Mirinda amo/Ĉapitro 2
ĈAPITRO II
Kelkajn tagojn poste sinjoro Hutton kaj Vilfrido faris botanikan ekskurson. Tiaj ekskursoj okazis tre ofte. La lernejestro dediĉis multe da liberaj horoj al la edukado de la knabo kaj plenigis lian viglan, impreseblan kapon de provizo da utilaj sciindaĵoj, kiuj estis tre ekster la akiro de liaj samaĝuloj en la vilaĝo. Inter la du homoj ekzistis plenaj amo kaj konfido: neniu patro povis esti pli sindonema al sia filo, ol sinjoro Hutton estis al Vilfrido; kaj neniu filo povis pli fervore redoni patran amon, ol ĝin faris tiu knabo. Malfeliĉe sinjoro Hutton semadis en la koron de Vilfrido skeptikaĵojn kaj ideojn pri spiritaj aferoj, kiujn la knabo tiam preskaŭ ne komprenis, sed kiuj, jarojn poste, kaŭzis al li grandan maltrankvilon.
Survoje ili ekvidis de l’ supro de monteto domon en bela valo apud rivereto, serpentumanta tra herbejoj.
— Jen, rigardu, onklo Silaso, — diris la knabo, — tie staras la domo, kie loĝas la malgranda knabino Flora Broadbent. Kia ĉarma, pentrinda situacio! Ĝi sendube estas tre interesa loĝejo, kaj mi tre ŝatus esplori ĝiajn malnovajn ĉambrojn kaj ĝian malnovan ĝardenon.
— Ne, knabo mia, — respondis onklo Silaso preskaŭ furioze, — ju malpli vi havos aferon kun tiu abomeninde fiera familio, des pli bone estos. Ĉar la patrino de sinjoro Broadbent apartenis al ia antikva, nobela familio, ili pensas, ke ili rajtas de supre, malestime rigardi al ni, ordinaruloj. Solicitoro Broadbent estas tiel fiera, kiel Lucifero, ne sciante, tamen, kial; la egalpezigo de lia budĝeto kaŭzadas ja al li ne malgrandan maltrankvilon. Kaj juna Leo Broadbent, ŝajnas al mi, estas, se eble, pli malbona; li estas malaminda, danda tromemfidulo.
Kvankam Vilfrido jam kutimis aŭdi tiajn maldolĉajn, akrajn juĝojn de l’ onklo pri personoj, kiuj estis por li malsimpatiaj, li tre miris pri tiu ĉi subita eksplodo.
— Ĉu, do, ili estas malbonaj homoj, onklo Silaso? — li demandis iom malgaje.
— Ne, Vilfrido, mi ne volas tion diri. Sinjoro Broadbent ne estas malbonulo. Kvankam juristo, li estas, mi pensas, sufiĉe honesta kaj sincera viro; liaj plej malbonaj ecoj estas liaj troa fiereco kaj manko de simpatio kun la suferanta homaro. Rilate sinjorinon Broadbent, la duonpatrinon de la infanoj, mi scias malmulte, krom tio, ke ŝi estas iluziema, plendema malsanulino, kiu nur zorgas pri sia propra, karega estaĵo kaj hontinde malzorgas la infanojn de la edzo.
Dum kelka tempo ambaŭ kunvojiris silente. Fine Vilfrido ekparolis:
— Onklo Silaso, — li diris ŝanceliĝe sed tre dezireme, — vi kelkafoje parolis kun mi pri mia mortinta patro, sed mi scias preskaŭ nenion pri mia patrino. Mi bone scias, ke vi ne amas paroli pri ŝi; tamen, kara onklo, mi tre deziras ion pli ekscii pri ŝi.
