Odense ()
Danlando, 1912 (p. 14-16)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Odense

La ĉefurbo de l' insulo Fyen (Fiono) - - en 1912.

Vojaĝanto, kiu venas al la urbo Odense, ricevos belan impreson de la granda parko, kiu nomiĝas "Reĝa ĝardeno", kaj kiu ĉirkaŭas la iaman monaĥejon de la sankta Johano. En pli malfrua tempo la monaĥejo fariĝis reĝa kastelo kaj ĉi-tiun nomon portas ankoraŭ la simpla konstruaĵo. Kvankam Odense faras al la vizitanto tute moderna impreson, ĝia nomo havas antikvan sonon, kaj la urba historio estas skribinda, ĉar interesaj kaj karaj memoraĵoj sin ligas al ĝiaj domoj kaj stratoj.

La mito rakontas al ni kiel antikva prapatro stariĝis sian domon ĉi-tie, meze de la fruktodona insulo Fiono. Ankaŭ la fama heroo Palnatoko iam estis superestro de l' insulo.

Inter fremduloj la urbo nun estas plej bone konata kiel naskiĝurbo de la fabela verkisto H. C. Andersen. En dankema memoro pri la mondfama verkisto la urbestraro akiris la dometon, en kiu li naskiĝis. Tie estas kolektataj multaj memoraĵoj pri la verkisto, ekzemple lia ĉapelo, okulvitroj, plumingo, multaj leteroj skri­bitaj de li mem, bildoj, libroj k. t. p. entute interesega muzeo.

Bonsimila monumento de H. C. Andersen troviĝas ĉe la vojo de la stacidomo al la koro de l' urbo. Meze de la urbo la bela Urbodomo altiras la rigardon kaj tre proksime staras la granda preĝejo, konstruita je la gloro de la reĝa martiro Sankta Knud, kies nomon ĝi portas; alten sin strecas ĝia grazia turo. Ŝtona kruco en la pavimo montras la lokon, kie la reĝo en la jaro 1086 estis mortigata de furiozaj persekutantaj kamparanoj, kiam li preĝante genufleksis antaŭ la altaro en la preĝejo Sankta Albano, kiu nun ne plu ekzistas. Rivereto murmurante trafluas la memorriĉan urbon. Somere vaporŝipetoj portas gajajn vizitantojn al la proksima arbaro Fruens Bøge< (= la fagaro de la sinjorino). Bela estas vespera akvoveturado tien preter verdaj herbejoj, ornamitaj per blankaj somerloĝejoj kaj bonodorantaj ĝardenoj al silenta, ombra arbaro. Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/15

De l’ urbo la fervojo portas la gastojn al multaj vizitindaj naturbelaj lokoj, ekzemple al la idilia lago Langensø aŭ al la fiŝkaptist-urbeto Kjerteminde, konata kiel bona marbanejo.

Cetere la urbo Odense mem montras multajn interesajn vidindaĵojn. Riĉa muzeo enhavas artaĵojn, antikvaĵojn krom etnografian kaj zoologian fakon. Ankaŭ vidinda estas la haveno, al kiu eĉ grandaj ŝipoj venas tra la 7 km. longa kanalo, jam farita antaŭ cent jaroj. Ĉiuj fremduloj surpriziĝas pro la neatendita vidaĵo, ĉar neniu kredas, ke nemarborda urbo havas tian vivan interrilaton kun la grandaj maraj vojoj.

En la stratoj rapidas la tramo kaj la aŭtomobiloj, kaj super ĉio pendas elektraj lanternoj. Ĉiam la urbo sekvis la postulon de la tempo, kaj tial ĝi, juna kaj kreskanta, konservis sian lokon inter la plej grandaj kaj gvidantaj danaj urboj.

Riĉa pri memoroj, moderne rapidanta kaj pace armita por renkonti bonan estontecon nia urbo bonvenigas tiujn, kiuj deziras nian inviton kaj saluton.

P. Bondesen.