Mi ploris dum la dormo

Mi ploris dum la dormo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
MI PLORIS DUM LA DORMO
H. HEINE

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi kuŝas sub ter’
Vekiĝis mi, tra la vangoj
Ruliĝis larm’ de sufer’.

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi lasis min for.
Vekiĝis, sidis mi longe
En maldolĉega plor’.

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis, vi amas min plu…
Vekiĝis mi, kaj jen eĉ nun
Ne ĉesas larmoflu’.

el la germana: K. de KALOCSAY