Maria/Ĉapitro LXIII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 307-310)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Du monatojn post la morto de Maria, la dekan de Septembro, mi estis aŭdanta de Emma la finan parton de tiu raporto kiun ŝi prokrastis kiel eble plej longe eblis al ŝi. Estis nokte jam kaj Johano dormadis sur miaj genuoj, kutimo kiun li estis akirinta ek de mia reveno, ĉar eble instinkte li sentis ke mi klopodas anstataŭi al li parte la amon kaj la patrinajn zorgojn de Maria.

Emma transdonis al mi la ŝlosilon de la ŝranko en kiu estis garditaj, en la domo de la montaro, la roboj de Maria kaj tio kion plej precipe ŝi estis rekomendinta gardi por mi.

Je la aŭroro de la tago post tiu nokto, mi ekiris survoje al Sankta R., kie de post du semajnoj troviĝis mia patro, preparinte ĉion necesan por mia reveno al Eŭropo, kiun mi estis entreprenonta la dekokan de tiu monato.

La dekduan je la kvara posttagmeze mi adiaŭis mian patron, al kiu mi estis krediginta ke mi deziras pasigi la nokton en la bieno de Karlo, por tiel atingi pli frue Kalio-n la postan tagon. Kiam mi brakumis mian patron, li havis en la manoj pakaĵeton sigelitan, kaj transdonante ĝin al mi, li diris:

—Al Kingston: ĝi entenas la lastan volon de Salomono kaj la doton de lia filino. Se mia zorgo por vi —li aldonis per voĉo kiun la emocio faradis trema— min igis teni vin for de ŝi kaj eble hastigi ŝian morton... vi scios senkulpigi min... Kiu devas fari tion, se ne vi?

Post kiam li aŭdis la respondon kiun profunde kortuŝite mi donis al tiu patra senkulpiĝo tiom tenere kiom humile ofertita, li denove premis min inter siajn brakojn. Ankoraŭ persistas en miaj oreloj la tono de lia voĉo diranta tiun adiaŭon!

Elirante el la ebenaĵo de *** post travado de la rivero Amaime, mi atendis Johanon Anĝelo-n por indiki ke li prenu la vojon de la montaro. Li rigardis min timigita pro la ordono ricevita; sed vidinte min turniĝi dekstren, li sekvis min tiom proksime kiom eblis al li, kaj iom poste mi perdis lin el la vido.

Mi jam komencis aŭdi la bruon de la fluoj de la Rivero Sabaletas, jam estis miavide la kronoj de la salikoj. Mi haltis ĉe la ekapero de la monteto. Du jarojn antaŭe, iun posttagmezon similan al tiu, kiu tiam harmoniadis kun mia feliĉeco kaj nun estis indiferenta al mia doloro, mi estis distinginta de tie mem la lumojn de tiu hejmo kie kun ama deziro oni atendadis min. Maria estis tie... Jam tiu domo fermita kaj ties ĉirkaŭaĵoj solecaj kaj silentaj; tiam la amo naskiĝanta kaj nun jam la amo senespera! Tie, je pokaj paŝoj for de la pado kiun la herbo ekmalaperigis, mi vidis la vastan ŝtonon kiu tiomfoje utilis al ni kiel sidilo dum tiuj feliĉaj posttagmezoj de legado. Mi fine troviĝis proksima al la konfidenca ĝardeno de miaj am-aferoj: la kolomboj kaj la turdoj flugil-batadis pepante kaj ĝemante en la foliaro de la oranĝ-arboj: la vento forblovadis sekajn foliojn sur la ŝton-pavimon de la ŝtuparo.

Mi desaltis de la ĉevalo kaj lasis ĝin al ĝia libera volo, kaj sen fortoj nek voĉo por voki, mi sidiĝis sur unu el tiuj ŝtupoj de kie tiomfoje ŝia voĉo regala kaj ŝiaj okuloj amplenaj diris adiaŭojn al mi.

Iom poste, jam preskaŭ nokte, mi aŭdis paŝojn proksimajn al mi: estis aĝa servistino kiu, vidinte mian ĉevalon libera en la stalo, eliris por esplori kiu estas ĝia mastro. Ŝin sekvadis pene Majo: la vido de tiu besto, amiko de mia infanaĝo, fidela kompano de miaj feliĉaj tagoj, eltiris ĝemojn el mia brusto: prezentante al mi la kapon por ricevi iun kareson, ĝi lekadis la polvon de miaj botoj, kaj sidiĝante ĉe miajn piedojn, ĝi hurlis aflikte.