Sinjoro Hutton ne tuj respondis. Enpensiĝe li rigardis la vojon antaŭ si, kaj sur lia vizaĝo aperis embaraso, malplezuro kaj, kvazaŭ, ombroj de malĝojaj memoroj. Ne levante la okulojn li fine ekparolis:
— Estas tri kialoj, pro kiuj mi ne parolas pri ŝi. Unue, mi preskaŭ ne konis ŝin persone, almenaŭ mi neniam klare vidis ŝian vizaĝon. Due, via patro, mortante, kiam vi ankoraŭ estis infaneto, solene promesigis min, ke mi kunportu vin Anglujon, kaj ke mi estu por vi kvazaŭ patro. Tiun promeson mi ĝis nun fidele plenumis.
— Jes, kara onklo.
— Kaj . . . . ion plu mi ne povas diri hodiaŭ; eble kiam vi estos pli aĝa. Nun, kredu al mi, pli bone estas, ke vi ne sciu. — Post momento li daŭrigis: — La lasta deziro de via patro estis, ke vi neniam konatiĝu kun la parencaro de via patrino. Tio devas esti por vi sankta deziro, Vilfrido. — Ree li eksilentis, sed, momenton poste, li parolis plue: — Kiel vi jam scias, ni, via patro kaj mi, estis kunligitaj per la plej intima, la plej dolĉa amikeco. Ni estis unu por la alia pli ol fratoj. Nenio en la mondo iam povos anstataŭi lian amon, kaj la tempo, kiu, laŭ ordinara sperto, resanigas la vundojn de l’ koro, tute ne malakrigis mian doloron. Ho! — li ekĝemis — li estis unu el la plej belaj, noblaj animoj, kaj la mondo ne estis inda lin.
Ree li silentis, kaj ambaŭ, la viro kaj la knabo, iris flankno ĉe flanko, ne parolante, ĉiu okupata de malgajaj pensoj.
Sed en la juneco novaj impresoj rapide forpelas la antaŭajn, kaj freŝa, juna koro ne longe povas resti malgaja. Ni do vidas Vilfridon antaŭ la vespero gaje fajfantan, kun sia amata violono sub la brako kaj libro en la mano, irantan al la malnova ŝtonminejo. Flankenfleksante kelkajn branĉojn de malaltaj arboj li ekvidis, sidantan sur la herbo, la gracian figuron de sia nova amikino, Flora Broadbent.
La knabino eksaltis kaj kuris renkonte al li:
— Ho, Vilfrido, — ŝi ekkriis, — mi tre ĝojas, ke vi venis. Mi atendis vin ĉi tie hieraŭ posttagmeze, sed vi tute ne venis. — Tiam ŝi haltis kaj, demande rigardante al li en la vizaĝon, ŝi diris: — Ĉu mi ĝenos vin, Vilfrido?
La knabo, metinte la violonon kaj la libron sur la herbon, ridetis bonkore kaj respondis, etendante al ŝi la manon:
— Ne, etulino, mi estas tre kontenta vidi vin ĉi tie. Ĉu tio ne estas ĉarmega ripozejo? Mi nomas ĝin “mia revejo.”
— Ĉu vi, do, ne malaprobas, se mi kelkafoje vizitos vian revejon?
— Tute ne, Flora, vi ne ĝenos min, se vi nur senbrue aŭskultos mian ludadon.
La rapide ŝanĝiĝantaj esprimoj sur la infana vizaĝo antaŭ li amuzis la knabon: Espero, maltrankvilo, ĝojo sin sekvis en la daŭro de nemultaj sekundoj.
— Vi ja scias, — ŝi diris, — ke mi estas tiel soleca, kaj la malmultaj kunuloj, kiujn mi havas, estas tiel . . . . tiel . . . . mi preskaŭ ne scias . . . . malĝentilaj, ofte, kaj malbonkoraj. Mi ne amas ilin.
— Sed vi estas ja nur knabineto, kaj mi estas knabego, — diris Vilfrido kun ŝajnigita seriozeco.
— Ĉu tio estas gravaĵo?
— Ho, jes, etulino, tio estas grava afero; tamen mi esperas, ke ni estos bonaj amikoj, ĉu ne?
— Jes, jes, — respondis la knabino gaje ridetante, — ni estos tre bonaj amikoj. Sed, — ŝi diris plue kun pli serioza mieno, — mi sciigos al neniu pri nia amikeco. Tio estos tiom pli plezuriga, Vilfrido.
