Noveloj (Sienkiewicz)/La anĝelo

Noveloj ()
Tradukita de Lidja Zamenhof
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 54-64)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA ANĜELO


En la urbeto Lupiskuro[1] post enterigo de Kalikstedzino okazis vespera diservo, kaj post la diservo en preĝejo restis ankoraŭ kelkaj virinoj, por kanti la reston de la kantoj. Estis la kvara horo posttagmeze, sed ĉar vintre je la kvara jam krepuskiĝas, en la preĝejo estis mallume. Precipe la ĉefan altaron kovris jam profunda ombro. Nur du kandeloj ankoraŭ brulis apud la ciborio, sed iliaj flagrantaj flametoj nur malmulte lumigadis orumitaĵojn de la pordeto kaj la piedojn de fiksita pli alte sur la kruco Kristo, trapikitajn per grandega najlo. La kapeto de la najlo aspektis kiel granda brilanta punkto meze de la altaro. De aliaj, ĵus estingitaj, kandeloj fluis strietoj de fumo, plenigante la apudaĵon de la altaro per specife preĝeja odoro de vakso.

Preĝeja gardisto kaj malgranda knabo movis sin tien kaj reen antaŭ la altaro. Unu el ili balais, la alia detiradis tapiŝon de la ŝtupoj. Iafoje, kiam la virinoj ĉesadis kanti, oni aŭdis koleran flustradon de la maljuna gardisto, insultanta la knabon, aŭ frapetadon en la neĝokovritajn fenestrojn de paseroj, al kiuj ekstere estis malvarme kaj malsate.

La virinoj sidis sur benkoj, pli proksime de la enira pordo. Tie estus ankoraŭ pli mallume, se posedantinoj de libroj ne faciligadus al si legadon per helpo de kelkaj sebaj kandeloj. Unu el tiuj kandeloj lumigadis sufiĉe klare fiksitan al sekvanta benko standardon, prezentantan pekulojn meze de flamoj kaj meze de satanoj. Sur aliaj standardoj ne estis eble ekkoni la pentraĵojn.

La virinoj ne kantis, sed pli ĝuste murmuris per dormemaj kaj lacaj voĉoj kanton, en kiu senĉese ripetiĝadis la vortoj:
Kaj kiam venos la horo de morto
Por ni Vi petu pri beata sorto…

Tiu ĉi preĝejo, dronanta en ombro, la standardoj, superstarantaj apud la benkoj, la maljunaj virinoj kun flavetaj vizaĝoj, flagrantaj, kvazaŭ premitaj de la krepusko lumetoj — ĉio tio estis neesprimeble malserena, eĉ terura. La malgajaj vortoj de la kanto pri morto tie havis por si la ĝustan fonon.

De tempo al tempo oni ĉesadis kanti; unu el la virinoj stariĝadis antaŭ la benko kaj komencadis paroli per tremanta voĉo: „Estu benita, gracplena Mario“, kaj aliaj aldonadis: „Dio kun Vi ktp.“, sed ĉar tiun ĉi tagon oni enterigis Kalikstedzinon, ĉiu „Estu benita“ finiĝadis per la vortoj: „La eternan ripozon donu al ŝi, Sinjoro, kaj lumu al ŝi la eterna lumo…“

Filino de Kalikstedzino, Marinjo, sidis sur la benko apud maljuna virino. Sur la freŝan tombon de ŝia patrino nun faladis mola, mallaŭta neĝo, sed ĉar la knabino estis nur dekjara, ŝi ŝajnis kompreni nek sian perdon, nek la kompaton, kiun ŝi povus kaŭzi. Ŝia vizaĝeto kun grandaj bluaj okuloj havis ian infanan trankvilon kaj eĉ ian indiferentan serenecon. Ĝi esprimis certan sciemon — kaj nenion plu. Malferminte la buŝon, ŝi rigardis tre atente la standardon, sur kiu estis pentrita la infero kun la pekuloj, poste ŝi rigardis en la profundon de la preĝejo, kaj fine — la fenestron, en kiun frapetis la paseroj.

Ŝiaj okuloj restis senpensaj. Dume la virinoj komencis dormeme murmuri la dekan fojon:
Kaj kiam venos la horo de morto…

La knabino tordis tufetojn de siaj blondaj haroj, plektitaj malantaŭ la kapo en du harligetojn, ne pli grandaj ol musaj vostoj: videble ŝi enuis. Poste tamen ŝian atenton ekokupis la maljuna gardisto.

