Naciismo ()
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 13-46)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
NACIISMO

UNUA ĈAPITRO
DEVENO DE LA NACIISMO
I. Klanoj kaj Totemismo. — II. Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo. — III. Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj. — IV. La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo.

I
Klanoj kaj Totemismo

Por havi ĝustan komprenon pri naciismo, necesas unue ekrigardeti sur la historion. Tie ni konstatos, ke la idea enhavo de tiu vorto tre variis laŭ la pasado de jarcentoj. Sed ni ankaŭ konstatos, ke restas en ĝi io konstanta: ĝia mistika, religia karaktero. La kulto de la primitivulo por sia totemo kaj tiu de la nuntempa patrioto por sia standardo estas esence la samaj.

Studante la morojn, kutimojn kaj superstiĉojn de la t.n. sovaĝuloj, oni pli bone komprenas la nuntempan sovaĝecon kun ĝiaj stultaj kaj kruelaj militoj, kun ĝia ekspluatado de homoj kontraŭ homojn.

En la nuna stato de la etnografia, sociologia kaj historia sciencoj estas neeble havi tute certajn sciojn pri la unuaj homgrupiĝoj. La scienculoj mem paŝas sur kampo de hipotezoj. Kaj la rezultoj de ilia esplorado konsistas ĉefe en tio, ke ĝi montras la erarojn de la antaŭaj esploristoj.

Ĉu en la pratempo ekzistis amorfaj grupiĝoj, en kiuj regis neniaj reguloj, sed plej kruda mikseco, el kiu malrapide formiĝis la familio? Aŭ ĉu jam ekzistis la triunuo: patro, patrino, infano, kiu plilarĝiĝante formis klanon? Tiuj demandoj restas ĝis nun nerespondeblaj per nerefuteblaj argumentoj. Cetere tio ne tre domaĝas por nia tezo. Sed ni almenaŭ esploretu la diversajn hipotezojn.

Al tiu lasta hipotezo aliĝis Johano Jakobo Ruso[1], en sia fama Parolado pri deveno kaj fundamentoj de la malegalo inter la homoj[2]. Li ja opiniis, ke la plej antikva kaj plej natura homa societo estis la familio, sub formo laŭ kiu, ĝeneraltrajte, ĝi ekzistas ankoraŭ nuntempe.

La historiisto Füstel de Kulanĵ[3], en sia verko La Antikva Civito[4], ankaŭ prezentas la familion kiel la unuan ĉelon societan. Sed li jam parolas pri familio iom pli larĝa ol tiu priparolita de Ruso; ĝi entenas servistojn kaj klientojn[5].

Laŭ la sama aŭtoro, la sentoj de la primitiva homo estis unue limigitaj je la amo de la patro por la infanoj, de la fratoj inter si, de la filoj por la gepatroj. Ekzistis nur familia amo. Poste la fila amo postvivis la morton de la patro; ĝi memoris pri liaj heroaĵoj kaj la mortinta heroo fariĝis ia dio. La kulto por la prauloj konsistigis la unuan religion; la unuaj temploj estis tomboj, kie, laŭ la tiutempa kredo, vivis la animo de la mortintoj[6].

Komence la ideo pri patrio kuniĝas kun tiu unua religio. Ĝi unuigas, en la saman kulton, la grundon, kiu entenas la kadavrojn de la prauloj (latine: terra patria), la memoron pri iliaj heroaĵoj, kaj la familipatron (pater familias), kiu estas samtempe militestro, juĝisto kaj pastro.

Laŭ Füstel de Kulanĵ la primitiva homaro konsistis el aro da neintermikseblaj familioj, grupiĝintaj ĉirkaŭ siaj hejmaj dioj. Poste la samrasaj familioj interligiĝos por sin defendi aŭ batali kontraŭ la komunaj malamikoj. El la praulo, la nomdona (greke: eponyme) heroo, ili faros novan religian ligilon por pli vasta grupiĝo, kiun oni nomas gento (lat.: gens). La gentoj ankaŭ kuniĝos kaj konsistigos kuriojn (fratrioj, ĉe la grekoj). Pli poste tiuj kurioj ankaŭ interligiĝos kaj tiam aperos la triboj. Ne haltas tie la evoluo: triboj federaciiĝas kaj tiel estiĝas nacioj.

Ĉe la unua ŝtupo (la familio) de tiu procezo la tuta komuna riĉaĵo apartenas al la patro; ĉe la lasta stadio, la nacio simile apartenas al la reĝo, kiu reprezentas dion sur la tero, se li mem ne estas dio, kiel la faraonoj, la cezaroj, aŭ ankoraŭ nuntempe la imperiestro de Japanio.

Tiu ĝenerala klasika koncepto pri familio kaj pri la pli vastaj grupiĝoj, kiujn ĝi naskigis, ne estas akceptita de nuntempaj historiistoj. Ekzemple, Eduardo Mejer[7], en sia Historio de la Malnovtempo[8], asertas, ke la familio ne estis ia natura grupiĝo bazita sur fizika sampatreco; ĝi estis ia jura konstruo. La naskigo ne estis la origino de la familia ligilo, sed jura akto de simbola karaktero.

En sia verko: La Tero kaj la Homa Evoluo[9], Lucio Febvr[10], profesoro ĉe la Strasburga Universitato, diras: «Fakte, la familio, kia ni trovas ĝin en la societoj la malplej evoluintaj, ne estas io simpla, io primitiva. Oni povas klarigi ĝian ekziston nur per la partopreno de kolektiva forto, la ŝtato. Kompreneble ne temas sub tiu nomo pri registara organismo, sed pri politika societo entute, karakterizata nur per la devigo, kiun ĝi altrudas al siaj membroj sur la trifaka kampo de juro, de kutimoj kaj de moralo, kaj per la relativa aŭtonomio, kiun ĝi ĝuas, rilate al similaj najbaraj societoj. Tiun politikan societon, laŭ larĝa senco, oni renkontas ĉie, kie estas homoj; estas sub ĝia agado, sub ĝia kontrolo, ke organiziĝas la diversaj geedzaj societoj, la familioj, la vilaĝaj societoj, grupiĝoj ŝajne primitivaj, kiujn ĝi reale formas… Tiel la multaj sociaj grupiĝoj, diversaj laŭ formo kaj amplekso — triboj, fratrioj, klanoj, familioj — kiuj entenas unuj la aliajn aŭ interplektiĝas, ne estas la originaj, prapolitikaj formoj de la socia organizado; ili ne estas la atomoj, kies aglomeriĝo, ĉe relative malfrua epoko de la homa evoluo, naskigis la ŝtaton, kiel instruis Füstel de Kulanĵ en La Antikva Civito. La malo okazis. Neniam la fratrioj, nek la kurioj, nek la triboj, nek la klanoj estis ŝtatoj, sed ĉiam nur subdividoj de ŝtato aŭ de tribo. La ŝtato ne naskiĝis el tiuj grupiĝoj; male, ilin naskis la ŝtato.»

