Monto Mjôkô ()
La Revuo Orienta (p. 12-13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Monto Mjôkô
Originale verkita de Masao NIŜIMURA

Blanka la marmora remparo, kastelo
ho elstaras aŭ kun sinteno solena
aŭ kun koketema sub hela ĉielo.
La kastela loko, bedaro ĝardena
mezon de nordlando vastege okupas,
preskaŭ tutan jaron purblanka neĝplena.
Montoj altamontoj ĉirkaŭe ja grupas,
ili ĉiam zorge kastelon ja gardas,
tage nuboj nokte nebuloj galopas.

Unu reĝidino la landon rigardas
el la turo de la kastelo agrabla,
kore, en animo pasie ŝi ardas.
En mateno ŝia vizaĝo afabla
brilas en la suna radio, — belecon
saman kapti estas neniu kapabla.
Unu hor’ post horo de pudroj laŭ speco
kun entuziasmo ŝi sin mem ornamas
plu aldonas pompon al sia nobleco.

En krepusko oro-kolore ŝi flamas
kun pasio lasta, l’ filino al mondo
kanton la salutan kviete deklamas.
La legenda al ni transdonas rakonto:
unu bone plene gardata junulo
ĝuas vivon per-pro benata la rondo.
Ĉiam celis celas ŝin lia okulo,
al li rabas koron l’ aspekto flirtema,
kison al ŝi — lia plejforta postulo....
Al la furorulo ŝlosilo problema
enmaniĝas? aŭ ne? — enigmo eterna,
buŝo en orelon: funebr’ rekviema.

Volas frapi pordon sportulo moderna —,
marŝas li krutvojon en neĝuragano,
montras vojon al li la lumo lanterna.
Sola nokton pasas li sen akompano
maldormema estas en griza medio,
sonĝe reviviĝas antikva romano.
Vokas lin admonas fantom’, agonio:
ĉesu vi, eskortu defendu la vivon —,
sed indiferenta li estas por tio.
Vidas li matene nobelperspektivon,
traktas objektivan belecon ĝis nunan
li esence kiel realsubjektivan.
Havas ilon uzas ja li oportunan:
skion — glitas valon li saltas barilon
rekten belulinon al li aminduman

Sub piedoj liaj knarado subtila
ritme faras eĉ melodion, — en valo
naskas dolĉajn ĉarmajn daktilojn la trilo.
Kuras kaj galopas la skio-ĉevalo,
kavaliro pro la naturon-admiro
kuras kaj galopas en valo kabala.
Jen postsigno sur la arĝento drapira
sur la virga blanko postsign’ de leporo,
ĝin ĉi tie lasis kuranta foriro.

Sola piedetoj-signet’, semaforo,
unu post alia ĝis vidpovofino,
li ĝin sekvas tute sen iu esploro.
Lia ĝojo estas nun en la kulmino,
spronas kaj inspiras la gaja fajfado
dancon de feinoj en sankta kazino.
Arboj ormamataj en la kavalkado
neĝraketon pafas por gasto la nova
kun soleno en paradej’, esplanado.

Lin ŝtelvidas en la fenestr’ de l’ alkovo
reĝidino krias “gajigas kun stelo
vi min solan, — estu unue la provo”.
Jen ekblovas en la malgranda parcelo.
neĝa la ventego, — gentkirlo, ciklono,
en ĝin malaperas tuj la citadelo.
Li batalas kun la fortego leona,
li ne povas venki, nek povas forkuri
eĉ per antilopa rapido, — tifono.

Li kun sia vivo decidas konkuri.
por plenumi celon, — sur ambaŭ genuoj
staras li dum li ja ne povas mezuri.
Estas li alia neni’ ol statuo
tute blanka, — se li senmove nur statas,
baldaŭ tranĉos ŝnuron de l’ vivo detruo.
Li eĉ en mizero komence konstatas
ĉion — kun la daŭro malsane konscias
sento perdas forton, li emas, komatas.

Sango frostas kaj nun spirit’ iluzias,
perdas li batalan instinkton intenson,
kelkajn horojn li en la pal’ asfiksias,
Potenculo: sun’ la kompatas la penson,
ĝi lin, palan vangon karesas, favoras,
ĝi per brilo baras reĝinan atencon.
Pro la granda beno nun sang’ eklaboras,
li viviĝas, saman piedon ripetas.
oh, la montosupro lin alte honoras.
Monton, reĝidinon li longe asketas,
varman la esperon li glore plenumas —,
grandsukceso por li trumfe trumpetas.

Sub la luno same konstante ŝi lumas,
per invado de la modera sportulo
brilon la belecon ŝi ja ne konsumas.
Ne meritas l’ ag’ je malgranda makulo,
la bruado kaj la sonor’ de l’ rivero
ne domaĝas kiel kasteldefendulo.

Ŝi solene staras kun trajto fiera,
ŝian haŭton lavas nebulo-parfumo
en mateno ĉiu, en ĉiu vespero.
Kovras ŝi entenas en neĝo-kostumo
ardan la pasion, turmenton ĉagrenan,
kaj ŝi estas en majestec’ maksimuma.

La kastela loko, bedaro ĝardena
nordolande sian sidejon heredas,
preskaŭ tutan jaron purblanka neĝplena.
Siajn noblon belon eterne ŝi kredas.