La maljunulo iris en la mezon de la preĝejo kaj komencis tiradi nodoplenan ŝnuron, pendantan de la plafono. Li sonoris por la animo de Kalikstedzino, sed li tion faris tute senvole, ĉar li pensis videble pri io alia.

Tiu ĉi sonorado estis ankaŭ la signo, ke la diservo estas finita. La virinoj, lastfoje ripetinte la peton pri la facila morto, eliris sur foirplacon; unu el ili kondukis Marinjo-n je la mano.

„Kulikedzino!“ demandis iu alia, „kion vi volas fari kun la knabino?“

„Kion do mi faru? En Leŝĉincon veturas Vojĉjo Margula, kiun oni sendis ĉi tien al la poŝtoficejo; li forprenos ŝin. Nu?“

„Kaj kion ŝi faros en Leŝĉinco?“

„La samon, kion ŝi tie farus, mia kara. El kie ŝi estas, tien ŝi iru. Eble oni ekzorgos pri la orfino en la sinjordomo kaj permesos al ŝi dormadi en la servistejo.“

Tiel interparolante, ili iris tra la foirplaco en drinkejon. Ĉiam pli krepuskiĝadis. Estis vintra, kvieta tago, la ĉielon kovris nuboj, la aero estis penetrita de humideco kaj malseka neĝo. De tegmentoj gutetis akvo kaj sur la foirplaco kuŝis koto, farita el neĝo kaj pajlo. La urbeto kun mizeraj kaj skrapitaj domoj aspektis tiel malserene, kiel la preĝejo. En kelkaj fenestroj brilis lumo; la strata movado jam estis ĉesanta, nur en la drinkejo gurdo ludis oberkon[2].

Ĝi ludis, por allogi gastojn, ĉar neniu estis interne. La virinoj eniris, trinkis iom da brando, kaj Kulikedzino, donante ankaŭ duonon da kaliko al Marinjo, diris:

„Trinku, ĉar vi estas orfino. Vi ne spertos bonecon de homoj.“

La vorto „orfino“ rememorigis al la virinoj la morton de Kalikstedzino. Kapustinski parolis:

„Je via sano, Kulikedzino! trinku! Ho, miaj karaj! Kiam ŝin trafis tiu paralizo, ŝi eĉ ne ekspiris plu. Antaŭ ol la paroĥestro venis, por preni la konfeson, ŝi jam estis malvarma.“

Kulikedzino respondis:

„Mi jam delonge diradis, ke ŝia farto estas malbona. Kiam ŝi venis la pasintan dimanĉon, mi diris: — He, Kalikstedzino, pli bone estos, se vi fordonos Marinjo-n en la sinjordomon. Sed ŝi respondis: mi havas nur unu solan filineton kaj ne fordonos ŝin. Sed ŝi estis malgaja kaj komencis plori, kaj poste iris en la kancelarion, al la vokto, por havi en ordo la paperojn koncerne la komunion. Ŝi pagis kvar zlotojn[3] kaj ses groŝojn. Sed, diris ŝi, ,mi ne avaros por la infano‘. Mia Dio! Ŝi havis larĝege malfermitajn okulojn, kaj post la morto ili estis ankoraŭ pli larĝe malfermitaj. Neniamaniere oni povis ilin fermi. Oni diris, ke eĉ post la morto ŝi rigardis la infanon.”

„Ni trinku je tiu funebro duonon de kvaronkvarto.”

La gurdo ĉiam ludis oberkon. La virinoj komencis esti iom revemaj. Kulikedzino ripetadis per plenda voĉo: „mizerulino, mizerulino“, kaj Kapustinski siavice rememoris morton de sia edzo.

„Kiam li estis mortanta“, ŝi parolis, „li tiel ĝemis, tiel ĝemis, tiel ĝemis“, kaj plilongigante la voĉon ŝi komencis malgraŭvole kanti, poste agordiĝis al la takto de la gurdo, fine kaptis sin je la flankoj kaj jam tute laŭ la melodio de la oberko, komencis kanti:
Ĝemis, ĝemis, ĝemis,
Dana, dana![4] ĝemis!

Subite ŝi kortuŝe ekploris, donis al la gurdisto ses groŝojn kaj trinkis ankoraŭ iom da brando. Kulikedzinon ankaŭ kaptis kortuŝo, sed ŝi direktis ĝin al Marinjo.

