Ok noveloj/La Matadoro de la Kvin Urboj

Tradukita de Alfred E. Wackrill
Ok novelojBrita Esperantista Asocio (p. 9-43)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Mimi  ►
LA MATADORO DE LA KVIN URBOJ
I

Sinjorino Brindley rigardis sian edzon trans la tagmanĝa tablo per vigle brilantaj okuloj, kiuj montris, ke io neordinara sin movas en la cerbo loĝanta malantaŭe.

“Bob,” ŝi diris kun sereno artifika. Vi ne scias, kio ĵus al mi venis en la memoron!”

“Nu?” li diris.

“Nur, ke estas hodiaŭ la datreveno de la avino!”

Mia amiko Roberto Brindley, arĥitekturisto, forte frapis la tablon per la pugno, kio palpebrumigis liajn knabojn; tiam li kviete diris:

“La diablo mem!”

Mi ekkomprenis, ke oni forgesis la datrevenon de la avino, feston, kiun oni ne senpune povus forgesi. Gesinjoroj Brindley ambaŭ verŝajne havis humoran sintenadon al la krizoj, kontraŭaĵoj kaj cirkonstancaj interbatiĝoj, kiujn oni pro oportuneco ordinare nomas “interkruciĝoj.” Mi ja povus imagi, kiel unu el ili dirus al la alia: “Jen interesa afero! La domo jam brulas!” kaj kiel ili tiam, diskurante por siteloj, lasus sin cedi al ridado. Sinjorino Brindley, en ĉi tiu okazo ekzemple, ridis: ŝi fikse rigardis la tablotukon kaj ridadis preskaŭ silente en si mem; kvankam konjekteble ilia kuneca forgesemo povus rezulti en portempa malŝato ĉe unu respekteginda praparenco, kiu estis ankaŭ, ĉe deca observado de datrevenoj, konstanta fonto de riĉaj donacoj en kontanto.

Roberto Brindley tiris el sia brusta poŝo hortabelon, kun la rapida gesto de kutimeco. Ŝajnas, ke ĉiuj aferistoj en la Kvin Urboj portas en la brusta poŝo tiun hortabelon. Tiam li atente rigardis sian poŝhorloĝon.

“Vi havas tempon por vesti vian idaron kaj trafi la vagonaron de la dua kaj kvin. Ĝi kuniĝas ĉe Knype (elp. Najp) por Axe” (elp. Aks).

La du knabetoj, eble kvar- kaj ses-jaraj, kiuj ĝis nun estis kulerantaj sur siajn antaŭtuketojn la ŝmiran enhavon de teleroj neordinare profundaj, forlasis siajn kulerojn kaj komencis babili pri praavino, kaj unu el ili kelkajn fojojn insistis, ke li nepre portos la novajn gamaŝojn.

“Jes,” respondis al sia edzo sinjorino Brindley, post pripenso. “Kaj belan premamason oni trovos en la vagonaro, pro tiu futbala provludo!”

“Nenia rimedo!… Nun, knabetoj, supren malaperu al vartistino.”

“Kaj kion pri vi?” demandis sinjorino Brindley.

“Vi devas diri al la maljunulino, ke min detenas aferoj.”

“Lastan jaron mi tion diris al ŝi, kaj vi scias, kio okazis.”

“Nu,” diris Brindley, “jen ĵus alvenis Loringo. Vi kompreneble ne supozas, ke mi lin lasos. Aŭ ĉu venis al vi la bela ideo, ke ni konduku lin al Axe, por pasigi agrablan posttagemezon kun via altestimata avino?”

“Ne,” diris sinjorino Brindley, “certe ne tio.”

“Kio, do?”

La knabetoj, turninte sin sur siaj aksoj, deglitis malsupren de siaj altaj seĝoj, kvazaŭ de ĉevaloj.

“Aŭskultu,” mi diris. “Vi devas ne zorgi pri mi. Estos al mi tute bone.”

