Ni estas…
Ni estas ribelantoj… En unu mano — glavon,
en dua — flagran torĉon — tra l’ mondo iras ni.
Al kapital’ pereon ni portas, kaj la savon
ni donas al jugita ĝis nun proletari’.
Ekbrulis nova suno. Radioj de libero
tratranĉas la tavolon densegan de nebul’.
Kaj falas rustiĝintaj perdegoj de karcero
kaj ŝanceliĝas tronoj de burĝo kaj kronul’.
Ondeg’ de nova sento renversas ĉian baron.
Libere spiras brusto de laboranta hom’,
kaj vane nigraj fortoj kontraŭas bruan maron,
iam malaperis ili, simile al fantom’.
Ho brulu, nia torĉo! Kaj senhezita hako
falegu sur rampantan viperon de rezist’.
Ne helpos kapitalon fidela ĝia drako —
— ulcero religia, pastraĉo — metiist’.
Eŭropo jam brulegas. Kaj jam revolucie
ruĝegas la standardoj en okcidento jen
kaj “La Internacio“ libere sonas tie, —
la proletariaro vekiĝas el katen’.
Nebulo jam disiĝas. Kaj ruĝon de aŭroro
solene kaj majeste elsendas orient’.
Suriras nova suno, helsuno de Laboro,
sur pura kaj sennuba, lazura firmament’.