Vilfrido komence forte inklinis ekridi je la infana seriozeco en la voĉtono kaj sur la vizaĝo de la knabino, sed, ekrimarkante en ŝiaj okuloj kortuŝan, preskaŭ tragedian rigardon, li ekregis sin. La videbla sincereco kaj konfidemo, montrantaj sin en la dolĉa vizaĝeto antaŭ li, kortuŝis lin. Li ne povis moki tiun infanan simplanimecon kaj li ne volis forpuŝi tiun sinceran amikecon. Ankaŭ li ofte sentis enuon pro senkunuleco kaj iafoje tre deziris havi amikon simpatieman, iun pli bonmanieran, ol liaj samaĝuloj en la vilaĝa lernejo. Lia respondo estis kora kaj serioza:
— Tre bone, Flora; eble pli bone estos ne babili pri nia amikeco. Nu, kion ni faros?
— Mi petas, — respondis tuj la knabino, sidiĝante sur la herbon, — unue ludu al mi muzikaĵon kaj poste, kiam vi laciĝos de ludado, eble vi rakontos al mi historieton.
— Tio estas iom unuflanka programo, etulino; tamen, tiel estu. Mia onklo ne permesas, ke mi ofte ludu parkere; tio ja ne estas bona ekzerco; tamen li ne malaprobas improvizitajn variaciojn pri jam ellernitaj temoj. Ho, Flora, tio estas la plej agrabla afero pri la muziko, fantazii, revi dolĉajn ariojn, ludi ilin kvazaŭ el via kapo, laŭ inspiro de l’ momento!
La knabino rigardis la entuziasman vizaĝon de la nova amiko kun muta admiro. Ŝi ne komprenis liajn vortojn, sed iel ŝi sentis, ke ili evidentigas grandan saĝecon kaj profundan konon de la muziko.
— Ho, Vilfrido, mi tre volus, ke mi povu ludi tiel bele kiel vi, sed la patrino ne povis toleri mian ekzercadon, kaj pro tio ŝi nun eĉ ne permesas al mi lerni la muzikon.
— Tio estas granda domaĝo. Mi ja ne povus vivi sen mia violono.
Agordinte sian muzikilon, Vilfrido sentoplene ludis la belan germanan arion: — “Adoras mi de l’ amo potencon!”[1] kaj poste kelkajn — konsiderinte, ke li estas tiel juna — eksterordinare belajn variaciojn pri tiu temo. Ĉar li rimarkis, ke la knabino admiras lian lertecon kaj estas ensorĉita de la ludado, li ludis kun la tutaj sentemeco kaj dolĉeco, kiujn li kapablis. La gracia knabino apud li aŭskultis kun ravita atento, senvorte, senmove. Kiam la ludado finiĝis, ŝi diris kun sincera admiro:
— Kiel belege! Vere, Vilfrido, vi estas tre, tre lerta. Miaj fratoj tute ne estas tiaj, kvankam ili pensas, ke ili estas lertuloj.
Verdire, la sincera admiro de la knabino estis al Vilfrido tre plaĉa, dolĉa. Li sciis, ke li havas talenton; lia ambicio estis fariĝi grandfama, kaj la laŭdoj estis por li necesaĵo. Lia onklo, observante lian troan deziron esti laŭdata kaj admirata, saĝe sin detenis de alta laŭdado kaj ofte montris sin pli kritikema, ol la okazo postulis.
— Mi ĝojas, ke la ludado plaĉas al vi; mi tre volonte faras al vi plezuron. Nun ni iom babilu, ĉu ne?
— Bone, — respondis Flora, — mi volus scii la vortojn de tiu ĉi melodio; eble mi povus kanti ĝin.
— Mi nur scias, ke tiu melodio estas germana: — “Ich bete an die Macht der Liebe” k.t.p., sed mi kredas, ke ekzistas angla traduko. Mi demandos al la onklo pri tio.