„Memoru tion, orfineto“, parolis ŝi, „kion diris al vi la pastro, kiam oni kovris per neĝo vian panjon, ke anĝelo vin gardas“.

Tiumomente ŝi haltis subite, rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ mirigita, kaj poste aldonis kun eksterordinara energio:

„Se mi diras: anĝelo! — do ĝi estas anĝelo!“

Neniu neis. Marinjo, palpebrumante per siaj kompatindaj, malspritaj okuletoj, atente rigardis la virinon. Kalikstedzino parolis plu:

„Vi estas orfino, do diablo nenion rajtas kontraŭ vi. Orfojn zorgas anĝeloj. Ili estas bonaj. Nu, jen vi prenu dek groŝojn. Se vi eĉ piede irus al Leŝĉinco, vi trafus, ĉar la anĝelo vin kondukus“.

Kapustinski komencis kanti:
Li ĉiam ŝirmos vin per la flugiloj,
Sub lia gardo ne timu danĝeron.
„Silentu“, ekkriis Kulikedzino. Kaj poste ŝi reparolis al la knabino:

„Stultulino! ĉu vi scias, kiu vin gardas?“

„Anĝelo“, respondis per malforta voĉo la infano.

„Orfineto kara, kompatinda dia kreitaĵo! Anĝelo kun flugiloj“, parolis jam tute kortuŝite Kulikedzino, kaj kaptinte la knabineton, komencis premi ŝin al sia bonanima, kvankam drinkema brusto.

La drinkejmastro jam profunde dormis malantaŭ la vendotablo; sur sebaj kandeloj surkreskis la sebbuletoj; la gurdisto ĉesis ludi, ĉar amuzis lin tio, kion li vidis.

Ekregis silento, kiun subite interrompis plaŭdado de ĉevalaj piedoj en koto kaj iu voĉo, kiu ekkriis al ĉevaloj:

„Prrr… haltu!“

En la drinkejon eniris Vojĉjo Margula kun brulanta lanterno en la mano; li starigis la lanternon kaj komencis svingi la brakojn, por ilin varmigi, fine diris al la drinkejmastro:

„Okonkvarton da brando!“

„Margula, herezulo“, ekkriis Kulikedzino, „kunprenu la knabinon en Leŝĉincon!“

„Kompreneble, mi prenos ŝin, ĉar tiel oni ordonis al mi“, respondis Margula.

Poste, rigardinte la ambaŭ virinojn, li aldonis:

„Ho, vi ja ebriiĝis, kiel…“

„Paralizo vin trafu!“, respondis Kulikedzino. „Se mi diras al vi: gardu la infanon, do vi ĝin gardu! Ĝi estas orfo. Ĉu vi scias, stultulo, kiu zorgas pri ĝi?“

Vojĉjo ne opiniis kiel ĝustan aferon respondi al la demando kaj videble decidis ekkapti alian temon, ĉar li kaptis antaŭ ĉio la okonkvarton kaj komencis:

„Diabloj vin…“

Sed li ne finis, ĉar fortrinkinte la brandon, li faris grimacon, kraĉis kaj malkontente starigante la ujon, diris:

„Tio ja estas pura akvo. Donu al mi iom el tiu alia botelo.“

La drinkejmastro verŝis al li el la alia. Vojĉjo ekgrimacis ankoraŭ pli forte.

„He, ĉu vi ne havas arakon?“

Al Margula videble minacis la sama danĝero, kiel al la virinoj, ĉar ĝuste tiutempe en lupiskura sinjordomo ĝia posedanto verkis por unu gazeto vastan kaj temoplenan artikolon: „Rajto de bienuloj por vendado de alkoholaĵoj kiel la bazo de la socia konstituaĵo“. Vojĉjo nur malgraŭvole kunagis por la firmigo de la sociaj fundamentoj, des pli, ke la drinkejo, kvankam ĝi estis en la urbeto, efektive apartenis al la bienulo.

Tiel kunaginte ĉirkaŭ kvin fojojn, unu post la alia, li forgesis la lanternon, en kiu la kandelo jam estis estingiĝinta, kaj kaptis la duondormantan knabinon je la mano, dirante:

„Nu, iru, tedulino!“

La virinoj ankaŭ dormis en la angulo, do neniu adiaŭis Marinjo-n. Simple: ŝia patrino restis en la tombejo en Lupiskuro, kaj ŝi estis veturonta en Leŝĉincon.

