Maria/Ĉapitro XVI
En la posttagmezo de la sama tago adiaŭis nin la doktoro, post lasi preskaŭ resaniĝinta Marian kaj recepti por ŝi dieton por eviti la ripetadon de la atako, kvankam li promesis viziti la malsanulinon ofte. Mi sentis neklarigeblan retrankviliĝon aŭskultante lin certigi ke estis nenia danĝero, kaj al li, duoblan korinklinon de tiu kiun mi jam esprimis al li, nur ĉar baldaŭan resaniĝon li prognizis al Maria. Mi eniris ŝian ĉambron, post kiam la kuracisto kaj mia patro, kiu estis akompanonta lin dum unu leŭgo de vojo, ekiris. Ŝi estis finplektanta la hararon vidante sin en la spegulo kiun la fratino subtenis sur la kusenegoj. Apartigante hontruĝe la spegulon, ŝi diris al mi:
— Tiu ĉi ne estas okupo de malsanulino, ĉu ne?, sed mi nun estas sana. Mi esperas ne okazigi al vi denove vojaĝon tiel danĝeran kiel tiu de hieraŭ nokte.
— En tiu vojaĝo ne estis danĝeroj —mi respondis.
— La rivero, jes, la rivero! Mi pensis pri tio kaj pri tiom da okazuntaĵoj* kiuj povus okazi al vi pro mia kaŭzo.
— Tri-leŭga vojaĝo? Tiun ĉi vi nomas…?
— Tiu vojaĝo en kiu vi povus droni, laŭ tio kiun la kracisto rakontis, tiel surprizigita, ke li ne ekzamenis mian pulson kaj jam parolis pri tio. Vi kaj li revene devis atendi du horojn por ke la rivero malleviĝu.
— La rajdanta kuracisto estas sentaŭgulo; kaj lia pacienta mulo ne estas la samo ol bona ĉevalo.
— La viro kiu loĝas en la dometo de la pasejo —interrompis min Maria— rekoninte tiun ĉi matenon vian nigran ĉevalon, miris ke ne dronis la rajdanto kiu hieraŭ nokte enĵetiĝis en la riveron samtempe kiam li kriis ke ne estis vadejo. Ha! Ne, ne, mi ne volas denove malsaniĝi. Ĉu la kuracisto ne diris al vi ke mi ne havos jam malsanon**?
— Jes —mi respondis—; kaj li promesis al mi ke dum la venonta duon-monato ne pasos du sinsekvaj tagoj sen ke li venus viziti vin.
— Do vi ne devos fari alian vojaĝon nokte. Kion estus mi farinte se…
— Mi supozas ke vi multe priplorus min, ĉu vere? —replikis mi ridetante.
Ŝi rigardis min kelkajn momentojn, kaj mi aldonis:
— Ĉu mi povas esti certa ke mi povas morti iam ajn kun la konvinko de...
— De kio?
Kaj divenante la ceteron en mia rigardo:
— Ĉiam, ĉiam! —aldonis ŝi preskaŭ sekrete, ŝajnigante ekzameni la belan punton de la kusenegoj.
— Mi havas aferojn tre malĝojajn por diri al vi —daŭrigis ŝi post iuj momentoj de silento—; tiel malĝojajn ke ili estas la kialo de mia malsano. Vi estis en la monto... Panjo scias ĉion; kaj mi aŭdis ke paĉjo diris al ŝi ke mia patrino mortis pro la malsano kies nomon ni ne sukcesis aŭdi; ke vi estis destinata fari belan karieron; kaj ke mi... ha! Mi ne scias ĉu estas vero tio kion mi aŭdis... eble estas ke mi ne meritas ke vi estu kiel vi estas al** mi.
Se ŝiaj vualitaj okuloj ruliĝis varmaj larmoj, larmoj kiujn ŝi haste malsekigis.
— Ne diru tion, Maria, eĉ ne pensu tion —mi diris al ŝi—; ne; mi petegas vin.
— Sed se mi aŭdis ĝin, kaj poste estis kiam mi ne sciis pri mi... Kial, do?
— Vidu, mi petegas al vi... mi... Ĉu vi volas permesi al mi ke mi ordonu al vi ne paroli plu pri tio?
Ŝi lasis fali la frunton sur la brako en kiu ŝi sin apogis kaj kies mano mi streĉis inter la miaj, kiam mi aŭdis en la apuda dormoĉambro la bruon de la vestaĵoj de Emma, kiu alproksimiĝis.