Flora rigardis Vilfridon kun miro:
— Ĉu vi do scias la germanan lingvon, Vilfrido?
— Jes, sufiĉe bone. Mia onklo, kiu, kune kun mia mortinta patro, pasigis multe da jaroj en Germanujo, instruis al mi la germanan lingvon. Kelkfoje ni interparolas germane. Iafoje, kiam ni volas koleretigi nian domistinon, la maljunan sinjorinon Jenkins, ni parolas germane; kaj, ho! kiel ŝi fariĝas fiama, ĉar ŝi ĉiam supozas, ke ni parolas pri ŝi, tamen, ni tute ne faras.
— Ĉu, do, ŝi estas malafabla virino?
— Tute ne; almenaŭ kiam ŝi ne estas malbonhumora. Mi ametas ŝin kaj mi estas certa, ke ŝi, laŭ sia propra maniero, amas min, kvankam, iafoje, ŝi nomas min per ĉiuspecaj abomenaj nomoj.
— Ho! — indigne ekkriis Flora, — tio estas malbonaĵo; mi estas certa, ke vi tion ne meritas.
Vilfrido kuŝis laŭlonge dorse sur la herbo kun plektitaj manoj sub la kapo, rigardante la super ili migrantajn, blankajn nubetojn. Li trankvile ridetis, bone konsciante, ke la nomoj, donitaj al li ne estis tiel abomenaj, kaj ke li ofte meritas ilin. Flora daŭrigis:
— Nia kuiristino ankaŭ estas kolerema virino, sed ŝi ne nomas min per malbonaj nomoj.
— Ĉu vi, do, neniam ŝerce incitas ŝin?
Flora mire ekrigardis la knabon kuŝantan sur la herbo kaj respondis per demanda tono:
— Ne.
Vilfrido forte penis aspekti serioze kaj diris:
— Ha, sendube vi estas anĝeleto. Rilate min, havi domistinon aŭ kuiristinon en la domo, kiel ajn bonhumoran aŭ malbonhumoran, kaj ne inciti ŝin, estus por mi neeble.
La knabino duonleviĝis. Malgaje kaj mire ŝi rigardis sian amikon: Ĉu spite ĉio Vilfrido estas ne multe pli bona, ol la aliaj knaboj, ol ŝiaj propraj fratoj? Sed tuj ŝi forpelis tiun ĉi teruran penson; certe li nur ŝercas.
— Ĉu vi nur ŝercas, Vilfrido?
Vilfrido tuj divenis la pensojn okupantajn la kapon de la milda estaĵo kaj rapide respondis:
— Kompreneble, mi nur ŝercis. Kion do vi pensas pri mi?
Li tute ne estis ŝercinta. Tiu subita malgranda memmalkovro estis senpripensa kaj reala; sed nun li sentis fortan deziron konservi la evidente bonan impreson, kiun li faris sur la koron de Flora. La knabino hontis pri tio, ke ŝi eĉ momenton suspektis sian noblan amikon kaj respondis humile kaj kun malpezigita koro:
— Nu, Vilfrido, mi petas pardonon, sed vi aspektis ja tiel serioza. — Post momenta silento ŝi demandis: — Diru, Vilfrido, kial, en la feinrakonto, kiun vi faris al ni lastan lundon, la malbona princo ne sciigis la feinon, ke li ne estas frato de la bela paŝtistino?
— Ho! — ekkriis la knabo ŝerce; — mi ekvidas, ke vi estas kritikema; nu, simple tial, ke li bone sciis, ke la feino amas la paŝtistinon pli, ol lin mem. Efektive la bonaj feinoj amas la homojn laŭ ilia boneco.
— Tio estas vera. Nu, Vilfrido, ĉu la rakonto jam finiĝis? Aŭ ĉu vi povos iel daŭrigi ĝin?
— Ne, la rakonto jam finiĝis. Ĉu vi ne scias, ke la rakontoj ĉiam finiĝas, kiam la herooj edziĝas?
