Oni povas bedaŭri esti esperantisto

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 35-38)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ONI POVAS BEDAŬRI ESTI ESPERANTISTO
Mendoza, Septembro 1939.

Al la Redakcio de "Argentina Esperantisto":
Estimataj Samcelanoj!

Kiel promesite, mi volas kontribui al la redaktado de via gazeto per modesta artikolo. Por ĝin verki mi nun sidas ĉe tablo kaj tenas skribilon. Sed neniam antaŭe mi sentis tiel forte, kiel nun mian nekapablon esprimi ĝuste, trafe miajn pensojn. Tial sendube sin trudas al mi en tiu ĉi momento frazo de l’ franca verkisto Gustavo Flober (Flaubert): "La homa parolo iel similas al fendetiĝinta kaldrono sur kiun oni tamburas melodiojn, kiuj taŭgas por dancigi ursojn, dum oni volus kompatemigi la stelojn". Jes ja, mi konscias pri la senpoveco de vortoj por esprimi, kion mi sentas, pensas kaj volus sentigi, komprenigi al aliaj homoj…

Vi atendas de mi artikolon, per kiu mi klarigu al viaj legantoj la utilon, neceson de esperanto. Kvankam multfoje mi plenumis, pli-malpli sukcese, tian taskon, ial nun mi sentas embarason. Antaŭ kelkaj jaroj mi publikigis en "Sennaciulo" artikolon kun jena titolo: "Mi ĝojas esti esperantisto". Ĝi trovis bonan akcepton en Esperantio, ĉar tradukita ĝin represis angla, franca, holanda, norvega kaj sveda gazetoj. Kaj nun mi sentas la emon titoli ĉi tiun mian skribajon jene: "Mi ĉagreniĝas pro mia esperantisteco".

Kiel vi scias, jam de kvar jaroj mi sencele migras ĉirkaŭ nia eta planedo, kaj antaŭ ol forlasi Eŭropon, mi estis vizitinta ĉiujn landojn de tiu terparto, riĉa je landlimoj kaj pli kaj pli freneziĝantaj homoj. Kaj ĉiam dum miaj vojaĝoj mi rilatis nur kun esperantistoj, same kiel okazis, kiam mi estis en Bs. Aires kaj nun okazas en Mendoza. Tio signifas, ke en ĉiuj mondpartoj mi havas gekonatojn, eĉ geamikojn; sekve da ili mi havas en Britio, Francio, Germanio, Polio, kie homoj amasigis montojn da tre perfektaj mortigiloj kaj lastatempe komencis ĝin uzadi por reciproka buĉado. Ĉe tia penso doloras mia koro kaj mi ja ĉagreniĝas pro tio, ke miaj eŭropaj geamikoj estas en danĝero. Se mi ne estus esperantisto kaj sekve ne havus la okazon akiri amikojn ekster Francio, kie la hazardo faris, ke tie mi naskiĝu, tiam mi timus nur pri francoj kaj nur al ili irus mia kompato. Sed, pro mia esperantisteco, la kampo por mia kompatemo pligrandiĝis kaj sekve ankaŭ pligrandiĝas mia ĉagreno. Kaj tial mi nun ja sentas la emon diri, ke mi bedaŭras esti esperantisto.

Verdire, nur mia koro emas tiel paroli: malgraŭ ĉio mia cerbo pensas, ke prave mi agis, dediĉante mian vivon al la esperanta afero. Konvinkita mi restas, ke la energio kaj cetero, kiujn mi elspezis por nia movado konsistigas pozitivan laboron, kvankam ĝi ne vidiĝas konkrete en blindetaj okuloj. Sed ne malofte okazas, ke kulturistoj ne rikoltas el la semitaj grajnoj, kaj tamen ili ne haltas pro tio, sed male semas, semadas senlace.

Kio ĉefe karakterizas nian epokon, tio estas, ke, rilate al la evoluo de l’ homaj socioj, malnovaj ideologioj montriĝas eraraj kaj fiaskas. La Ligo de Nacioj jam tute kadukiĝis kaj ludas nun nenian rolon en la ordigo de la mondaferoj. La diversaj Internacioj laboristaj, religiaj aŭ revoluciaj montriĝis tute senpovaj por influi sur la historian procezon. Ankaŭ la porpacaj alvokoj de l’ papo aŭ de aliaj religiaj gvidistoj sonas kiel voĉoj en dezerto.

La mondo baraktas en nebulo, rilate al sia estonto. La tekniko faris gigantajn pasojn antaŭen; la produktofortoj atingis tian gradon, ke se ili estus saĝe utiligataj, ĉiuj homoj sur la tero povus havi modestan komforton kaj ĝui sekuran bonstaton. Sed malgraŭ tiu grandega revolucio teknika, la spirito de l’ homoj restas konservativa kaj iliaj gvidistoj serĉas solvon al la nuntempaj problemoj per rimedoj, kiuj eble taŭgis antaŭ unu jarcento, sed kiuj estas absolute maltrafaj nuntepoke.

La leganto bonvolu atenti, ke mi uzas intence la vorton "gvidisto" kaj ne gvidanto. Pri tiu demando mi donis klarigon en la revuo "Herezulo", kiun mi eldonis antaŭ kelkaj jaroj.

Kaj neniu potenca kaj aŭtoritata voĉo ekzistas nuntempe por aŭdigi vere saĝajn kaj trafajn parolojn, kiuj povus konvinki la homojn pri neceso iri laŭ alia vojo ol la ĝis nun sekvitaj. Certe, se ekzistus tia voĉo, ĝi tamen ne estus aŭdata, tial ke la popoloj estas nun surdaj por prudentaj paroloj. Kaj vane oni provus komprenigi al ebriulo, ke troa trinkado de alkoholo estas malbona por la sano: por tion fari, necesas atendi, ke la ebrio forpasu kaj ke la ebriiĝinto sentu kapdoloron. Certe venos la tempo, kiam la eŭropaj popoloj sentos dolorojn, post la terura ebriiĝo nuntempa kiu kaŭzas, ke ili buĉas sin unuj la aliajn kaj detruas siajn riĉajojn.

