Maria/Ĉapitro LXI

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 300-301)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Rezultis al mi neebla konsciiĝi pri kio estis okazinta al mi, kiam iun nokton mi vekiĝis sur lito ĉirkaŭita de personoj kaj objektoj kiujn mi preskaŭ ne kapablis distingi. Iu lumilo vualita, kies lumon pliopakigis la lit-kurtenoj, difuzadis tra la silenta ĉambro svagan helon. Vane mi klopodis eksidi, vokis, kaj sentis ke oni premadis unu el miaj manoj; mi ree vokis, kaj la nomo kiun feble mi prononcadis ricevis kiel respondon unu plor-singulton. Mi turnis la kapon al la flanko de kie ĝi estis elirinta kaj mi rekonis mian patrinon, kies okuloj zorgaj kaj larmoplenaj fikse rigardadis mian vizaĝon.

—Do estas vero? —mi diris al ŝi kiam la memoro ankoraŭ konfuza de la lasta fojo kiam mi estis vidinta ŝin venis al mia menso.

Senresponde, ŝi klinis la frunton sur la kusenon tiel kunigante niajn kapojn.

Post kelkaj momentoj mi havis la kruelecon diri al ŝi:

—Tiamaniere vi trompis min!... Kial mi venis?

—Kaj mi? —ŝi interrompis min humidigante mian kolon per siaj larmoj.

Sed ŝia doloro kaj ŝia tenereco ne sukcesis ke iuj eliru el miaj okuloj.

Sendube oni klopodadis eviti al mi ĉian fortan emocion, ĉar iom poste alproksimiĝis silenta mia patro, kaj premis al mi unu manon, samtempe sekigante siajn okulojn blue kadritajn pro la sendormo.

Mia patrino, Eloisa kaj Emma tiunokte vice vigilis apud mia lito, post kiam la doktoro retiriĝis promesante malrapidan sed pozitivan refortiĝon. Vane ili elĉerpis siajn plej dolĉajn zorgojn por ke mi endormiĝu. Tial ke mia patrino ekdormiĝis elĉerpita pro laceco, mi eksciis ke mi troviĝas hejme de post iom pli ol dudek kvar horoj.

Emma konis tion kio nur mankis al mi scii: la historion de ŝiaj lastaj tagoj... ŝiajn lastajn momentojn kaj ŝiajn lastajn vortojn. Mi sentis ke por aŭdi tiujn terurajn konfidencojn mi estis senkuraĝa, sed mi ne povis regi mian soifon je dolorigaj detaloj, kaj mi faris al ŝi multajn demandojn. Ŝi nur respondadis al mi per la voĉo de iu patrino kiu dormigas sian fileton en la lulilo:

—Morgaŭ.

Kaj ŝi karesadis mian frunton per siaj manoj aŭ ludadis per mia hararo.