La samon diras Kropotkin en sia verko La Interhelpo[11]: «La familio tute ne estas primitiva formo de organizado; male, ĝi estas tre malfrua rezulto de la homa evoluado. Tiel malproksime, kiel ni povas esploriri en la paleo-etnografio de la homaro, ni trovas homojn socie vivantajn en triboj, kiel tiuj de la plej superaj mambestoj; kaj necesis treege malrapida kaj longa evoluado por okazigi la organizadon laŭ gento aŭ laŭ klano. Tiu lasta organizformo siavice bezonis same longan evoluadon por atingi la unuajn ĝermojn de familio, ĉu unuedzeca (monogamio) ĉu pluredzeca (poligamio). Tiel societoj, aroj, triboj — kaj ne familioj — estis la primitiva formo de organizado ĉe niaj plej antikvaj prauloj.»

Por apogi tiun vidpunkton, la lingvoscienco venas helpi la etnografion kaj la historion. Oni scias, ke plejparte la eŭropaj lingvoj apartenas al iu sama lingvistika grupo, kiun oni nomas hindoeŭropa. Nu, estas nun de la fakuloj konsentite, ke ia politika unueco, aŭ almenaŭ ia civiliza unueco necesas por starigi komunan lingvon.

«La interkonformecoj troviĝantaj ĉe la konataj lingvoj supozigas la ekziston, dum sufiĉe longa periodo, de unueca lingvo; kaj tia lingvo supozigas la ekziston de nacio, havanta ian unuecon… Por krei lingvan unuecon, necesas ja la ekzisto de nacio, kiu sentas sian unuecon. Nenio rajtigas nin paroli pri hindoeŭropa raso; sed ekzistis nepre (oni ne scias kie, nek kiam) iu hindo-eŭropa nacio.» (A. Meje[12] en: Enkonduko al la kompara studo pri hindo-eŭropaj lingvoj[13].

La mitografo J.G. Freza[14] ankaŭ asertas, ke «ĉe la prahistoriaj tempoj, regis en la moderna Eŭropo kaj en la okcidenta Azio rimarkinda unueco.» Li bazas sian argumentadon sur la stŭdado pri la Saturnaloj kaj aliaj similaj festoj, kiujn li priskribis en sia verko La Ora Branĉo[15].

Por respondi la demandon pri la unuaj homaj institucioj, la historiistoj uzas la komparan metodon. Kiam mankas dokumentoj por daŭrigi la studadon de la pli primitivaj epokoj, ili sin apogas sur la etnografio kaj serĉas ĉu ne ekzistas ĉe la nun ankoraŭ ekzistantaj «sovaĝaj» gentoj institucioj, kiuj povus liveri klarigojn pri la epokoj prahistoriaj.

Tiu metodo ne estas tute senmanka. Oni ja ne havas absolutan certon, ĉu la evoluado de la homa speco okazis ĉie kaj ĉiam laŭ la sama maniero. Plie, ne estas pruvite, ke la nun ekzistantaj «sovaĝuloj» estas primitivuloj. Ĉu ili konservis senŝanĝe siajn morojn kaj kutimojn? Ĉu ili ne estas degenerintoj, kiel estas konstatite ĉe la papuoj el Nov-Gvineo kaj ĉe la pigmeoj el Kongo?

Pro tiuj demandoj, nun nerespondeblaj, kelkaj scienculoj ne plu uzas la vorton «primitivulo», parolante pri la anoj de la t.n. sovaĝaj gentoj. Ili nomas ilin necivilizitoj. Sed tia esprimo supozigas, ke la homoj nun vivantaj sub la kapitalisma regsistemo estas civilizitaj.

La dek milionoj da buĉitoj, la sama kvanto da kripligitoj el la antaŭnelonge okazinta mondmilito protestas kontraŭ tia pretendo. Homoj, kiuj povas dum kelkaj jaroj senhalte sin interbuĉadi per plej kruelaj rimedoj, homoj, kiuj povas dum sia tuta vivo elspezi grandegan parton el sia energio por inventadi kaj fabrikadi mortigilojn, tiaj homoj ne povas pretendi esti civilizitaj. Cetere, ĉiu proleto, ĉiu mizerulo bone scias, ke la kapitalismo estas senanima, senkora, unuvorte tute barbara reĝimo, kiu neniel prezentas civilizitan staton.

Aliparte, kelkaj scienculoj, inter kiuj K.A. Elŭd[16], en sia verko Principoj pri psiko-sociologio[17], opinias, ke ĉe la primitivaj gentoj la interhelpo estis la superreganta tendenco. «La milito kaj ĝiaj kruelaĵoj, li diris, la kanibaleco, la sklaveco estas en la socia evoluado fenomenoj relative malfruaj…»

Se ĝustas tiu hipotezo, ŝajnas do, ke la primitivuloj iel estis pli civilizitaj ol la nuntempuloj.

Kaj ĉu la malamo kaj mortigemo de homoj kontraŭ homojn okazis nur kiam ili grupiĝis por formi ian konscian socian unuon — ian patrion? Ŝajnas, ke jes, se oni konsentas kun la diroj de la filozofo Espinas en sia verko La animalaj societoj[18]:

«La forto, laŭ kiu kreiĝas socia konscienco, kolektiva mi-o, estas rekte proporcia kun ĝia malamo kontraŭ la fremdularon.»

Tio bone klarigas, kiel estas ebla la «sankta unuiĝo» de ĉiuj klasoj, de ĉiuj partioj, kiam la «nacio estas en danĝero.» Kaj la logika konsekvenco el tio estas, ke ju pli landano malamas fremdulojn, des pli bona patrioto li estas. Tiu malamo estas ja necesa kondiĉo, por ke restu forta kaj aktiva la kolektiva konscienco.

Kvankam la kompara metodo aplikata de la historiistoj sin apogantaj sur la etnografio ne estas senmanka, kiel ni rimarkigis pli supre, ĝi almenaŭ ebligas kompreni pli bone la evoluadon de la ĝis nun konataj kaj malaperintaj civilizoj. Ĝi ebligas fundamentigi hipotezojn, kiuj povas kontentigi la spiriton. Antaŭ dudek jaroj, ekzemple, la egipta monarkio estis por la historiistoj vera enigmo, kiun solvi ili ne povis.

Ĉu do, kiel Minervo en la fabelo, ĝi eliris tute armita el la cerbo de Jupitero? La egipta monarkio ja sin prezentis, 2800 jarojn antaŭ Kristo, kiel plenkreskinta organismo. Sed post elfosadoj faritaj de Petrio kaj Amelino, estis eble studi pli malnovan civilizon de la neolita epoko kaj oni konstatis, ke antaŭ ol esti unuiĝinta sub la estreco de reĝo, Egiptio entenis kelkajn popolojn, kiuj havis, ĉiu aparte, siajn estrojn kaj diojn, kaj kiel rekonigilon figurojn de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp.) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp.). Tia konstato igis fakulojn hipotezi, ke tiuj rekonigiloj estas totemoj kaj sekve tiuj homaj grupiĝoj estis totemaj klanoj.