— Ne; tamen mi supozas, ke la rakonto rekomenciĝas, kiam iliaj infanoj enfalas en malfeliĉon. Ĉu vi ne povas supozi tion?
— Jes, etulino, se vi volas, mi daŭrigos la rakonton; kaj ni supozu, do, ke, jarojn poste . . . . k.t.p.
Vilfrido elpensis “laŭ inspiro de l’ momento” daŭrigon kaj rakontis al la ravita infano simplan, sed ĉarman kaj kortuŝan rakonteton. Kontentigis lin la streĉa atento kaj videbla ĝuo de la knabino, kaj feliĉigis lin vidi en ŝia iom pala, esprimoplena vizaĝeto aperantan pro eksciteco ruĝiĝon kaj en ŝiaj malhelaj, konfidemaj okuloj brilon de feliĉeco. Fininte la rakonton li eksaltis, dirante:
— Nun mi jam devas forrapidi, ĉar mi promesis viziti hodiaŭ vespere fraŭlinon Lambert. Ĉu vi konas fraŭlinon Lambert, Flora?
— Ne; sed mi aŭdis foje la patron paroli al la patrino pri ŝi. Ŝi estas ĉiama suferantino, kaj la patro diras, ke ŝi estas pli pacienca, ol la patrino.
— Jes, ŝi estas mirinde pacienca kaj tiel bona, tiel dolĉa; efektive la plej dolĉa virino en la mondo. Ĉu vi vere neniam vizitis ŝin, Flora?
— Ne, — respondis la infano, mirigite, — ĉu mi . . . .
— Ho, jes, vi povas iri kun mi, certe, ĉar fraŭlino Lambert tre amas la infanojn, kaj ĉiuj infanoj de la vilaĝo vizitadas ŝin. Sed vi devas esti kvieta en ŝia ĉambreto. Kompreneble tio ne estos malfacila por vi; oni simple ne povas ne esti bona ĉe ŝi. Tio estas efektive stranga afero. Ho, vi nur vidu la ruĝkapulon, Joĉjon Miller kaj tiun sentaŭgulon, Karlon Black: ili estas tie absolute kvazaŭ ŝafidoj; oni pensus, ke ili ne povus sentvundi eĉ skarabaĉon.
— Efektive! — diris Flora mirigite. — Mi tre, tre deziras ŝin viziti, sed mi ne scias, ĉu la gepatroj aprobos.
— Jes, sendube ili aprobos. Do, petu permeson, sed ne sciigu, ke mi instigis vin. Ĉu vi aŭdis?
— Jes, Vilfrido.
Kelkajn minutojn poste ili troviĝis en la mallarĝa vojeto, kie ni antaŭ nemultaj tagoj unue renkontis la knabineton en helkolora vesto.
— Kiam ni revidos unu la alian, Vilfrido? — sopire demandis Flora.
— Mi ne scias, kiam mi povos ree veni ĉi tien, ĉar mi tre ofte devas preni muziklecionojn kaj aliajn lecionojn de onklo Silaso, kaj ofte ni kune faras botanikan ekskurson. Ĉu vi povos veni la venontan dimanĉon post la tagmanĝo?
— Ne, Vilfrido, mi ne povos veni dimanĉon posttagmeze, ĉar tiam mi devas iri en la dimanĉlernejon.
— Kompreneble! — Vilfrido ne volis sciigi al ŝi, ke li jam de du jaroj ĉesis esti lernanto de la dimanĉa lernejo, pro tio, ke lia onklo malaprobis la tie donitan instruon. — Nu, ni diru, la venontan mardon. Mia onklo tiam iros al Romfordo por kongreseto.
— Jes, mi nepre venos, se mi povos!
Kiam ili disiĝis, Flora levis la vizaĝon kun infana naiveco por ricevi kison. Vilfrido sin klinis, prenis la dolĉan vizaĝon de la knabino inter la du manoj kaj ame kisis ŝin: —
— Adiaŭ, etulino, adiaŭ; ĝis la revido.
- ↑ Ich bete an die Macht der Liebe.