La sklavino alportis la ŝlosilon de la domo kaj samtempe informis min ke Braŭljo kaj Transito estis ĉe la montaro. Mi eniris en la salonon, kaj farinte kelkajn paŝojn en ĝi sen ke miaj nebuligitaj okuloj kapablu distingi la objektojn, mi falis sur la sofon sur kiun kun ŝi mi ĉiam estis sidiĝinta, sur kiu unuafoje mi parolis al ŝi pri mia amo.

Kiam mi levis la vizaĝon, kompleta senlumo estis ĉirkaŭ mi. Mi malfermis la pordon de la ĉambro de mia patrino kaj miaj spronoj resonis funebrece en tiu areo malvarma kaj odoranta je tombo. Tiam nova forto en mia doloro hastigis min al la kapelo. Mi petus ŝin al Dio... eĉ ne Li jam povus redoni ŝin al mi sur la teron! Mi irus serĉi ŝin tien kie miaj brakoj estis premintaj ŝin, kie unuafoje miaj lipoj ripozis sur ŝia frunto... La lumo de la leviĝanta luno, enirante tra la duonaperta ĵaluzio, lasis min vidi la nuron kiun mi povus trovi: la funebran tukon oblikve kuŝantan sur la tablo kie ripozis ŝia ĉerko: la restaĵoj de la kandeloj kiuj estis lumigintaj la katafalkon... la silenton surdan je miaj ĝemoj, la eternecon mutan antaŭ mia doloro!

Mi vidis lumon en la ĉambro de mia patrino: tio ŝuldiĝis al Johano Anĝelo kiu ĵus estis lokiginta unu kandelon sur unu el la tabloj: mi prenis ĝin samtempe ordonante per gesto ke li lasu min sola, kaj mi min direktis al la ĉambro de Maria. Io el ŝiaj parfumoj troviĝis tie... Prigardante la lastajn signojn de ŝia amo, ŝia spirito certe estis atendanta min. La krucifikso ankoraŭ sur la tablo: la velkaj floroj sur ties bazo: la lito sur kiu ŝi estis mortinta, jam malmuntita: kelkaj pokaloj ankoraŭ makulitaj per la lastaj pocioj kiujn ŝi estis trinkinta. Mi malfermis la ŝrankon: ĉiuj parfumoj de la tagoj de nia amo, miksitaj eliĝis el ĝi. Miaj manoj kaj miaj lipoj palpis tiujn robojn tiom konatajn al mi. Mi trovis la skatolon kiun Emma estis indikinta al mi; la valorega kofro estis tie. Kriego eskapis de mia brusto, kaj iu ombro kovris miajn okulojn kiam disvolviĝis inter miaj manoj tiuj plektoj kiuj ŝajnis sentemaj je miaj kisoj.

Unu horon poste... Mia Dio!, Vi scias. Mi estis trairinta la ĝardenon vokante ŝin, petante ŝin al la foliaroj kiuj estis donintaj ombron al ni, kaj al la dezerto kiu en siaj eĥoj nur redonadis ŝian nomon. Ĉeborde de la abismo kovrita per la rozujoj, en kies senforma kaj obskura fundo blankumadis la nebuloj kaj tondradis la rivero, kriminala ekpenso digis dum unu momento miajn larmojn kaj fridigis mian frunton...

Iu persono al kiu min kaŝadis la rozujoj, prononcis mian nomon proksime al mi: ŝi estis Transito. Kiam ŝi alproksimiĝis al mi mia vizaĝo probable estigis teruron al ŝi, ĉar dum kelkaj momentoj ŝi restis mirigita. La respondon kiun mi donis al la petego kiun ŝi faris al mi por ke mi forlasu tiun lokon, eble montris al ŝi per ĝia amareco la tutan disdegnon kiun en tiuj momentoj mi sentis al la vivo. La kompatinda junulino ekploris sen insisti je la momento; sed revigliĝinte, ŝi balbutis per la afliktita voĉo de iu sklavino ĉagrenita:

—Ĉu vi eĉ ne volas vidi Braŭljon kaj mian filon?

—Ne ploru, Transito, kaj pardonu min — mi diris—. Kie ili estas?

Ŝi premis unu el miaj manoj sen esti ankoraŭ sekiginta siajn larmojn, kaj kondukis min al la koridoro de la ĝardeno, kie ŝia edzo atendadis min. Post kiam Braŭljo ricevis mian brakumon, Transito metis sur miajn genuojn belegan bebon sesmonatan, kaj surgenue ĉe miaj piedoj ŝi ridetadis al sia filo kaj kontenta rigardadis min karesi la frukton de ŝiaj inocentaj amoj.