Tiu hipotezo ebligas klarigi la prahistorian epokon de malaperintaj civilizoj per la nun ankoraŭ ekzistantaj primitivaj popoloj.

Ni do esploretu la toteman organizformon por vidi kiel, post longa evoluado, la unuaj homaj grupiĝoj povis aliiĝi en unuecan, centralizitan aŭtokration, kies estreca principo tamen sin bazis sur la primitiva totemo. Tiu esploreto tre plifaciligos la komprenon pri la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj superstiĉoj diversspecaj.

Laŭ A. More[19] profesoro ĉe la Pariza Universitato, kaj la historiisto G. Davi[20], dekano ĉe la Diĵona Universitato, en ilia verko: De la Klanoj al la lmperioj[21], la klanoj estas la plej elementaj organizformoj ĝis nun konataj. Ili ne estas laŭteritoriaj grupiĝoj, kaj estis unue nomadaj. Grandega nombro da duonpruvoj montras, ke la religio antaŭ la geografio decidis pri la maniero, laŭ kiu la homoj grupiĝos. La primitiva konstitucia juro estas el mistika naturo. La klananoj sin sentas kunigitaj per la kredo, ke ili ĉiuj havas saman totemon.

La sociologo E. Durkhejm[22], kiun citas la aŭtoroj, difinas jene la klanon: «La klano estas grupo el individuoj, kiuj konsideras sin parencoj, sed rekonas tiun parencecon ekskluzive per tiu signo tre speciala, ke ili portas saman totemon. La totemo mem estas viva aŭ malviva estaĵo, generale besto aŭ planto, el kiu la grupo estas supozata deveni kaj kiu servas al ĝi kiel insigno kaj kolektiva nomo. Se la totemo estas lupo, ĉiuj anoj de la klano kredas, ke ilia prapatro estis lupo kaj sekve, ke ili havas en si ion lupan.»

La klananoj opinias, ke ili estas parencoj, ne laŭ la sango, sed rezulte de mistika komuniiĝo de ĉiuj kun unu totemo. Individua estreco ne ekzistas. La klano estas komuneca kaj egaleca societo, kies anoj estas ĉiuj samrangaj. Sed tiu senestreca grupiĝo havas tamen severajn regulojn, kiujn ĉiuj obeas. Inter tiuj reguloj estas la devo partopreni la kulton al la totemo, la malpermeso edziĝi inter samklananoj, la malpermeso manĝi la beston, kiu estas la totemo de la klano, krom en kelkaj esceptaj okazoj, kiam ĝi estas solene, laŭrite buĉata. Tiam la klananoj komune partoprenas la manĝadon, opiniante per tio pligrandigi la mistikan forton, kiu ligas ilin al la totemo.

La totemo ne estas la praulo; ĝi estas areca kaj nedividebla principo, la liga, nepre efika forto, la disa animo de la klano. La totemo estas reprezentata per objektoj, kiujn la klananoj konsideras sanktaj kaj por kiuj ili havas kulton.

«La totemismo ne estas religio, kiun konsistigas ĉu bestoj, ĉu homoj, ĉu figuroj, sed ia sennoma, nepersona forto, ekzistanta en ĉiuj klananoj, ne aparte kuniĝanta tamen kun iu el ili. Neniu posedas entute tiun forton, sed ĉiuj partoprenas ĝin. Ĝi estas tiel sendependa de la apartaj klananoj, en kiuj ĝi enkorpiĝas, ke ĝi antaŭ- kaj postvivas ilin.» (Durkhejm.)

La aŭstraliano ne kapablas prezenti al si tiun forton, sed la melaneziano kaj amerika indiano jam havas ideon pri tiu komuna forto, disa en ĉiuj estuloj, ligitaj per totema parenceco. Ili donas al ĝi diversajn nomojn, el kiuj la plej konata estas mana-o. Ĉe la antikvaj egiptoj tiu sama forto estis nomata ka-o.

La mana-o ne nur estas ia forto, ia estaĵo, sed plie ĝi estas eco kaj stato. Alivorte, la termino estas samtempe substantiva, adjektiva kaj verba… La mana-o estas ĝuste tio, kio faras la valoron de la aĵoj kaj individuoj; ĝi estas la magia religio kaj eĉ socia valoro… Oni eĉ povas plilarĝigi ĝian sencon kaj diri, ke la mana-o estas la forto en ĝia plej alta grado, la vera efikeco de la aĵoj, kiu pligrandigas ilian mekanikan agadon, ne detruante ĝin. La mana-o kaŭzas, ke la fiŝreto kaptas, ke la domo estas fortika, ke la boato bone naĝas. En la kampo ĝi estas la fruktodoneco, en la kuraciloj la eco, kiu kuracas aŭ mortigas. En la sago ĝi estas tio, kio mortigas.

La mana-o estas la esenco mem, la potenco kaj suvereneco de la klano. Tiu anonima forto, nepersona kaj disa estas la pratipo el tio, kion ĉiuj religioj konsideras kiel sanktan kaj individuigas kiel dion; ĝi estas nenio alia ol la kolektiva potenco, ĝi sekve konsistigas la socian estaĵon de la primitiva klano, reprezentita sub la formo de totemo.

La pure totema organizformo ekzistas nur tiom longe, kiom la klanoj estas nomadaj. Kiam ili fiksiĝas sur iu loko, tiam ili aliiĝas. La loka komuna vivmaniero kreas kutimojn, kiuj fariĝas sociaj instinktoj. La ligiloj el totema mistika komuniiĝo ne plu estas tiom necesaj por firmigi la sociemon. Kiam la klanoj vagadis de iu loko al alia, ili povis posedi nur kelkajn, ajojn kaj ilojn. Pro tio sendube leĝoj kaj estroj ne estis necesaj. Sed kiam ekzistas teritoriaj grupiĝoj (vilaĝoj), la kondiĉoj fariĝis malsamaj. Estas tiam eble amasigi kaj gardi diversajn objektojn kaj vivnecesaĵojn. Oni plie komencas iomete kulturi la teron. Ĉe tia stadio la propraĵo estas ankoraŭ komuna.

Sed ne ĉiuj klanoj fiksiĝis samtempe. Kelkaj vivas ankoraŭ nomade kaj iafoje minacas la posedaĵojn de la vilaĝoj. Necesas do por ĉi tiuj lastaj sin ŝirmi kaj defendi. Tiucele okazas kuniĝo de vilaĝoj en pli vastajn unuojn, kiujn oni nomas fratrioj. Ĉi tiuj lastaj ankaŭ kuniĝas kaj formas tribojn.

Tiam aperas estroj.

Estas tre interese esplori kiel individuoj akiris estrecon. Ni jam vidis, ke en la unua stadio de la klano la mana-o estas ia disa, nepersona forto, kiun ĉiuj klananoj posedas komune, nedividite. Tiu forto devenas de la totemo komuna al ĉiuj klananoj. Sekve la individua estreco povas deveni nur el la totemo de la klano. Kiel tio okazis? Kiel tiu komuna, disa, nedividebla mana-o povis, post diversaj aliformiĝoj, koncentriĝi en unu solan individuon?