“Ha-ha!” ridegis Brindley. “Mi figuras al mi, vidi vin vage liberigita en tiu ĉi interesa urbo en vintra posttagmezo. Ŝajnas, ke mi vin observas!”

“Mi povus resti en la domo kaj legi,” mi diris, ekrigardante la librojn amase starantajn ĉe ĉiu muro de la manĝoĉambro. La domo estis ĉie kvazaŭ duontapetita per libroj.

“Putra babilo!” diris Brindley.

Tio ĉi estis nur mia tria vizito al lia hejmo kaj al la Kvin Urboj, sed ni du jam fariĝis kurioze intimaj. Miajn du antaŭajn vizitojn mi devis danki al oficialaj pilgrimoj, kiel spertulo de la Brita Muzeo rilate la ceramikon. La tria celis semajnfinon simple amikan kaj sen preteksto. Fakte, mi min sentis altirata al tiu mirinda regiono kaj al ĝiaj mirigaj loĝantoj. Por mi la Kvinurbaro similis al la Oriento por tiuj, kiuj flaris la Orienton: ĝi “alvokis.”

“Mi diros al vi, kion ni povus fari,” diris sinjorino Brindley. “Ni povus trudi lin al Doktoro Stirlingo.”

“Tion ni ja povus!” konsentis Brindley. “Edzino, tiu ĉi estas unu el viaj klaraj, inteligentaj tagoj. Ni ŝovos vin, Loringo, sur la kuraciston. Mi admonos lin, ke li devas vin teni konstante amuzata ĝis nia reveno, kio, mi timas, ne estos frua. Jen, kion ni nomas ĝentileco, vi vidas — inviti kunhomon veturi cent kvindek mejlojn por pasigi du tagojn ĉi tie, kaj tiam elĵeti lin, antaŭ ol li restis unu horon en la domo. Tio ĉi estas ĝuste ni! Sed, por diri la veron, tiu datrevena afero povus esti iom serioza. Ĝi povus facile kosti al mi kvindek funtaĉojn, kaj senfinan diplomation. Se vi estus edziĝinto, vi scius, ke la dek punbatoj de Egiptujo estas simpla bagatelo kompare kun la parencoj de via edzino. Kaj ŝi estas pli ol okdekjara, tiu maljunulino.”

“Mi havigos al vi la dek punbatojn de Egiptujo!” minacis sinjorino Brindley al sia edzo, kondukante la knabetojn el la ĉambro. Sinjoro Loringo, prenu ankoraŭ da tiu fromaĝo, se vi ĝin trovas agrabla.” Ŝi malaperis.

Post malpli ol dek minutoj, Brindley estis kondukanta min al la kuracisto, kies domo staris apud la vojo al la stacidomo. En ĝia vasta portiko li per ses vortoj klarigis la cirkonstancojn, min kvazaŭ paketon demetante. La kuracisto, kiu iam per misteraj medikamentoj savis mian kadukan organismon el la sekvoj de unu el la Falstaff ’aj “noktoj” de Brindley, gastame certigis pri sia volonteco oferi siajn pacientojn pro mia plezuro.

“Ĝi liveros ŝancon al MacIlroy,” li diris.

“Kiu estas MacIlroy?” mi demandis.

“MacIlroy estas alia skoto,” murmuregis Brindley. “Eksterordinare, kiel ili intergluiĝas! Kiam li deziris helpanton, ĉu vi supozas, ke li serĉis iun en ĉi tiu regiono, kiu nin komprenus kaj nin amus kaj povus poenti kun briĝaj kartetoj? Tute male! Jen, li forveturas al Cupar, aŭ ien alilokaĉe, kaj revenas kun dua sceneja skoto, nomata MacIlroy. Nu, vi aŭskultu min, Dok! Oficon vi havas por plenumi, kaj vi zorgu, ke vi ĝin plenumu, aŭ mi neniam saldos vian malbenitan konton. Ni tamburos sur via fenestro, kiam ni revenos en la nokto. Dume, vi povos montri al Loringo viajn akvofortaĵojn, kaj preĝi por mi.” Kaj al mi: “Jen domporda ŝlosilo.” Sen plua ceremonio li forrapidis por renkonti sian edzinon kaj siajn infanojn ĉe la Bleakridge stacidomo. Laŭ tiu stranga maniero mi estis perforte transdonita de unu gastiganto al alia.