Ili eliris kaj okupis la lokojn en la glitveturilo. Margula ekkriis al la ĉevaloj: antaŭen! — kaj ili ekveturis. La glitveturilo komence iom malfacile glitis sur la urbeta koto, sed baldaŭ poste ili troviĝis sur blanka, vasta kamparo. La vojo estis malproksima, la neĝo preskaŭ ne bruis sub la glitstangoj: iafoje nur henis la ĉevalo, iafoje de malproksime, de malproksime aŭdiĝis bojado de hundoj.

Ili veturis, veturis. Vojĉjo pelis la ĉevalojn kaj murmure kantis: „Memoru, kanajlo, kion vi promesis“. Sed baldaŭ li eksilentis kaj komencis balanciĝadi kiel judo. Li dorme balanciĝis dekstren, poste — maldekstren. Li sonĝis, ke en Leŝĉinco li ricevas batojn en la nukon tial, ke li perdis korbeton kun leteroj, do de tempo al tempo li duone vekiĝadis kaj ripetadis: „je diablo!“ Marinjo ne dormis, ĉar estis al ŝi malvarme. Per la larĝe malfermitaj okuloj ŝi rigardis la blankan kamparon, kiun ĉiumomente kovradis al ŝi la malhela dorso de Margula. Ĉe tio ŝi pensis, ke „panjo mortis“, kaj tiel pensante, bonege prezentis al si la palan kaj mizeran vizaĝon de panjo kun ronde malfermitaj okuloj — kaj duonscie ŝi sentis, ke tiu vizaĝo estis tre kara, ke ĝi plu ne estas kaj neniam estos en Leŝĉinco. Ŝi ja vidis per la propraj okuloj, kiel oni ĝin surŝutis per tero en Lupiskuro. Rememorinte tion ĉi, ŝi volus plori pro ĉagreno, sed ĉar ŝiaj genuoj kaj piedoj frostiĝis, ŝi ekploris pro malvarmo.

Verdire ne estis froste, sed la aero fariĝis akra, kiel ordinare dum degela vetero. Vojĉjo almenaŭ havis en la stomako sufiĉan provizon de varmo, ĉerpita en la lupiskura drinkejo. La posedanto de Lupiskuro ja prave atentigis, „ke brando vintre varmigas, kaj ĉar ĝi estas la sola konsolo de nia popolo, sekve, forprenante de grandaj bienuloj la ekskluzivan povon de la konsolado de la popolo, oni forprenas de ili ankaŭ la influon je la popolo“. Vojĉjo tiumomente estis tiel konsolita, ke nenio povus lin ĉagreni.

Ne ĉagrenis lin eĉ tio, ke la ĉevaloj, atinginte arbaron, komence tute malrapidigis la paŝon, kvankam la vojo estis pli bona en la arbaro, kaj poste, turninte sin flanken, renversis la glitveturilon kaj faligis ĝin en apudvojan foson. Li verdire vekiĝis, sed ne komprenis bone, kio okazis.

Marinjo komencis lin puŝi.

„Vojĉjo!“

„Kial vi tedas?“

„Vi renversis…“

Sed Vojĉjo demandis: „glason?“ kaj tute endormiĝis.

La knabino sidiĝis apud la veturilo, kuntiris la korpon, kiel ŝi povis, kaj sidis. Sed ŝia vizaĝo baldaŭ tute frostiĝis, do ŝi komencis puŝi la dormanton.

„Vojĉjo!“

Li ne respondis.

„Vojĉjo, mi volas iri en kabanon.“

Kaj post momento denove:

„Vojĉjo, veturu, aŭ mi iros piede…“

Fine ŝi ekiris. Ŝajnis al ŝi, ke al Leŝĉinco estas tre proksime. Cetere ŝi konis la vojon, ĉar ĉiudimanĉe ŝi iradis ĝin kun la patrino en la preĝejon. Sed nun ŝi devis iri sola. En la arbaro malgraŭ la degelo alte kuŝis neĝo, sed tial la nokto estis tre hela. Brilo de la neĝo miksis sin kun brilo de lumo de la nuboj, do la vojo estis videbla, kvazaŭ tage. Marinjo, rigardante en la profundon de la malluma arbaro, povis tre malproksime vidi trunkojn, desegnantajn sin klare, nigre kaj trankvile sur la blanka fono. Ŝi ankaŭ precize vidis neĝajn tavolojn, alkroĉitajn tutlonge al la trunkoj. En la arbaro regis grandega trankvileco, kiu kuraĝigadis la infanon. Sur branĉoj kuŝis abunda prujno, kaj de ĝi defluadis gutetoj de akvo, disbatante sin kun mallaŭta bruo sur branĉoj kaj branĉetoj. Sed tio ĉi estis la sola bruo. Cetere ĉirkaŭe estis mallaŭte, mallaŭte, blanke, silente, sensone!