La scienculoj ne liveras tute klarajn kaj senmankajn respondojn al tiuj demandoj. La mitologo Freza asertas, ke la unuaj estroj estis magiistoj, sorĉistoj. Spense[23], Giln[24], Durkhejm opinias, ke ili estis iaj pastroj, aŭ simple gardistoj de la sanktaj objektoj.

Ĉe la aŭstraliaj indiĝenoj oni trovas individuojn, nomitajn alatunĵoj, kiuj ŝajnas ludi ian estran rolon: «La estreco de alatunĵo, diras Spense kaj Giln en sia verko: La indiĝenaj triboj de la centra Aŭstralio[25], estas tre nepreciza. Li ne havas difinitan povon sur la grupanojn. Li kunvokas la maljunulojn, kiujn oni ĉiam konsultas pri gravaj aferoj, ekzemple pri plenumado de sanktaj ceremonioj, pri puno al la individuoj, kiuj malobeis la triban kutimon; kaj lia opinio entenas ekzakte la pezon, kiun donas al li lia reputacio… Li ne estas nepre konsiderata kiel la plej grava ano de la konsilantaro; lia opinio ne estas legdona; nur se li estas maljuna kaj sperta, li povas havi grandan influon.»

La alatunĵoj havas kiel ĉefan mision gardi la sanktejon, kiu ĝenerale troviĝas en iu fendaĵo de ŝtonego aŭ en iu kavo. Tiun sanktejon ja ne devas eniri profanulo. Tie kuŝas la simbolaj relikvoj, kiuj, supozate, entenas la animon kaj la korpon de la prauloj. Ĉi-okaze, kiel ĉie inter la primitivuloj, la granda mastro estas la kutimo, la kolektiva kaj hereda kutimo, kies nur obeemaj servistoj estas la individuoj, havantaj ian aŭtoritaton.

«Fatale okazis, ke kunvenigante periode la klanon, por plenumi la kutimajn kaj devigajn ritojn, kaj kuniĝante kun la alatunĵoj de la najbaraj klanoj, kiuj siaflanke kaj samcele okazigis saman kunvenon, tiuj «estroj», tiel kunvenintaj, interkonsiliĝis, estis influataj de tiuj, kiuj sciis sin trudi, parolis kun ili pri ŝanĝoj farindaj kaj tiel naskiĝis kaj enradikiĝis la unuaj kutimoj el personaj iniciativo kaj estreco. Kuŝas tie provo unue skizita sur la rita kampo, pri parlamenta kaj federacia regado, plenumita de la kunvenantaro el la lokaj estroj, agantaj kiel ritaj estroj en tribaj ceremonioj, kies trafpovo transiras la limojn de la klano, ĉar temas pri tribaj ceremonioj[26]

Treege malrapide elmontriĝas ia vera estreco. Unue ĝi estas nur religieca kaj neniel politikeca. Vera estreco aperos nur kiam ĝi trovos ekonomian bazon, kiel okazis, ekzemple, ĉe la indiĝenoj el Norda Ameriko, kies estro estas ariganto de posedaĵoj kaj provizumanto de nutraĵoj.

Por ke fariĝu ebla la individuiĝo de la estreco, necesis, ke aliiĝu la totemismo. La mitologio instruas, ke la ideo pri persona dio ne troviĝas ĉe la komenco, sed estas la rezulto de sufiĉe longa procezo. La individuiĝo de la dioj kaj la individuiĝo de la estreco okazis samtempe kaj paralele.

Ni jam scias, ke ĉiu klano havas sian propran totemon, al kiu estas ligita la mana-o, forto, kiun komune posedas ĉiuj samklananoj.

Nu, ni supozu, ke malsato regas en kelkaj klanoj. Mortas malsateguloj. Kaj jen okazas, ke ano el iu klano mirige sukcesas en fiŝkaptado aŭ ĉasado. Li povas liveri nutraĵon al multaj klanoj. Kial tio povis okazi? Sendube nur tial, ke li sukcesis kapti pli grandan parton el la komuna mana-o. Kredeble tial, ke la totemo de la klano, al kiu apartenas la bonŝanca ĉasisto, estas pli forta ol la aliaj.

Tiel okazas, ke tiu totemo sin trudas al fratrioj kaj triboj. Same okazas, ke la individuo posedanta pli grandan parton el la mana-o estas akceptata kiel estro. Ĉi lasta eĉ fine sukcesos akapari la tutan mana-on, kaj tiel individuiĝos la estreco:

«Por forigi la konkurencon de la totema kolektiva heredeco, la estro absorbas kaj simbolas en sia persono tiun heredecon. Li sin prezentas kiel heredan posedanton de la totemo. Kaj pro tio li fariĝas estro. (More kaj Davi.)»

Ne sufiĉas tiu pure mistika kredo, por ke individuo sukcesu trudi sian estrecon. Necesas plie, ke li povu ankaŭ provizi la regatojn per nutraĵoj aŭ bienoj. Ĉe la stadio de teritoriaj grupiĝoj la ekonomio ja ludas sian rolon.

Tion oni konstatas ĉe multaj triboj per la stranga kutimo, kiun la etnografoj nomas potlaĥo.

II
Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo

Ni prunteprenu la difinon pri tiu vorto en la jam menciita verko de More kaj Davi: «La potlaĥo estas treege komplika institucio, samtempe rita, jura, ekonomia kaj socia… Ĝi estas sendube ekonomia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn, sed ĝi estas ankoraŭ pli socia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn nur por interŝanĝi titolojn, por akiri rangon. Ĝi estas unue esence rita institucio, ĉar ĝi estas parto el ritaro… Kaj ĝi estas rita institucio ankaŭ, ĉar ĝi devenas el primitivaj fundamentaj ritoj kun devigaj donacoj inter fratrioj, donacoj, kiujn ĝi aliigas, enkondukante en ili la principon de spito, logika sekvo de la principo pri konkurado, kaj uzante ilin por estigi malegalon kaj ne plu por daŭrigi la ekvilibron. Sub konkreta formo, la potlaĥo estas festo, kiun oni donas kun la kondiĉo de repago kaj kiu konsistigas religian ceremonion, ĉe kiu venas komuniiĝi kaj samtempe kontraŭstari unuj al la aliaj la vivantoj kaj la mortintoj de la koncernaj klanoj. Tiu festo konsistas el solena disdonado de nutraĵo kaj donacoj, kiu aŭtomate igas la donacanton kreditoro de similaj disdonadoj, kaj kiu donas al li la rajton alproprigi al si parton el la nomoj, blazonoj kaj privilegioj de la konkurantoj, kiujn li senfamigis per sia malavaro kaj publike metis en staton de neeblo respondi sian spiton… Per la potlaĥo fondiĝas, montriĝas kaj kreskas la persona prestiĝo; per ĝi la estreco individuiĝas…

«Jen estas submetiĝa kaj hierarĥia principo, kiu aliigas la tutan sociordon kaj anstataŭas la toteman komunismon per tiu oligarĥia individualismo…»

Okazis ja vera revolucio. Sed oni erarus opiniante, ke la mistika kredo je totemo ĉesis efiki. La ekonomio sendube ludis en tiu aliiĝo gravan rolon, tamen la kredoj, la ideoj daŭras esti potenca faktoro en la funkciado de la societoj. La riĉo de individuo ja ebligas al li doni imponajn potlaĥojn kaj tiel akiri estrecon. Sed tio ne sufiĉas, li devas plie malprofaniĝi per akcepto en kunfrataron. Li devas tie lerni la sekretojn de komplikaj ritoj, kiuj liveros al li la eblon akiri la helpon de iu animo. Estro ja devas esti lerta ĉasisto por povi provizadi nutraĵon al la klananoj. Sed por trafi kaj mortigi, liaj sagoj bezonas mana-on. Kaj tiun forton la estro povas ricevi nur per sorĉaj alvokoj kaj magiaj ritoj.