II

La doktoro kaj mi similis unu la alian per tio: ke neniu el ni posedis iom da ĝena afableco. Kvankam abundante je bonvolo, ni ne povis atingi intimecon per subita volago. Nia interparolo estis malfacila, nenatura kaj per ekblovoj false familiara. Li montris al mi sian fraŭlan domon, siajn akvofortaĵojn, kelkajn specimenojn de moderna rouge flambé fajenco fabrikata en Knype, sian viskion, sian vaste-konatan, premiojn-gajnintan ter-hundon Titus, la plej grandan kolekton de libroj en la Kvin Urboj kaj fotografaĵojn de Marischal Kolegio en Aberdeen. Tiam ni fariĝis spiritlacaj, socie sterniĝintaj. Sidante en lia studejo, kun Titus inter ni sur la antaŭkamena tapiŝo, ni sciis, nek kion diri, nek kion fari. Mi bedaŭris, ke la avino de la edzino de Brindley devis naskiĝi en ia dek-kvina de Februaro. Brindley estis vigla babilulo; oni povus fidi al li por parolo. Mi ankaŭ estas bona babilulo—en kuneco kun alia homo parolema. Kun lakona homo, mi estas iomete pli silenta ol li. La doktoro diris abrupte, post nervoturmenta silento, ke li estis forgesinta unu tre gravan viziton en Hanbridge, kaj ĉu mi volas akompani lin en la aŭtomobilo? Mi estis kaj ankoraŭ nun estas konvinkita, ke li simple mensogis. Li volis rompi la malbonan sorĉon per eliro el la domo, kaj li ne havis la aplombon por proponi vagekskurson sur la stratoj de la Kvin Urboj, kiel promenon por plezuro.

Ni do ekveturis, plaŭdante singarde tra la ŝlima koto kaj penetra nebulo de Trafalgar Road, preter la serion de strangaj, malhele ruĝaj dometoj, kaj krudaj malplenaj terpecoj, kaj reklamaj tabulaĵoj, kaj rondformaj potofornoj, kaj altaj, fumantaj fumturoj, kaj sur deklivoj supren kaj malsupren kaj denove supren, kontraŭ kaj laŭ-voje de multaj elektraj tramveturiloj, kiuj grimpis kaj deglitis kvazaŭ ŝipoj sur la maro, ĝis ni eniris la placon Crown Square, la centron de Hanbridge, patrinurbo de la Kvin Urboj. Kaj dum la kuracisto faris sian misteran viziton, mi atente observis ĉirkaŭ mi la grandajn magazenojn kaj la bankodomojn kaj la oritajn hotelojn. Tra la radiaj strataleoj mi povis distingi la fasadojn de haloj, teatroj, preĝejoj. Tramveturiloj tondretantaj konstante eniris kaj eliris je la placo. Ŝajnis kvazaŭ ili eniras hazarde, ŝanceliĝas kelkajn momentojn kvazaŭ en dubo, kaj tiam decidas, kun indiferenta bruo de sonoriloj, ke pli bone estas foriri ien aliloken, serĉe de io pli interesa. Iom ili similis je homaj estaĵoj kondamnitaj loĝi por ĉiam en loko, kiu ĝenas ilin pli ol vortoj povas esprimi.