Tiun nokton, je la horo de la vespermanĝo, miaj fratinoj kaj mi estis en la manĝejo atendantaj niajn gepatrojn, kiuj prokrastis pli ol kutime. Finfine oni aŭdis ilin paroli en la salono kvazaŭ ili finus gravan konversacion. La nobla fizionomio de mia patro montris, en la leĝera kuntiriĝo de la ekstremoj de liaj lipoj kaj en la malgranda haŭtfaldo kiu meze de la brovoj sulkis la frunton, ke li ĵus havis moralan lukton kiu maltrankviligis lin. Mia patrino estis pala, sed sen iel peni montriĝi trankvila, diris al mi kiam ŝi sidiĝis ĉe la tablo:
— Mi ne memoris diri al vi ke Jozefo venis ĉi-matene por vidi nin kaj inviti vin al ĉasado; sed kiam li sciiĝis pri la okazinta novaĵo, promesis reveni morgaŭ tre frue. Ĉu vi scias ĉu estas vero ke edziniĝas unu el liaj filinoj?
— Li klopodos konsulti vin pri la projekto — observis neatenteme mia patro.
— Temas eble pri ĉasado de ursoj —mi respondis.
— Ĉu ursoj? Kion! Ĉu vi ĉasas ursojn?
— Jes, sinjoro; estas amuziga ĉasado kiun mi faris kun li kelkfoje.
— En mia lando —ripostis mia patro— oni rigardus vin kiel barbaron aŭ kiel heroon.
— Kaj tamen, tia ĉasado estas malpli danĝera ol tiu de la cervoj, kiu okazas ĉiutage kaj ĉie; ĉar la cervoĉaso, anstataŭ postuli ke la ĉasistoj elĵetu sin defale kaj neatente inter makisoj kaj akvofaloj, bezonas nur iom da facilmovo kaj perfekta pafiltrafo.
Mia patro, sen lasi vidi en la mieno la mishumoron kiun li antaŭe havis, parolis pri la maniero kiel oni ĉasas la cervojn en Jamajko kaj de la emo de liaj parencoj al tiu ŝatokupo, distingiĝinte* inter ili, pro sia presistemo, lerteco kaj entuziasmo, Salomonon, pri kiu,ridante jam, li rakontis, kelkajn anekdotojn.
Ĉe leviĝo de la manĝotablo, li alproksimiĝis al mi por diri al mi:
— Via patrino kaj mi devas priparoli ion kun vi; venu poste al mia ĉambro.
Kiam mi eniris en ĝi, mia patro estis skribanta kun la dorso al mia patrino, kiu troviĝis en la pli mallumigita parto de la ĉambro, sidanta en la brakseĝo, kiun ŝi ĉiam opukis kiam ŝi haltis tie.
— Sidiĝu —li diris al mi, ĉesante dummomente skribi kaj rigardante min el sur la okulvitroj, kiuj estis helaj kaj en fajna ora muntaĵo.
Post kelkaj minutoj, metinte zorge en sia loko la libron de kontoj sur kiu li estis skribinta, li apudigis sian seĝon al tiu kiun mi okupis, kaj mallaŭte parolis jene:
— Mi volis ke via patrino ĉeestu tiun ĉi konversacion, ĉar temas pri grava afero pri kiu ŝi samopinias kiel mi.
Li sin direktis al la pordo por fermeti ĝin kaj elĵeti la cigaredon kiun li estis fumanta, kaj daŭrigis ĉi-maniere:
— Dum jam tri monatoj vi estas kun ni, kaj nur post du aliaj monatoj,Sinjoro A... povos ekvojaĝi al Eŭropo, kaj kun li vi devos foriri. Tiu prokrasto, ĝis certa punkto, ne gravas; des pli ĉar estas tre ĝojige por ni havi vin apud ni post ses jaroj da foresto al kiuj sekvos aliajn, pro tio ĉar mi observas kun plezuro ke eĉ tie ĉi,la studado estas unu el viaj preferataj plezuroj. Mi ne povas kaŝi al vi, nek devas mi ĝin fari,ke pro viaj karaktero kaj kapabloj vi vekis en mi grandajn esperojn, ke vi kronos klarpense la studojn kiujn vi faros. Vi konscias ke baldaŭ la familio bezonos vian apogon, des pli post la morto de via frato.
