Mi estas homo tre fantaziema: mi tre amas kaj
„emas“ fantazii. De infaneco mi kutimis, enlitiĝante,
fantazii pri la estonteco, pri gloro, venkoj… Mia
infana kapo produktis belajn sorĉajn bildojn; mi
vidis min en bataloj kun indianoj, sagoj flugas preter
mi, sed mi restas senmova kaj miaj pafoj ĉiam trafas
la sovaĝulojn… Kiam mi fariĝis pii maljuna, la
bildoj ŝanĝiĝis. Mi jam revis pri gloro de aviadisto,
eltrovinto k.t.p. Kiam mi fariĝis esperantisto, mi
ekfantaziis pri tio, kiel mi fariĝos glora en Esperantujo, kiel mi pliriĉigos la Esperantan literaturon per
multaj, multegaj, sennombraj tradukoj! Sed baldaŭ
mi devis disreviĝi. Miajn tradukojn senditajn en
Esperantajn redakciojn mi ricevadis reen; la redaktoroj skribis al mi leterojn, klarigante, ke pro kelkaj
kaŭzoj la „ŝatata manuskripto“ ne povas esti presita.
Disreviĝinte fariĝi glora esperantisto, mi nun komencis
imagi al mi, kio estus, se mi fariĝus idisto. Mi
pripensis ĉion bone, ĉion, kion mi farus, kaj konkludis, ke fine mi povas fariĝi glora homo ne nur
en Idujo, sed ankaŭ en la tuta mondo kaj esti enskribita en la historion.
Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/31
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Se mi fariĝus idisto….
Dediĉata al samideano L. K.