Kaj vere la influo de Crown Square kun ĝiaj larĝaj efektoj de potargilaĵo, plata vitraĵo kaj oritaj literoj, ĉio sub peza ĉielaĵo el ardezkolora fumo, estis premega. Malmultaj tre malelegantaj viroj (reliefe kontrastantaj je la luksa delikateco de altprezaj objektoj malantaŭ plata vitro) persiste staradis jen kaj aliloke sur la koto, senmovigite de la malĝoja sorĉo de la placo. Du el ili sin turnis por rigardi la aŭtomobilon de Stirlingo kaj min. Ili fikse rigardegis longan tempon, kaj tiam unu diris, movante nur siajn lipojn:

“Ĉu Tomĉjo regalis al vi tiun kvarton da biero, laŭ promeso?”

Nenia konfeso, nenia respondo, kia ajn, dum plua longa paŭzo! Tiam la alia diris kun melankolia rezignacio:

“Jes!”

Ĉesis la interparolo, farinte malgrandan oazon en la malgaja dezerto de ilia silenta observado de la aŭtomobilo. Krom per laŭokaza piedbato, ili neniel moviĝis. Ili nur staris persiste kaj indiferente, blovate de ĉiuj mordantaj ventoj de la placo, kaj kvazaŭ pliprofundiĝante en ĝian melankolion. Min, la severa malgajeco de la sceno, anstataŭ mizerigi, ŝajnis plialtigi; mi ĝin kun ĝojo gustumis, kiel oni gustumas la melankolion de ia tragedia artverko.

“Ni povus iri al la oficejo de la Signalo kaj iom turmenti Buchanan,” gaje diris la kuracisto, reveninte al la aŭtomobilo. Jen la dua el liaj inspiroj.

Buchanan, pri kiu mi jam aŭdis, estis alia skoto kaj redaktoro de la sola ĉiutaga organo de la Kvin Urboj, vespera gazeto, kriata la tutan tagon sur la stratoj kaj legata de la tuta loĝantaro. Ĝia verda folio ŝajnis ĉiama flirtanta fenomeno de la ĉefaj stratoj. La oficejo staris apude post stratangulo, kaj ĉe nia halto kontraŭ ĝi, amaso da ĉifonitaj buboj interrompis siajn petolajn sur la malseka vojo por festi nian gloran alvenon, unuanime kriegante plenstreĉe de siaj knarantaj kaj raŭkaj voĉoj:

“Hura! Hu-sanga-ra!”

Konfuziĝe mi sekvis mian doktoron sub la ŝirmon de la domo, nova konstruaĵo, vasta kaj impresa, sed abomene kovrita per bakita potargilo, kaj tute ne imponanta, sen spektakla efekto; senĝene, eĉ spite, malbela! La kanajlaj svingantaj duklapaj pordoj returniĝas atake post via puŝo, kaj frapas vin malice. En unu malluma ĉambro kun bartabloj, kaj afiŝita per “Demandoj,” estis neniu.

“Kiu estas?” kriis la doktoro.

Aperis kapo ĉe la pordo.

“Sinjoro Buchanan, ĉu supre?”

“Jes,” minace diris la kapo, kaj malaperis.

Supren sur la malluma ŝtuparo ni iris, kaj ĉe la supro ni estis duone faligitaj de alia pordo memfunkcia.

En la ĉambro, al kiu ni tiam venis, du viroj, unu maljuna, la alia iom juna, sin klinis super granda malorda tablo, rapide skribante kaj aranĝante pecojn de griza maldika papero kaj telegramojn. Malantaŭ la maljunulo staris knabo. Neniu el ili levis la kapon.

“Sinjoro Buchanan, ĉu en sia—,” komencis la doktoro. “Ha! jen vi estas!”