La estro provizas la nutraĵon. Kaj la nutraĵo estas la vivo, la forto, ĝi sekve estas ankaŭ mana-o. Oni tuŝas tie kvazaŭ per fingro la ekonomian faktoron; sed samtempe ni vidas ankaŭ la rolon, kiun ludas la mistiko, la magio, la religio.

«La estro, kies fizika, teknika lerto rilate ĉasadon kaj fiŝkaptadon, kies komerca kapablo kaj akirita riĉaĵo faras el li la homon, kiu devas regadi, povas tamen vere tion fari nur kondiĉe, ke li venu en kunfrataron, por tie ricevi kvazaŭ la sanktan oleon de estreco. Tiu konsekrado anstataŭas por li heredecon, kiam li ne posedas la ranggalonojn de heredeco; kaj kiam li havas ilin, la konsekrado estas tamen utila, ĉar se la heredeco ludas sian rolon en la societoj kun potlaĥo, ĝi ne plu estas la granda kaj unika mastrino.» (More kaj Davi.)

Kiel oni vidis, unue regas nur la kutimo, kiun kreis la kredo je totema forto komuna al ĉiuj klananoj. Post longa procezo kaj plej diversaj aliiĝoj okazas, ke tiu disa forto koncentriĝas en la manojn de unu sola persono. Sed la principo restas tamen la sama. La estro ĉerpas sian regecon el la komuna totema forto; neniu regato ja kredas, ke la reganto akiris sian estrecon per propra kapablo, per propra merito. La regeco havas sian radikon en la internaĵo de la societo. Se ne estus tiel, restus nekomprenebla la fakto, ke homo, eĉ plej lerta kaj forta, povas trudi sian volon al tuta kolektivo.

«Rilate la personan superecon de la estro, diras Durkhejm, ĝi ludas en tiu procezo nur akcesoran rolon. Tiu supereco klarigas, kial la kolektiva forto koncentriĝis en iujn manojn prefere ol en aliajn, sed ĝi ne klarigas ties intenson. Ĉar tiu forto, anstataŭ resti disa, estas devigata delegiĝi, tio povas okazi nur je la profito de individuoj, kiuj iarilate montris superecon. Sed tio vidigas nur la direkton de la fluo kaj ne ĝin kreas. Se la familipatro, en la antikva Romo, posedas absolutan regadon, tio ne okazas, tial ke li estas la plej maljuna aŭ la plej saĝa au la plej sperta. Sed tial ke, sekve de cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la roma familio, li enkorpigis la malnovan komunismon familian. La despotismo, almenaŭ kiam ĝi ne estas patologia fenomeno, ne estas alio ol aliiĝinta komunismo.»

Ŝtofon ja bezonas la estreco por kreiĝi; tute ne sufiĉas la nura volo de la estriĝanto. Tiu volo estas nur akcesora kaŭzo. Sed ni ankaŭ devas ne forgesi la instruojn de la Historio, nome ke akcesoraj kaŭzoj havas iafoje grandegan efikon. Nenio estas malpli simpla ol sociaj fenomenoj. Nepeseblaj fortoj ludas en la vivo de la socioj ne malatentindan rolon.

Se la mana-o povas koncentriĝi en unu solan personon, kiu fariĝas estro, la simpla logiko de la primitivulo ankaŭ facile konsentos pri koncentriĝo de tiu sama forto en iun objekton, kiu bilde reprezentos la totemon. Tiel per natura idea evoluado aperas la fetiĉo, kaj tiu fetiĉo fariĝos la dio de la klano aŭ de grupo el klanoj. Per la rimedoj (potlaĥoj kaj malprofaniĝo en kunfrataro), kiujn ni priskribis antaŭe, la estro akiros la fetiĉon. Sekve estas ankaŭ tute normale, ke la homo, kiu posedas la fetiĉon, la diaĵon, povos finfine proprigi al si ĝian mana-on kaj tiel fariĝi mem dio. Tiam la fetiĉo fariĝas nur simbolo, emblemo de la totemo, de la dieco.

Ĉe tia stadio la societo atingis la reĝan tipon. La reĝo absorbas la diojn de la tuta lando, heredas ilian magian forton, iliajn riĉojn kaj fariĝas respondeca pri la vivo kaj nutraĵo de la homoj, fariĝintaj liaj regatoj. Li regas la funkciadon de la mondo kaj lia popolo devas danki al li pro la pluvo kaj la sunlumo, kiuj fekundigas la teron. Por ke tiu grandega povo, tiu intensa forto ne perdiĝu, la reĝo devas obei severajn regulojn. Li estas netuŝebla, tabuo. El tiuj malpermesoj originas la kortegaj ceremoniaroj, kiuj ekzistas ankoraŭ nuntempe en la reĝlandoj, eĉ se fakte la reĝo ne plu posedas la estrecon, kiel, ekzemple, en Britio kaj Svedio.

Tiuj ĝeneralaj trajtoj pri la evoluado de la homaj grupiĝoj renkontiĝas ĉe ĉiuj primitivaj kaj antikvaj popoloj.

Restas neklarigita — kaj eble neniam klarigebla — la kialo pri la kredo de la klananoj je totemo, tabuo kaj fetiĉoj. Ŝajnas al ni tro riske hipotezi sur tiu kampo. Lastatempe, la fama psikanalizisto Sigm. Freŭd provis per sia metodo doni klarigon pri tiuj strangaj kredoj ei sia verko: Totemo kaj Tabuo[27], sed, niaopinie, li ne pli bone sukcesis ol la etnografoj. La problemo restas nesolvita.

Ni do prefere restu ĉe la firma grundo de konstatitaj faktoj kaj rimarkigu nur, ke ekzistas konstanta paralelismo inter la evoluado de la vivkondiĉoj kaj tiu de la ideoj. Se la klanoj, ekzemple, restus ĉiam nomadaj, kredeble neniam la estriĝo de individuoj povus okazi.

Ni ankaŭ ne hipotezos por klarigi, kial kelkaj klanoj unue fiksiĝis kaj formis teritoriajn grupiĝojn, dum aliaj daŭris esti nomadaj. Ĉu la ideoj ludis ian rolon en tio ? Aŭ ĉu nur materiaj ŝanĝiĝoj en la medio aliigis la ideojn? Ni emas pensi, ke ambaŭ kaŭzoj efikis.