Poste, farinte paŭzon, li daŭrigis:
— Mi bezonas diri al vi ke estas io en via konduto kiu ne estas bona; vi havas apenaŭ dudek jarojn, kaj je tiu aĝo antaŭenigi amon senpripense povus neniigi ĉiujn esperojn pri kiuj mi ĵus parolis. Vi amas Marian, kaj jam ekde multaj tagoj mi scias tion, kio estas kompreneble. Maria estas preskaŭ mia filino kaj mi havus nenion por rimarkigi se via aĝo kaj pozicio permesus al ni pensi pri via edziĝo; sed ili ne permesas ĝin, kaj Maria estas tre juna. Ne nur tiuj estas la obstakloj kiuj prezentiĝas; estas unu eble nesuperebla, kaj estas mia devo paroli pri ĝi. Maria povas treni vin kaj nin kun vi al bedaŭrinda malfeliĉo kiu ŝin minacas. La kuracisto Mayn kuraĝas preskaŭ certigi ke ŝi mortos juna per la sama malsano kiu pereigis ŝian patrinon: kion ŝi suferis hieraŭ estas epilepsia sinkopo, kiu graviĝanta en ĉiu atako, finos per epilepsio de la plej malbona speco konata: tion diras la kuracisto. Respondu vi nun, bone pripensante kion vi estas dironta al unusola demando, respondu kiel racia homo kaj kavaliro kiu vi estas; kaj ke ne estu tio kion vi respondas diktata de stranga ekscitego de via karaktero, temanta pri via estonteco kaj tiu de viaj proksimuloj. Vi konas la opinion de la kuracisto, opinio kiu meritas respekton ĉar estas Mayn kiu ĝin donas; vi konas la sorton de la edzino de Salomono: se ni kunsentus kun tio, ĉu vi edziĝus hodiaŭ kun Maria?
— Jes, sinjoro —mi respondis al li.
— Ĉu vi alfrontus ĉion?
— Ĉion, ĉion!
— Mi kredas ke mi ne nur parolas kun filo sed kun la kavaliro kiun en vi mi klopodis eduki.
Mia patrino okultis en tiu momento la vizaĝon en la poŝtuko. Mia patro, tenerigita eble pro tiuj larmoj aŭ eble ankaŭ pro la rezoluteco kiun li trovis en mi, sciante ke la voĉo ekforlasos lin, ĉesis paroli dummomente.
— Bone —li daŭrigis—; ĉar tiu nobla rezolucio impulsas** vin, vi konsentos kun mi ke vi ne povos edziĝi kun Maria antaŭ kvin jaroj. Mi ne devas diri al vi ke ŝi, post ami vin de la infanaĝo, amas vin nun en tia maniero, ke intensaj emocioj, novaj por ŝi, laŭ Mayn, aperigis la simptomojn de la malsano: tio signifas ke via amo kaj ŝia bezonas antaŭzorgojn kaj ke de nun mi postulas ke vi promesu, por via bono**, ĉar vi tiom amas ŝin tiumaniere, kaj por ŝia bono, ke vi obeos la konsilojn de la kuracisto, donitajn* se prezentiĝus tiu ĉi kazo. Nenion vi devas promesi al Maria, ĉar la promeso esti ŝia edzo post la atendoperiodo kiun mi indikis, intimigus pli vian interrilaton, kio estas ĝuste kion oni klopodas eviti. Vanaj estas por vi la klarigoj: sekvante tiun konduton*, vi povas savi Marian: vi povas eviti al ni la malfeliĉon perdi ŝin.
— Kompense de ĉio kion ni donas al vi — li diris turnante sin al mia patrino, — vi devas promesi al mi la jenon: ne paroli kun Maria pri la danĝero kiu ŝin minacas, nek malkaŝi al ŝi ion de tio kio dum tiu ĉi vespere okazis inter ni. Vi devas scii ankaŭ mian opinion pri via edziĝo al ŝi se la malsano persistas post via reveno al nia lando… ĉar ni baldaŭ disiĝos dum kelkaj jaroj: kiel patro de vi kaj de Maria, mi ne aprobus tiun geedziĝon. Espriminte tiun neŝanĝeblan decidon, ne senutilas sciigi al vi ke Salomono, dum la tri lastaj jaroj de sia vivo, sukcesis akumuli sufiĉe gravan kapitalon, kiun mi rajtas asigni kiel doto al lia filino. Sed se ŝi mortas antaŭ la edziniĝo, tiu devas pasi al la manoj de la patrina avino, kiu estas en Kingstono.
