Indekso : Mi aŭdas vin… (1906)
de Leono Zamenhof
La poemo estis publikigita en La Revuo, 1906.
MI AŬDAS VIN…

Mi aŭdas Vin…
En trankvileco reviganta
Kvazaŭ balzam’ en kor’ fluanta
Via parol’ sanigas min.
Mi aŭdas Vin…

Mi aŭdas Vin…
Per viaj sonoj dorlotita
Mi flugas kiel ensorĉita
For de la tero, o diin’
Mi aŭdas Vin…

Mi aŭdas Vin…
Ke viaj sonoj tiel ĉarmaj
Sopirojn kvietigu larmajn
Kaj min pacigu ĝis la fin’
Mi aŭdas Vin…

Mi aŭdas Vin…
Por viaj vortoj kante-dolĉaj
Por murmuretoj mire sorĉaj
Mi al turment’ oferus min
Por aŭdi Vin!

Dro Leono Zamenhof



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Leono Zamenhof.