III
Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj

Esploretinte la socian vivon de la «primitivaj» popoloj, ni ekrigardetu sur la historion de malaperinta civilizo, nuntempe konsiderata kiel plej antikva. Ĝi troviĝis en la valo de la riverego Nilo, en Egiptio.

Laŭ prahistoriaj dokumentoj, tie oni trovas homojn jam grupiĝintajn en nomeoj (vilaĝoj) 4000 jarojn antaŭ Kristo. Sur monumentoj kaj vazoj estas figuroj de falkoj, de vulturoj, de hundoj, de skorpioj, de fiŝoj, de sagoj ktp. El tio historiistoj hipotezas, ke tiuj bestoj aŭ objektoj reprezentas totemojn aŭ fetiĉojn: «Estas verŝajne, diras More kaj Davi, ke la pradinastia Egiptio, inter 4500 kaj 3500 antaŭ Kristo ne ankoraŭ preterpasis la stadion, en kiu postrestas tiom da primitivaj societoj: la klana reĝimo protektata per fetiĉo aŭ totemo.»

La bildoj gravuritaj sur diversaj objektoj rakontas pri la bataloj, kiuj okazis inter la nome-oj. La fetiĉoj partoprenis la batalojn, kiel tio vidiĝas per la bildoj. La batalinto ne kredis je sia propra forto; estis la totemo, la fetiĉo, kiu direktis la sagojn kaj tiel mortigis la malamikojn. Malvenko signifis ĉefe la malforton de la venkita fetiĉo. Tiel la venkinto sin trudis al ĉiuj venkitoj. La rezulto de tiuj bataloj estis la starigo de du reĝaj regnoj: unu ĉe la Alta kaj alia ĉe la Malalta Egiptio. Ambaŭ reĝoj havis t.n. «parolantajn armilojn». Unu vestis sian kapon per ruĝa kufo, talismano, en kiu loĝis diino; alia portis blankan mitron, super kiu ŝvebis la vultur-diino, protektantino de la reĝo. Pli poste ambaŭ kapvestoj kombiniĝos kaj formos la Psĉenton, simbolon de la du Egiptioj kuniĝintaj. Por la tiutempaj egiptoj tiuj insignoj posedis magian forton; ili faris miraklojn.

Ĉe la lasta periodo oni konstatas, ke la dio Horuso (Falko) akiris la superregecon. Ĝi trudis sian kulton al la tuta Egiptio. Kaj okazis, ke la reĝo finfine fariĝis la viva enkorpiĝo de la dio.

La tuta evoluo resumiĝas jene: la iama ĉefosorĉisto fariĝas unue la reĝopastro kaj fine la reĝodio, la Faraono.

La popolo kredas, ke la reĝo-dio posedas la povon briligi la sunon, faligi la pluvon, ĝermigi la grenojn. La Faraono estas la reĝo de l’ fajro, reĝo de l’ akvo, reĝo de l’ rikoltoj. Unuvorte la reĝo-dio posedas magiajn sekretojn tiom potencajn, ke ĉiuj naturaj riĉaĵoj kreiĝas laŭ lia ordono. La Faraono estas la granda «nutranto» de sia popolo.

La komplemento de tiu grandega magia potenco estis, ke la reĝoj devis iajn regulojn rigore obei. Ili, ekzemple, ne povis manĝi aŭ trinki kion ajn. Tiuj tabuoj (malpermesoj) devenas evidente de la treege antikvaj kutimoj, kiaj estis la malpermeso manĝi la totemon.

La faraonoj estis respondecaj pri ĉio, pri la malbonaj rikoltoj, pri la epidemioj, unuvorte pri ĉiuj malfeliĉegoj. Kiam okazis, ke reĝo estis ĉu malsana, ĉu tro maljuna por povi malhelpi tiujn malfeliĉegojn, la popolo postulis, ke li estu mortigata:

«Tuj kiam aperas ĉe reĝo simptomoj pri maljuneco, aŭ ĉe antaŭdifinita dato, post dek du, dudek aŭ tridek jaroj da regado, oni mortigas la reĝon dum granda ceremonio kaj oni anstataŭas lin per juna heredanto. Plej ofte, la reĝoj sukcesis mildigi tiujn kutimojn, delegante kiel anstataŭantojn homajn aŭ bestajn oferatojn; sed tiuj anstataŭoj estis tolerataj nur se ili donis al la maljuniĝintaj reĝoj renoviĝon de juneco kaj saneco[28]».

Cetere, post lia morto la rolo de reĝo ne estas finita; ĝi eble estas eĉ pli grava. La reĝo, kiu estas dio, ne povas ja vere morti. Lia surtera morto estas nur la komenco de supernatura vivo. Li restas la protektanto de la mortintaj homoj, kiel li estis surtere la protektanto de la vivantoj. Tio klarigas, kial fervorege kaj penege la egiptoj konstruis por la mortintaj faraonoj grandegajn kaj belegajn tombojn. La kolosaj piramidoj estas ja nur tombaj fortikaĵoj, kiuj defendas la kadavron de la dioreĝo.

Ĉe la antikvaj egiptoj la kulto al kadavroj de reĝoj havis realan signifon; ĝi tute kongruis kun la tiutempa kredo. Nuntempe oni ankoraŭ konstatas similan kulton al kadavroj, sed ĝi estas nur formortinta restaĵo de iam vivanta ideo. Por kompreni kial «materialisme» pensantaj homoj povas ankoraŭ honori putrantan karnon kaj ĝin zorge konservi en maŭzoleoj, necesas scii, ke tiu kutimo havis en la antikvo ian logikan signifon.

Ĉi-okaze ni rimarku, kiom longe vivas ideoj, kiom forte ili influas la agojn de la homoj. En nia epoko, kiun karakterizas la scienco, la tekniko, fruktoj de la Racio, oni tamen konstatas, ke la mistiko, la religio ankoraŭ forte influas eĉ «liberpensantajn» homojn.

La leganto ne konkludu el tiu nia rimarko, ke ni kredas je la ekzisto de ideoj, havantaj vere faktan vivon. Ni bone scias, ke la unuiĝo de la tuta Egiptio sub la regadon de unu sola reĝo-dio povis okazi nur tial, ke la ekonomiaj kondiĉoj postulis tion. La vivo en la Nila valo estis ebla nur per discipline organizita socio. La loĝantoj de la Delto ne povus vivi, se okaze de seka periodo, tiuj de la Alta Egiptio retenus la akvojn de la riverego; same okazus, se la riveraltiĝo superakvigus la Delton. Necesis konstrui kaj prizorgadi kanalojn, digojn, akvujojn. Kaj tio estis ebla nur per unueca regado. Necesis ankaŭ defendi la riĉaĵojn de la lando kontraŭ la oftaj atakoj de la nomadoj el la dezerto. Ni do konstatas, ke la ekonomio estis la ĉefkaŭzo en la estiĝo de la sociaj fenomenoj. Sed samtempe la kredoj, la ideoj ludis ankaŭ grandan rolon. La homo ja estas partoprenanto en la ekonomio; kaj ĝi estas animalo havanta ideojn…

Laŭ tio, ĉu tiuj ideoj estas mistikaj, religiaj aŭ raciaj, la nepra malvolviĝo de la sociaj fenomenoj okazas pli aŭ malpli rapide kaj glate. Estas ja tute logike, ke ideoj vivantaj per la cerbo de homo influu la historian procezon. Kaj tiuj ideoj evoluas, aliiĝas, seniĝas pli kaj pli je ĉio mistika por atingi finfine racian fundamenton.