Mia patro paŝis dum kelkaj momentoj en la ĉambro. Kredante ke nia konferenco konkludis, mi staris por eliri; sed li, okupante denove sian seĝon kaj indikante la mian, rekomencis la paroladon jene:
— Antaŭ kvar tagoj mi ricevis leteron de Sinjoro de M… en kiu li petas la manon de Maria por sia filo Carlos.
Mi ne povis kaŝi la surprizon kiu kauzis al mi tiujn vortojn. Mia patro ridetis nepercepteble antaŭ aldoni:
—La sinjoro de M… donas dekkvin tagojn kiel limon por akcepti aŭ ne sian proponon. Dum tiu tempo ili venos fari viziton kiun ili antaŭe jam promesis al mi. Ĉio estos por vi facila post nia interkonsento.
— Bonan nokton, do —diris metante korinkline sian manon sur mia ŝultro—: ke vi estu tre feliĉa en via ĉasado; mi bezonas la pelton de la urso kiun vi mortigos por meti ĝin ĉe la piedoj de mia lito.
—Bone —mi respondis al li.
Mia patrino etendis al mi la manon, kaj retenante la mian diris al mi:
—Ni atendas vin frue; estu singarda kun tiuj bestoj!
Tiom da emocioj sinsekve perturbis min dum la lastaj horoj, ke mi povus apenaŭ konscii pri ĉiu el ili, kaj estis por mi neeble majstri mian strangan kaj malfacilan situacion.
Maria minacata je morto, fianĉita al mi en kompenso pro mia amo,sed fianĉita tiel per terura foresto; fianĉita al mi kun la kondiĉo ami ŝin malpli; mi estis devigita moderi amon tiel fortegan, amo kiu alproprigis al si por ĉiam mian tutan eston, sub la peno vidi ŝin malaperi de la Tero kiel unu el tiuj fuĝemaj belulinoj de miaj sonĝoj, kaj esti devigita aperi de nun nedankema kaj eble sensenta al ŝiaj okuloj, nur pro konduto kiun bezono kaj racio devigis min adopti! Mi jam ne povis reiri por aŭdi ŝiajn konfidencojn faritajn per emocia voĉo; miaj lipoj ne povis tuŝi eĉ la pinton de unu de ŝiaj harplektaĵoj. Ĉu ŝi apartenas al mi aŭ al la morto. Ŝi troviĝas inter la morto kaj mi, unu paŝo pli proksime signifus perdi ŝin; lasi ŝin plori sole forlasite estis torturo tro granda por miaj fortoj.
Malkuraĝa koro!, vi ne estis kapabla lasi vin forbruliĝi de tiu fajro kiu malbone kaŝita povus ŝin velki… Kie estas ŝi nun, nun kiam vi jam ne batas; nun kiam la tagoj kaj la jaroj pasas sur mi sen ke mi sciu ke mi vin posedas?
Juan Angel, plenuminte miajn ordonojn, frapis la pordon de mia ĉambro frumatene.
—Kiel estas la mateno? —mi demandis al li.
—Malbona, mia mastro; volas pluvi.
—Bone. Iru al la monto kaj diru al Jozefo ke li ne atendu min hodiaŭ.
Kiam mi malfermis al fenestron, mi pentis sendi la nigreton, kiu fajfante kaj zumante bambukojn* penetris en la unua densaĵo de la bosko.
De la montaro blovis malvarma kaj malagrabla vento kiu skuis la rozujojn kaj ŝancelis la salikojn, deturnanta de sia flugo unu aŭ alia*** paro de migrantaj papagoj. Ĉiuj birdoj, lukso de la fruktoĝardenoj de la gajaj matenoj, silentis, kaj nur la ardeoj flirtis en la najbaraj herbejoj, bonvenigante per ilia kanto la malgajan matenon de la pluvsezono.**
Post nelonge la montoj malaperis sub la cindrokolora veluro de abunda pluvo, kiu lasis aŭdi jam sian kreskantan murmuron kiam alproksimiĝis vipanta la boskojn**. Post duonhoro, malklaraj kaj bruoplenaj** riveretoj, malsupreinris kombantaj la pajonales*** de la montdekilivoj de la alia flanko de la rivero, kiu kreskiĝinta, tondris furioza, kaj vidiĝis en la foraj kirloj kvazaŭflava, elbordigita kaj ondiga.