La redaktoro, portante ĉapelon kaj skarpon, staris ĉe la fenestro, elrigardante. Li havis, kredeble, saman aĝon, kiel la doktoro—ĉirkaŭ kvardek; kaj, ĝuste kiel tiu ĉi, li estis iom dika, kaj elrazita. Iliaj skotaj tonoj unuiĝis en salutado; pli akcentita estis la tono de la doktoro. Buchanan prenis mian manon kun bontona mieno, kiu montris, ke li kutimas akcepti fremdulojn. Tamen rilate kapablon je societa babilado, li neniel estis pli brilanta ol liaj vizitantoj, kaj ni tri tie staris ĝenate apud la fenestro en la amase malorda ĉambro, dum la aliaj du viroj knaris kaj klopodadis kun paperetoj ĉe la makulita tablo.

Subite kaj minace la maljunulo sin turnis al la knabo:

“Kion, per diablo, vi tie atendas?”

“Mi pensis, sinjoro, ke estas ankoraŭ io.”

“Forigu vin.”

Buchanan grimacis per la okulo al Stirlingo kaj mi, dum la knabo sin forŝovis kaj la maljunulo dolĉe daŭrigis skribi.

“Eble plaĉos al vi trarigardi la ejon?” ĝentile proponis al mi Buchanan. “Mi akompanos vin. Hodiaŭ mi ne taŭgas por io alia… La gripo!” Li ekrigardis Stirlingon kaj oscedis.

“Pli bone vi estus en via lito,” diris Stirlingo.

“Jes, mi tion scias. Mi dum dek du jaroj ĝin sciis. Mi enlitiĝos tuj kiam mi ricevos pecon da tempo por mi mem. Nu, ĉu vi volas iri? La duon-tempaj rezultatoj komencas alveni.”

Telefona tintilo urĝe vokis.

“Estu bonulo, kaj vidu, kio estas, estro,” diris la maljunulo, ne rigardante supren.

Buchanan iris al la telefono kaj parolis en ĝin: “Jes? Kion? Ho! Majat? Jes, li estas ludante… Kompreneble, ke mi estas certe! Adiaŭ.” Li sin turnis al la maljunulo: “Ĝi estas ankoraŭ alia, kiu scivolas, ĉu Majat estas ludanta. Birmingham, tiun ĉi fojon.”

“Ha!” diris la maljunulo, ĉiam skribante.

Ĝi koncernas la vetadon,” Buchanan diris en mian direkton. “La veta cedo estas nun favora al Knype—tri kontraŭ du.”

“Se Majat estas ludanta, Knype ŝuldas tion al mi,” diris la doktoro, surprize.

“Al vi?”

“Al mi! Li vokis min hodiaŭ matene al sia edzino. Ŝi baldaŭ akuŝiĝos. Alarmo erara. Mi certigis lin pri almenaŭ dek du horoj.”

“Ho! Do tiel estas, ĉu vere?” murmuris Buchanan. Ambaŭ subredaktoroj levis la kapojn.

“Tiel estas,” diris la doktoro.

“Kelkaj homoj dismetis, ke li denove malpacis kun la dresisto kaj ŝajnigas malsanon,” diris Buchanan. “Sed mi tion ne kredis. Certe, Jos Majat ne estas ĉikanulo.”

Mi sciiĝis per demandoj, ke granda kaj terura futbala provoludo tiumomente mem okazas en Knype, en la distanco de du mejloj, inter la Knype’a Klubo kaj la Manchester Rovres. Estis kredigite al mi, ke la graveco de tiu provludo estas preskaŭ nacia, ke la tuta regiono kvazaŭ tenas sian spiradon, ĝis oni konatigos la rezultaton. La duontempa raporto montris unu celtrafon por ĉiu partio.

“Se Knype perdos,” diris Buchanan, klarige, “ĝi sin trovos forŝovita el la Unua Ligo en la fino de l’ sezono. Jen certaĵo… unu el la plej malnovaj kluboj en Anglujo! Duonfinuloj por la angla pokalo en ’78.”

“Sepdek-naŭ,” korektis la pliaĝa subredaktoro.