IV
La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo

La faraonoj sukcesis trudi sian regadon ne nur al la tuta Egiptio, sed ankaŭ al najbaraj popoloj. Plivigliĝis la socia kaj politika vivo de la egiptia popolo. Naskiĝis rimarkinda literaturo populara kaj filozofia; kreiĝis grandioza arto, kiu vekas ankoraŭ admiron ĉe nuntempuloj.

Rilate fremdulojn, la egipto konsciis pri sia socia, politika kaj intelekta supereco. La fiero esti regato de potenca faraono vekis ĉe li koncepton pri egiptia nacio.

Kaj, kiel logike devis okazi, la faraonoj estis devigataj fari imperialisman politikon. La popolo ja bezonis krudaĵojn el eksterlando; ĝi bezonis eksporti naturaĵojn de la kampoj kaj produktojn el la laborejoj sur la fremdajn bazarojn. La lando tendencis fariĝi iu «plej granda Egiptio». Militaj ekspedicioj plioftiĝis. Invadintoj estis forpelitaj, barbaroj venkitaj. Palestino kaj Sirio estis konkeritaj; egiptia imperio en Azio fondita. Dum tuta jarcento (1460-1360) la egiptia superregado sin trudis preskaŭ sen milita enmiksiĝo. Tiutempe jam ekzistis ŝtataj monopoloj, interalie la mineja, kaj la eksterlanda komerco, same kiel nun en Sovetio.

Tiu imperialismo estis ja ekonomia neceso. Ĝi provis sin trudi ne nur per armiloj, sed ankaŭ per diplomatiaj rimedoj. La faraono ne ĉiam kaj ĉie trudis sian personan regadon. Li kontentiĝis per la vasaleco de la venkitaj reĝoj, kiuj pagis al li tributojn. La nuntempaj regmanieroj kiel la protektorato estis jam aplikataj. La egiptia kulturo sin trudis per tute similaj rimedoj, kiel tiuj uzataj hodiaŭ de la Grandaj Potencoj. La egiptia administrado lasis ian sendependecon al la «protektataj» popoloj; la kutimoj kaj moroj de ĉiu urbo estis respektataj; same ankaŭ la diversaj religiaj kultoj. Tio estas historie pruvita.

En la jaro 1887 oni ja eltrovis en la ruinoj de la antikva ĉefurbo Ikhutatono (nuntempe Tel el-Amarna) proksimume 300 brikojn, gravuritajn laŭ kojnforma skribo kaj kiuj konsistigis la arkivajn dokumentojn de la departemento por eksteraj aferoj de la tiutempe reganta faraono, Amenofis la IV (1380-1362 a.K.). Por la unua fojo en la historio de l’ mondo aperis skribaj dokumentoj, kiuj rakontas per klara maniero pri eksterlanda politiko de la antikva Egiptio.

Kiel ĉe nia epoko, imperialismo kaj internaciismo kunekzistis, se ne laŭ la sama amplekso kaj doktrina difiniteco, almenaŭ kiel pli malpli konsciaj tendencoj. Pri tio ni lasu denove la parolon al A. More kaj Davi, la aŭtoroj de la verko, el kiu grandparte estas ĉerpita la materialo por ĉi tiu ĉapitro:

«Dum la regado de Amenofis la III, la reciproka penetriĝo de la diversaj orientaj civilizoj estas efektivigita fakto: Babilonanoj, Mitanianoj, Hititoj, Egeanoj komunikas kun Egiptio. La interrilatoj ne plu estas necertaj, nek individuaj kiel en la estinta tempo: post la granda interpuŝiĝo de la armeoj, anstataŭita de negocistaj interrilatoj, la reĝoj kaj iliaj familioj, iliaj administrantoj, iliaj agentoj individue interkonatiĝas, sin ligas per amikaj kaj edziĝaj interrilatoj, faras komercajn kontraktojn, skizas kunagajn planojn pri milita kaj politika ekspansio, interŝanĝas siajn ideojn, siajn projektojn, siajn gustojn pri arto kaj sur ĉiu kampo. Granda komerca, idea, artinterŝanĝa, ekonomia fluo cirkulas de nun inter ĉiuj ĉefurboj, Babilono, Ninivo, Boghaz-Keuio, Knososo, kaj sin fine direktas, kiel multbranĉa riverego, al la Nila delto, kie ili kunfandiĝos en la egiptian civilizon. Por la unua fojo, laŭ nia scio, en la monda historio la homoj ekkonscias pri la preferindecoj de tutmonda paco kaj sentas la utilon de komuna politiko: per sama interkonsento, volentes nolentes (vole nevole), ili konfide komisias ties direkton al Egiptio, kies militan, politikan kaj materian superecon ili konfesas. La diplomatiaj dokumentoj unuafoje uzas formulojn, kiuj spegulas la amikecon de la popoloj kaj princoj: «havi nur unu penson», «havi nur unu koron», — terminoj, kiuj mirinde karakterizas la evoluon de la spiritoj al ia internaciismo

Ni ne forgesu, ke la tiutempa ideologio, kiu direktis la socistaton, povis esti nur religia. La paco en Oriento signifis, ke la dioj de la diversaj popoloj ĉesis interbatali kaj faris packontraktojn. Regis dum la tuta unujarcenta egiptia paco tia toleremo, ke ne okazis religia konflikto inter la diversaj popoloj, kies raso, lingvo kaj kredo estis tre diversaj.

Homoj, kiuj vivis en tiu epoko, dum kiu regis ia internaciismo, povis kredi, ke la mondo trovis definitivan ekvilibron, ke la paco eterniĝos.

Tiel tamen ne okazis, kaj eĉ la faraonoj pli malpli klare ekvidis, ke tiu ekvilibro estas tre nefirma, ke necesas iu kulto komuna al ĉiuj popoloj, iu imperia diaĵo, kiu superregos ĉiujn aliajn. Tiam estiĝis kaj disvastiĝis la kulto al la Suno, kies surtera enkorpiĝo estis la faraono. Sub la regno de Amenofiso la IV, unu el la grandaj imperiestroj de la unuiĝinta Oriento, Atono (suna disko) fariĝis la ĉefdio. Sur la monumentoj oni vidas ĝin reprezentita sub la formo de flugilhava disko. Tiam ĉiuj homoj estas filoj de l’ suno kaj sekve regatoj de la faraono. «Por la unua fojo, la religio estas komprenata kiel ligilo, kiu kunigas homojn de malsamaj rasoj, lingvoj kaj haŭtkoloroj…» (More kaj Davi).