Vento ne blovis. La neĝokovritaj branĉoj tute ne movis sin. Ĉio dormis en vintra dormo. Ŝajnus, ke la neĝa tuko sur la tero, la arbaro silentanta kaj premita per neĝo, kaj la palaj nuboj sur la ĉielo — ĉio tio estas ia blanka, kadavra unueco. Tio ofte okazas dum degelo. La sola viva kreitaĵo, moviĝanta, kiel malgranda nigra punkteto meze de tiuj silentantaj grandeguloj, estis Marinjo. Bona, honesta arbaro! Tiuj gutoj, kiujn faligas la degelanta prujno, eble estas larmoj por la orfino. La arboj estas tiel grandaj kaj tiel kompatemaj por la etulino. Jen ŝi, tute sola, tiel malforta, kompatinda, meze de la neĝo, la nokto kaj la arbaro, malfacile paŝas kun fido, tute trankvile! La hela nokto ŝajnas zorgi pri ŝi. En tio estas ia granda dolĉeco, kiam io malgranda kaj senforta fordonas sin kaj fidas al tia tute grandega forto. Tiamaniere ĉio povas ekzisti en la dia mondo. La knabino iris jam sufiĉe longe kaj fine laciĝis. Malhelpis al ŝi pezaj, tro grandaj ŝuoj, en kiuj ŝiaj malgrandaj piedetoj senĉese glitis. Malfacile estis eltiradi tiujn grandegajn ŝuaĉojn el la neĝo. Krom tio ŝi ne povis ankaŭ libere movi la manojn, ĉar en unu el ili, rigide etendita, ŝi tenis tutforte la groŝdekon, kiun ŝi ricevis de Kulikedzino. Ŝi timis, ke ĝi ne falu en la neĝon. Iafoje ŝi komencadis laŭte plori, kaj poste subite interrompadis, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ĉu iu ne aŭdas la ploron. Jes, la arbaro ĝin aŭdis. La degelanta prujno murmuris monotone kaj kvazaŭ plende. Krom tio, eble ankoraŭ iu aŭdis. La infano iras ĉiam malpli rapide. Ĉu ŝi eble perdis la vojon? Ne! la vojo, kiel blanka, larĝa, malproksime mallarĝiĝanta rubando klare kuŝas inter du muroj de pli malhelaj arboj. La knabinon komencis ekregadi nevenkebla dormo.

Ŝi devojiĝis kaj sidiĝis sub arbo. Ŝiaj palpebroj faladis sur la okulojn. Dum momento ŝi pensis, ke sur la neĝa blankaĵo panjo iras al ŝi de l’ flanko de la tombejo. Neniu iris. La infano tamen estis certa, ke iu devas veni. Kiu? Anĝelo. Maljuna Kulikedzino ja diris, ke ŝin zorgas anĝelo. Marinjo lin konis. En la kabano de panjo estis unu, pentrita kun lilio en la mano kaj kun flugiloj. Li venos sendube. La prujno komencas iel murmuri pli laŭte. Eble tio estas pro liaj flugiloj, faligantaj pli multe da gutoj de la branĉoj. — Silentu! efektive iu venas; kvankam la neĝo estas mola, ĝi klare bruetas, la paŝoj proksimiĝas — ili proksimiĝas mallaŭte, sed rapide. La infano levas kun fido la dormemajn palpebrojn.

Kio ĝi estas?!

La infanon atente rigardas iu griza, triangula kapo kun forstarantaj oreloj[5]… terura, abomena…

  1. Pole tiu ĉi nomo ŝerce signifas „deŝiradon de la haŭto“.
  2. Pola popola danco.
  3. Oni ne devas ĝin miksi kun la nunaj polaj zlotoj. Laŭ la antaŭmilita rusa valuto en Polujo tio estis 15 kopekoj.
  4. Pola popola ĝojekkrio.
  5. La kapo de lupo.