Maria/Ĉapitro XXX

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 131-133)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXX.

La sekvan matenon mia patro diktadis kaj mi skribadis, dum li sin razadis, faro kiu neniam interrompis la komencitajn laborojn, kvankam en tio li ĉiam faris sian plejeblon. Lia restanta krispa hararo, abunda sur la posta parto de la kapo kaj kiu lasis dedukti kiom belaj estis la haroj kiujn li portis en sia junaĝo, ŝajnis al li iom longa. Duonapertante la pordon kiu komunikis kun la koridoro. Li vokis mian fratinon.

―Ŝi estas en la legom-ĝardeno ―respondis Maria el la kudro-ĉambro de mia patrino― Ĉu vi bezonas ion?

―Venu vi, Maria ―li respondis ĝuste dum mi prezentadis al li kelkajn finitajn leterojn por ke li ilin subskribu― Ĉu vi deziras ke ni daǔrigu morgaǔ? ―li demandis al mi subskribante la unuan.

― Kial ne?...

―Estos bone, ĉar multo farendas; laborante duope, ni nin liberigos pli frue. Eblas ke sinjoro A... skribu ion pri sia vojaĝo en la venonta poŝt-sendado; li ja malfruas sciigi kiam vi devas esti preta. Eniru, kara ―li aldonis sin direktante al Maria, kiu atendadis ekstere trovinte la pordon duon-fermita.

Ŝi eniris dirante bonan tagon. Ĉu ĉar eble ŝi estis aǔskultinta la lastajn vortojn de mia patro pri mia vojaĝo, ĉu ĉar ŝi ne povis forgesi sian genian timidecon antaǔ li, des pli ek de kiam mi estis parolinta al li pri nia amo, ŝi iomete paliĝis. Dum li fin-subskribadis, la rigardo de Maria iradis tra la plakoj*** de la ĉambron, post kiam ĝi kaŝe renkontis la mian.

―Rigardu ―diris al ŝi mia patro, ridete montrante al ŝi siajn harojn. Ĉu vi ne opinias ke mi havas tro longan hararon?

Ankaǔ ŝi ridetis respondante: ―Jes, sinjoro.

―Do tondu ĝin iomete ―kaj por ĝin doni al ŝi, li prenis la tondilon el skatolo kiu troviĝis aperta sur unu el la tabloj― Mi eksidiĝos por ke vi povu labori pli komforte.

Tion dirinte, li sidiĝis meze de la ĉambro, turnante sian dorson al la fenestro kaj al ni.

―Klopodu ne senharigi min, mia kara ―li diris kiam ŝi estis komenconta― Ĉu estas komencita la alia letero? ―li aldonis, sin direktante al mi.

Li komencis dikti parolante kun Maria dum mi skribadis.

Do vi trovas amuza ke mi demandu al vi ĉu mi havas multajn harojn?

Ne, sinjoro ―ŝi respondis, sin turnante al mi ĉu la afero procedis bone.

Do, tiel kiel vi vidas ―daǔrigis mia patro―, ili estis nigraj kaj abundaj kiaj aliaj kiujn mi konas.

Maria delasis kion ŝi havis tiumomente en la mano.

―Kio okazas? ― demandis li, turnante la kapon por vidi ŝin.

―Ke mi kombos ilin por tondi pli taǔge.

―Ĉu vi scias kial ili elfalis kaj griziĝis tiel frue? ―li demandis al ŝi post kiam li diktis frazon al mi.

―Ne, sinjoro.

Zorgu ne erari, karulo.

Maria ruĝiĝis rigardante min kun la plena kaŝo necesa por ke mia patro ne rimarku ĝin, en la spegulo de sia ban-ĉambra tablo kiun li havis antaǔ si.

―Nu, kiam mi estis dudekjaraĝa― li daǔrigis―, tio estas, kiam mi edziĝis, mi kutimis bani mian kapon ĉiutage per kolonja akvo. Tia sensencaĵo! Ĉu ne?

―Kaj ankoraŭ nuntempe.

Mia patro ellasis tiun harmonian kaj sonoran ridon kiun li kutimis.

Mi legis la finon de la frazo skribita kaj li, diktinte unu plian, daǔrigis sian dialogon kun Maria.

―Ĉu finite?

―Mi kredas ke jes; ĉu ne? ―li aldonis, konsultante min.

Kiam Maria kliniĝis por forskui la har-eltondaĵojn falintajn sur la kolon de mia patro, la rozo kiun ŝi portis sur unu el la har-plektaĵoj falis ĉe liajn piedojn. Ŝi estis levonta ĝin, sed mia patro ĝin estis jam preninta. Maria reokupis sian lokon malantaǔ la seĝo kaj li diris, post longa sinrigardado en la spegulo:

―Mi nun relokigos ĝin kie ĝi troviĝis, por rekompenci al vi la bone faritan laboron. ―Kaj proksimiĝante al ŝi, kaj lokigante la floron kun tiom da gracio kiel tion estus povinta fari Emma, li aldonis:

―Mi povas ankoraǔ veki envion.

Li retenis Maria-n, kiu montris emon retiriĝi timante kion li povus aldoni; kisis ŝian frunton kaj diris al ŝi mallaǔte:

―Hodiaǔ ne estos kiel hieraǔ. Ni finos frue.