Mi divenis, ke la krizo estas grava.

“Kaj Majat, supozeble, estas la trupestro?” mi demandis.

“Ne. Sed li estas la plej taŭga malantaŭludanto en la Ligo.”

Tiam mi havis vizion de Majat kiel eminentulo. Per streĉo de la imago mi komprenis, ke io egala al la sorto de la nacioj dependas de li. Mi rememoris, nun, grandajn flavajn afiŝojn sur la aviztabulegoj, kiujn ni estis pasintaj, kun la nomoj de Knype kaj de Manchester Rovers en futaltaj literegoj, kaj super ĉio la skribo: “Liga Provludo en Knype.” Ŝajnis al mi, ke la heroa nomo de Jos Majat, se efektive li estis la plej taŭga malantaŭulo en la Ligo, se efektive lia alesto aŭ foresto influis sur la vetadon tiel malproksime kiel Birmingham, devus troviĝi ankaŭ sur la afiŝegoj, prefere eĉ kun lia portreto. Mi figuris Jos Majat kiel matadoron kun longa kravato el skarlata rubando dependanta sur lia brusto, kaj brodita pantalono.

“Nu,” diris Buchanan, “se Knype malleviĝos en la Duan Sekcion, ili neniam plu pagos dividendon! Ĉio estos finita kun unuaklasa futbalo en la Kvin Urboj!”

La interesoj implikitaj ŝajnis pli kaj pli malsimpliĝi. Kaj jen estis mi, kiu jam preskaŭ kvar horojn pasigis en tiu regiono ne divenante, ke la regiono vibras streĉite de ekscitiĝo pri gigantaj gravaĵoj! Kaj jen tiu skota kuracisto, je kies komando la granda Majat estus rifuzinta ludi, dirinta eĉ ne silabon pri la afero, ĝis hazarda rimarko de Buchanan malligis al li la langon. Sed ĉiuj kuracistoj estas strange kaŝemaj. Sekreteco estas por ili privata plezuro, unu el la plej grandaj.

“Venu vidi la kolombojn, ĉu volas?” diris Buchanan.

“Kolombojn?” mi eĥis.

“Ni donas la rezultatojn de pli ol cent provludoj en nia futbala eldono,” diris Buchanan, kaj aldiris: “ne enkalkulante rugbiludojn.”

Ĉe nia eliro, du knaboj evite pasis nin en la ĉambron, kun telegramoj.

Post momento ni strange, surprize trovis nin sur plombe tegita tegmento de la Signalo oficejo. Altaj fabrikejaj fumturoj sin levis super la horizonto el ardezaj tegoloj ĉiuflanke, blovante densan fumon en la posttagemezan ĉielaĵon jam ĝenerale fumkoloran, kaj striante per longaj nigraj vipflagoj la okcidentan karmezinon. Kaj el la fumnebulo de malproksime alvenis blublanka kolombo, ronde fluganta kelkajn fojojn ĉirkaŭ la oficodomo de la Signalo. Fine ĝi malleviĝis, kaj mi povis aŭdi la batsonon de ĝiaj fortaj flugiloj. Ĉesis la flugilbatado, kaj la kolombo malsupreniris oblikve-kurbe, kun la kapo malpli alta ol la etendita vosto. Tiam la kapeto grade altiĝis kaj la vosto malleviĝis; la kurbo ŝanĝiĝis, la flugo malrapidiĝis; la kolombo estis kalkulanta per sia tuta cerbeto; okuloj, flugiloj, vosto, piedoj, ĉio estis kunordigita por la solvo de komplikita mekanika problemo. La karminetaj ungoj ŝajnis palpe serĉi Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/18 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/19 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/20 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/21 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/22 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/23 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/24 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/25 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/26 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/27 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/28 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/29 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/30 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/31 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/32 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/33 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/34 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/35 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/36 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/37 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/38 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/39 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/40 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/41 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/42 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/43