Sed la ebrio eble daŭros longe kaj rezultigos neripareblajn difektojn. Dume en Ameriko la homoj nun ne estas milite ebriaj. Ili do havas la bonŝancon ĝui pacon kaj povas labori por teni sekura la civilizon kaj eĉ ĝin antaŭenpuŝi.

Antaŭ kelkaj tagoj la fama aviadisto Lindberg averte alparolis la usonan publikon kaj el liaj diroj mi substrekis jenajn: "Ni devas nepre stari ekster la eŭropaj aferoj aŭ daŭre stari en ili. Se ni ekmilitas por defendi la demokration eksterlande, estas ŝancoj, ke ni perdos ĝin enlande… Se Eŭropo detruiĝos per milito, la plej granda espero por la okcidenta civilizo kuŝas en Ameriko…"

Verŝajne tiam Lindberg pensis nur pri Usono, sed mi opinias, ke li konsentus al tio, ke ankaŭ Sud-Ameriko povas kaj sekve devas partopreni en tiu civilizsava laboro. En Ameriko 80 milionoj da homoj parolas la hispanan lingvon kaj tiuj devas nepre konkuri kun anglolingvanoj por starigi en ĉi tiu vasta kaj riĉega kontinento socistaton, kiu povos fariĝi modela por aliaj popoloj.

Cetere, en la suda hemisfero, krom la angla kaj hispana lingvoj ankaŭ la portugala estas parolata de 45 milionoj da homoj. Sekve, la lingva problemo ekzistas en la "Nova Mondo" same kiel en la "Malnova", kvankam ne laŭ tiel akuta maniero.

Mi diris pli supre, ke la homaro devas nepre trovi kaj sekvi alian vojon ol la ĝis nun sekvitajn, por eviti forfalon de l’ civilizo; mi bedaŭras la mankon de kvazaŭa profeto, kiu signus tiun vojon kaj kies aŭtoritato imponus al la mondo. Sed ne necesas esti grandcerba geniulo por almenaŭ ekvidi la direkton al kiu ni devas antaŭeniri; ne necesas esti eksterordinare klarvida por distingi tion, kio estas nepre necesa por nia orientiĝo. Ni celas pacon kaj bonstaton en la mondo; ni deziras, ke la homoj interfratiĝu. Nu, ĉu do tio ne postulas unue interkompreniĝon kaj sekve komunan interkomprenilon? For de mi la ideo, ke sufiĉas paroli la saman lingvon por rilati frate kun aliaj homoj. Tiu kondiĉo ja ne estas sufiĉa kaj tamen ĝi estas necesa. Tial ĉiu agado, ĉia penado por faligi la lingvajn barojn inter la homoj estas bonfara kaj laŭcela, kaj iel ĝi helpas en la serĉado de la espereble eltrovota vojo sekvenda.

Karaj gesamideanoj, ĉu ne eblas, ke vi sentu, kompreneble iomete, kion mi mem tiel forte sentas kaj klare komprenas, ke la tempo kaj energio dediĉita al esperanto efikas laŭcele kaj pozitive.

Ekzistas multaj bonintencaj homoj, sed blindetaj, kiuj diras: "Esperanto estas ja bona afero, sed nuntempe pli urĝaj taskoj postulas niajn zorgojn"… Tiuj homoj pensigas min pri domkonstruistoj, kiuj komencus sian laboron ĉe la tegmento kaj malzorgus fundamentajn angulŝtonojn. Ĉiu mezinteligenta homo povas ellerni nian lingvon kaj per tia faro, per ties praktikado (kiu postulas adekvatan organiziĝon) estas alportata iom de la necesa mortero, kiu garantios la solidon de l’ konstruajo. Per la skriba aŭ parola praktikado de Esperanto kun homoj el diversaj landoj aŭ rasoj, oni akiras la necesajn ecojn por povi efektive senti fratecon kun homoj el ĉiuj mondpartoj.

Mi parolas laŭsperte kaj povus mencii multajn faktojn. Jen unu el la plej tipaj. Survoje al Japanio, la ŝipo, kiu portis min, haltis en Hong-Kong kaj tie venis renkonte al mi ĉina kaj japana esperantistoj. Kun ili mi iris en la urbon kaj tie ni triope promenis kaj interbabilis. Ambaŭ flavhaŭtuloj neniam antaŭe havis la okazon paroli kun blankhaŭtulo esperante. Mi asertas, ke ni sentis realan interfratecon kaj mi estas konvinkita, ke, se ni uzus, ekzemple, la francan lingvon kiel interkomprenilon, tiu sento ne estus tiel intensa, tiel vigla. La fakto, ke Esperanto ne estas nacia lingvo donas al ĝi specialan econ, nefacile klarigeblan per vortoj, sed sperte tre senteblan.

Nu, mi promesis verki artikolon kaj jen mi rimarkas, ke nur leteron mi verkis. Bonvolu do pardoni. Sed eble ne gravas la formo laŭ kiu mi eldiris miajn pensojn. Ĝi ebligas al mi saluti al la gesamcelanoj kun kiuj mi ne havis la okazon kaj plezuron konatiĝi, dum mia restado en la Argentina provinco de mia lando Esperantio…

Al ĉiuj koran kaj esperantistecan saluton de via

E. LANTI.
("Sennaciulo", februaro 1940)