sukcesos atingi Hojas. Kie ajn ni renkontos lin, ni trinkos ĉokoladon kaj dormos tempeton ie kie eblos. Ĉu tio kontentigas vin?
—Kompreneble: necesas alveni al Kalio morgaŭ posttagmeze.
Ne tiel rapide: kiam la tur-horloĝo de Sankta Francisko sonorigos la sepan, ni estos enirantaj; sed procedante laŭ mia paŝado, ĉar se ne, ni estos dankemaj alvenante al Sankta Antono.
Parolante kaj agante, li banadis la dorsojn de la mulinoj per plenbuŝoj da aniz-likvoro. Li eligis fajron el sia fajrerilo kaj bruligis la cigaron: faris admonon al la knabo, kiu postrestantis, ĉar ŝajne lia mulino estis ŝtip-kapa, kaj ni ekigis denove la iradon malbone adiaŭataj de la hundetoj de la dometo.
Kvankam la irejo estis bonstata, tio estas, seka, ni kapablis atingi Hojas nur post la deka. Sur la planaĵo kiu kronas la deklivon blanke vidiĝis unu tol-tegmento. Laŭrenco, observante la mulinojn kiuj manĝadis foliojn kaj branĉojn ĉe la bordoj de la pado, diris:
—Tie estas Justo, ĉar mi vidas la Tamborero-n kaj la Frontino-n, kiuj neniam apartiĝas.
—Kiuj estas tiuj uloj? —mi demandis al li.
—Nu, miaj salajruloj.
Profunda silento reĝis ĉirkaŭ la mulista karavano: malvarma vento balancigis la kanejojn kaj mandulojn de la apudaj flankoj, foj-foje ekscitante la atenuitajn braĝojn de du fajrujoj proksimaj al la tol-tegmento. Flanke de unu el tiuj dormis volvita nigra hundo, kiu graŭlis aŭdante nin kaj bojis taksante nin fremduloj.
—Avemaria! —laŭtvoĉis Laŭrenco, tiamaniere donante al la mulistoj la saluton kutiman inter ili ĉe la alveno al iu gastejo—. Silentu, Barbiljas! — li aldonis sin direktante al la hundo kaj desaltante teren.
Alta kaj maldika mulato eliris el inter la barikadoj de tabako-sakoj, kiuj baris la du flankojn de la tol-tegmento kie ĉi tiu ne atingis la grundon: li estis la laborestro Justo. Li portis ĉemizon el kanabo kun pretendoj je mallonga bluzo, puf-kalzonon, kaj kovris lian kapon tuko ligita ĉe la nuko.
—He!, Njoro Laŭrenco — li diris al sia mastro rekonante lin; kaj li aldonis—: ĉu ĉi tiu ne estas la Juna Efraino?
Ni reciprokis liajn salutojn, Laŭrenco per polmo-frapo sur la ŝultro kaj unu ŝerco, kaj mi kiel eble plej afable permesis al mi la laceco.
—Deseliĝu —daŭrigis la laborestro—; certe iu el viaj mulinoj estas laca.
—Pli verŝajne la viaj estas lacaj —respondis al li Laŭrenco—, ĉar ili marŝas formiko-paŝe.
—Do vi vidos ke ne. Sed kion vi faras ĉi-hore?
—Ni marŝas dum vi ronkas. Ĉesu babili kaj sendu la gvidanton eksciti kelkajn braĝojn por prepari ĉokoladon.
La ceteraj mulistoj estis vekiĝintaj, kiel ankaŭ la negreto komisiita eksciti la fajron. Justo ekbruligis kandelstumpon, kaj lokiginte ĝin en iun bananon distruitan, sternis puran plejdon sur la grundon por ke mi sidiĝu.
—Kaj kien vi iros nun? —li demandis dum Laŭrenco eltiris el siaj bisakoj viktualiojn por akompani la ĉokoladon.
—Al Santana —li respondis—. Kiel respondas la mulinetoj? La filo de Njora Garcia diris al mi, ĉe la eliro el Juntas, ke via mulino ruĝ-blanka estis laciĝinta.
—Nur ĝi estas malbonkvalita, sed iom post iom, jen ĝi venas.
—Evitu ŝarĝigi ĝin per pakegoj.
—Ĉu vi taksas min tiom pretendema? Vi vidos kiom bonaj rezultos tiuj damnindaj: sed estas vero, la olive verda mulino donis al mi ĉiuspecajn problemojn en Santa Rosa; kiu vidas ĝin tiom febla ne povas imagi ke ĝi estas la plej trompa; sed iom post iom ĝi respondas: ŝarĝitan per provizejoj mi venigis ĝin ek de Platanares.
La bolanta ĉokolad-poteto eniris en la scenon, kaj la mulistoj konkure tendis siajn zon-kalabasetojn por ke ni ĝin trinku.
—Dio helpu min! —diris Justo dum mi gustumis tiun ĉokoladon muliste faritan kaj servitan, sed la plej oportunan kiu estas veninta al miaj manoj.— Kiu estus imaginta ke mi konatiĝus kun la juna Efraino? Li metos Njoron Laŭrencon en seriozan embarazon; ĉu ne?
Interŝanĝe de ilia kalabasa varmeta akvo ni donis al Justo kaj al liaj helpantoj bongustan brandon, kaj ni prepariĝis por foriri.
Devus esti la dekunua diris la laborestro levante la vizaĝon por rigardi la lunon, kiu banadis per blanka lumo la arogantajn holmojn de la Ĉanko kaj Bitako.
Mi rigardis la horloĝon kaj fakte estis la dekunua: Ni adiaŭis la mulistojn, kaj kiam ni estis malproksimiĝintaj iom pli ol du cent metrojn de la tegmento, Justo vokis Laŭrencon: ĉi lasta atingis min kelkajn momentojn poste.