Mortigo de Francisko Ferrer

Mortigo de Francisko Ferrer ()
Tradukita de D. A. Klaĝin
Sennacieca Revuo — № 20 (p. 9-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Mortigo de Francisko Ferrer
(13-an de Oktobro 1909)

Ĉar la sanktaj libroj skribas
Scienculojn di’ malamas,
Pripensadis nigra bando
En Rom-urbo ĉe la papo,
Kiel foje, tiel ree
Pereigi, senkapigi,
Homon, ilin kontraŭontan,
Kiun estos ekkaptonta.

Sed la povon plu ne havas,
Kiel tiam, kiam povis
Bruli vivan Brunĝordanon,
Ekmortigi Galileon
Kaj aliajn saĝajn kapojn.
La senkulpajn suferantojn
Turmentegis, bruligadis
Aŭ alie mortigadis.

Ĉar sur temp’ antikva tiu
Ĉie nur mallum’ pezegis,
La popolo blind’, senkulpa,
Premegita kaj dolora,
Ĉar senscia sian savon,
Fidis al la nigra bando,
Kiu skuis en la lando.

Tim’, teruro, regis tiam,
Doloregojn suferadis,
Kiu sin ne eksubigis
Al la band’ de l’ mortigantoj.
Sur popolo pezis dormo,
Al idoloj sin klinigis:
Al la kruco, bild’, preĝejo,
Pastro, reĝo, mallumejo.

Tiel superstiĉ’ malsaĝa
Sub preĝejo kaj sub trono
Subigadis kaj blindigis
La popolon, tage, nokte.

Paĝo:Sennacieca Revuo - Oktobro 1921.pdf/10