Maria/Ĉapitro VII
Kiam mia patro vojaĝis la lastan fojon al la Antiloj, Salomono, lia kuzo kiun li multe amis ekde la infanaĝo, estis ĵus perdinta lian edzinon. Tre junaj ili venis kune al Sudameriko, kaj dum unu el iliaj vojaĝoj mia patro enamiĝis al filino de hispano, kuraĝega kapitano de ŝipo kiu, post forlasi la militservon dum kelkaj jaroj, estis devigita en 1819 preni denove la armilojn defende de la reĝoj de Hispanujo, kaj kiu mortis fusilpafita en Majagual la 20-an de majo de 1820.
La patrino de la junulino kiun mia patro amis postulis la kondiĉon por doni ŝin kiel edzinon ke li malagnosku la judan religion. Mia patro kristianiĝis kiam li estis dudekjaraĝa. Lia kuzo inkliniĝis en tiuj tagoj al la katolika religio, ne cedanta pro tio al la insistoj ke li ankaŭ baptiĝu, ĉar li sciis ke tio kion faris mia patro por havigi al si la edzinon kiun li deziris, malhelpus al li esti akceptata de la virino kiun li amis en Jamajko.
Post kelkaj jaroj de disiĝo, la du amikoj denove vidis unu la alian. Salomono jam estis vidvo. Sara, lia edzino, postlasis al li knabineton kiu havis tiam tri jarojn. Mia patro trovis lin morale kaj fizike ege ŝanĝita pro la doloro, kaj tiam la nova religio donis konsolojn por la kuzo, konsolojn kiujn vane serĉis la parencoj por lin savi. Li urĝe petis Salomonon ke tiu donu al li la filinon kun la celo eduki ŝin apud ni, kaj kuraĝis proponi al li ke li kristanigu ŝin. Salomono akceptis dirante: «Estas vero ke nur mia filino malhelpis min ekvojaĝi al Hindujo, vojaĝo kiu plibonigus mian spiriton kaj kiu estus rimedo kontraŭ mia malriĉeco: ankaŭ estis ŝi mia unusola konsolo post la morto de Sara: sed vi volas ŝin, estu ŝi filino via. Kristaninoj estas dolĉaj kaj bonaj, kaj via edzino devas esti sankta patrino. Se la kristanismo donas en la plej akraj malfeliĉoj la ripozon kiun vi donis al mi, eble mi malhelpus mian filinon restigante ŝin juda. Ne diru tion al niaj parencoj; sed kiam vi alvenos al la unua haveno kie troviĝas katolika pastro, lasu lin bapti ŝin kaj ŝanĝi la nomon Ester al Maria». Tion ĉi diris la malfeliĉulo elverŝante multajn larmojn.
Malmultaj tagoj poste enmariĝis en la golfeto de Montego la skuno kiu devus konduki mian patron al la marbordoj de Nova Granado. La leĝera ŝipo provis siajn blankajn flugilojn kiel ardeo de niaj arbaroj provas la siajn antaŭ komenci longan flugon. Salomono eniris la kajuton de mia patro, kiu ĵus aranĝis sian enŝipiĝan vestaĵon, portante Esteron en unu el liaj brakoj, kaj pendigante de la alia kofron kun la bagaĝo de la infano: tiu ĉi etendis siajn brakojn al sia onklo, kaj Salomono, metante ŝin en tiuj de la amiko, faligis sin ploretanta sur la malgrandan kofron. Sankta trezoro estis tiu infano, kies belegan kapon ĵus banis larmopluvo, la bapto de la doloro antaŭ ol tiu de la religio de Jesuo. Mia patro sciis ĝin bone, kaj neniam forgesis ĝin. Pri la promeso,Salomono estis rememorigita de sia amiko, kiam tiu ĉi saltis al la boato kiu estis disigonta ilin, kaj li respondis per senspira voĉo: «¡La preĝoj de mia filino por mi kaj miaj por ŝi kaj ŝia patrino, supreniros kune al la piedoj de la Krucumito!».
Sepjara mi estis kiam revenis mia patro, kaj mi disdegnis la belegajn ludilojn kiujn li kunportis al mi por admiri tiun belan infanon, tiom dolĉan kaj ridetantan. Mia patrino kovris ŝin per karesoj, kaj miaj fratinoj regalis ŝin tenere, de la momento kiam mia patro, metante ŝin en la sino de lia edzino, diris al ŝi: «Tiu ĉi estas la filino de Salomono, kiun li sendas al vi».
Dum niaj infanaj ludoj ŝiaj lipoj komencis moduli tonojn kun hispana akĉento tiom harmoniajn kaj allogajn en linda buŝo de virino kiom en tiu de ridetanta infano.
Estis pasintaj ĉirkaŭ ses jaroj. Enirante iun posttagmezon en la ĉambro de mia patro, mi aŭdis lin ploreti: Li havis la brakojn krucitaj sur la tablo kaj sur ili li apogis la frunton; apud li mia patrino ploris, kaj sur ŝiaj genuoj klinis Maria la kapon, sen kompreni tiun doloron kaj preskaŭ indiferenta al la lamentoj de ŝia onklo: okazis ke letero el Kingstono, ricevita tiun tagon, donis la novaĵon pri la morto de Salomono. Mi memoras nur esprimon de mia patro en tiu posttagmezo: «Se ĉiuj forlasos min sen ke mi povos ricevi iliajn lastajn adiaŭojn, kiun kialon mi havas por reiri al mia lando?». Ve, liaj cindroj devas ripozi en fremda tero, for de la ventoj de la oceano sur kies plaĝoj li petolis kiel infano, kaj kies vastecon li trairis kiel arda junulo, malproksime de la vento kiu forbalaus de la tomboŝtono la sekajn florojn, la aromojn kaj la polvo de la jaroj.
Malmultaj estis tiam tiuj kiuj, koninte nian familion, povus suspekti ke Maria ne estis filino de miaj gepatroj. Ŝi parolis klare nian lingvon, ŝi estis afabla, vigla kaj inteligenta. Kiam mia patrino karesis al ŝi la kapon, samtempe kiel al miaj fratinoj kaj al mi, neniu estus povinta diveni kiu el ili estas la orfo.
Ŝi havis naŭ jarojn. Ŝia abunda hararo,ankoraŭ helbrun-kolore, falis malligite kaj ludeme sur ŝia fajna kaj movebla talio; ŝiaj okuloj babilemis; ŝia akĉento havis iom da melankolio kiun ne havis niaj voĉoj; jen la bildo kiun mi kunportis de ŝi kiam mi foriris de la gepatra domo; tiel ŝi estis en la mateno de tiu malgaja tago, sub la grimpoplantoj de la fenestro de mia patrino.