Tiu provo de internaciisma politiko estis tro antaŭtempa. La egiptia imperio, kiu atingis sian apogeon ĉirkaŭ la jaro 1400, ne plu ekzistis 40 jarojn poste. La pastra klaso kun la helpo de l’ popolo, kiu estis gardinta sian tradicieman kredon, forte opoziciis. Amenofiso la IV kaj liaj partianoj estis konsiderataj kiel perfiduloj kaj fremduloj. Okazis ribeloj kaj dum longa tempo regis en Egiptio grandega malordo. Diversaj popoloj invadis la landon.

Aliaj faraonoj, la Ramzesoj, provis pli malpli sukcese restarigi unuecon kaj pacon en Oriento. Fakte, dum kelkaj jarcentoj, militoj sekvis militojn. La «Egiptia paco», kiu estis daŭrinta dum tuta jarcento, fariĝis nur historiaĵo.

Pli poste, hindo-eŭropanoj, sub la gvidado de Dario, de Aleksandro, de la Ptolemoj kaj de la Cezaroj, restarigos, sur la ruinoj de la egiptia imperio, ian unuecon kaj pacon en la orienta mondo.

Ŝajne ne plu ekzistis io komuna inter tiuj grandaj imperioj kaj la malgrandaj ĉeloj, la klanoj, kiuj unue konsistigis la socian vivon en la Nila delto. Tamen oni povas konstati, ke la totemo-fetiĉo, kiu estis la unuecigilo kaj rekonigilo de la klananoj, aliigite retroviĝas sub la formo de reĝaj insignoj, unue la falko kaj poste la flugilhava disko. La mana-o, kiu animis la primitivan klanon, daŭras ekzisti sub la nomo ka-o kaj enkorpiĝas en la persono de la reĝo. La tiutempaj teologoj klarigis, ke la ka-o estas la dia substanco, la genio de la raso.

Ĉu hodiaŭ simile ne parolas la apologiistoj de la patriotismo?

Dum la daŭro de kelkaj jarmiloj, la antikva Egiptio atingis tre altan civilizon. La faraonoj estris potencan imperion, kaj unu el ili, Amenofiso la VI, provis apliki internaciisman politikon. Ni povus aldoni, ke dum sufiĉa longa periodo ekzistis eĉ ia socialismo:

«La reĝo ne opinias malfortigi sian aŭtoritaton per la partoprenigo de tuta sia popolo al la mastrumadoj de siaj bienoj, diras A. More en sia verko: La Nilo kaj la Egiptia civilizo[29]. La tiama reĝimo alproksimiĝas al ia ŝtata socialismo: Faraono restas la posedanto de la bienoj kaj de la vivo de siaj regatoj, sed kondiĉe, ke ĉio celu la socian bonon. En la ŝtato, la reĝo servas; laŭ lia ekzemplo, ĉiu homo, la plej riĉa kiel la plej malriĉa, laboras por la socio, ĉu sur la kampoj, ĉu en la metiejoj, ĉu en la ŝtataj oficejoj; eĉ la diaj kaj naturaj fortoj estas varbitaj por partopreni la kolektivan vivon».

Kaj tiu mirinda socia konstruo forfalis; pereis la potenca imperio, ĉefe pro tio, ke la idea superstrukturo de la socio tro forte baris al normala evoluado.

La spiritostato de egiptoj ne permesis normalan adaptiĝon al la necesaj, novaj kondiĉoj. La kadavra religio akiris en ilia vivo tioman gravon, ke preskaŭ la tuta energio de l’ popolo estis foruzata por servado al la morto. La tero pli kaj pli loĝatiĝis de mortintoj. Apud ĉiu urbo estis grandega mortintejo, kie mumie konservitaj kadavroj kvazaŭ spitis la tempon kaj uzurpis spacon al la vivantoj.

Estis tempo, kiam, laŭ la kredo de l’ popolo, nur la faraono kaj kelkaj eminentuloj ĝuis senmortecon. Sed post revolucioj, per kiuj la popolo akiris diversajn rajtojn sociajn kaj religiajn, estiĝis kredo, ke eĉ la plej simpla plebano ankaŭ povas, post sia morto, fariĝi ia dio. Sed por tio necesis zorge konservi la kadavron. Tial ĉiu egipto laboradis por prepari al si taŭgan tombon kaj kiel eble plej luksan sarkofagon.

Ĉe tia konstato ĉu oni povas nei la forton de ideoj? Ni memoros pri tio, kiam temos diskuti pri la naciisma ideologio nuntempa, kiu simile riskas pereigi la eŭropan civilizon per sia maladaptiĝo al la modernaj produktokondiĉoj.

El tiu ekrigardeto sur la historion de la antikva Egiptio ni notu bone en la memoron, ke la Geografio antaŭmetas kondiĉojn al la socia vivo, ke la ekonomiaj fortoj puŝas la homojn al pli kaj pli larĝa unuiĝo, ke la Ideologio ĉiam malfruas rilate al la Ekonomio, ke, se fine ne okazas adaptiĝo inter tiuj du fortoj, povas iu civilizo perei.




  1. France: Jean-Jacques Rousseau.
  2. France: Discours sur l’origine de l’inégalité parmi les hommes (1750).
  3. France: Fustel de Coulanges.
  4. La Cité Antique (1864).
  5. Ĉi tiun vorton necesas kompreni laŭ ĝia latina senco. La kliento (cliens) estis plebano, sub la patroneco de iu patricio (romana nobelo). Ĉi tiu lasta devis protekti sian klienton kvazaŭ patro protektas sian infanon.
  6. Hodiaŭ oni povas ankoraŭ konstati similan kulton por mortintoj per la maŭzoleoj konstruitaj por honori ilin.
  7. Germane: Meyer.
  8. France (traduko): Histoire de l’Antiquité (1912).
  9. France: La Terre et l’Evolution humaine (1922). Bibliothèque de Synthèse historique.
  10. France: Lucien Febvre.
  11. France: L’Entraide, trad. el la angla de L. Bréal (1910).
  12. France: A. Meillet.
  13. France: Introduction a l’étude comparée des langues indo-européennes (1912).
  14. Angle: Frazer.
  15. Le Rameau d’Or, franca trad. de Stiebel kaj Toutain.
  16. Angle: Ch. A. Ellwood.
  17. Angle: Principles concerning psycho-sociology.
  18. France: Les sociétés animales.
  19. France: Moret.
  20. France: Davy.
  21. France: Des Clans aux Empires (1923, Bibliothèque de Synthèse historique).
  22. France: Durkheim.
  23. Angle: Spencer.
  24. Angle: Gillen.
  25. Anglalingve: The native tribes of central Australia (1899).
  26. A. More kaj G. Davi.
  27. Franca traduko (1924) de S. Jankeviĉ.
  28. More kaj Davi.
  29. France: Le Nil et la Civilisation Egyptienne (1925, Bibliothèque de Synthèse historique).