Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fingro ĉe fingro. Mi ne vidu eternan feliĉegon, se mi por tio ne preĝas ĉiutage karan Dion. Sed kiam oni destinas al la knabino bonon aŭ malbonon ne de hodiaŭ ĝis morgaŭ, sed por tuta ĉi tiu morta jararo, tiam oni devas ege kuntiri la okulojn, por ke ne naskiĝu, diablo kaj tri. Kaj Ĉokolin ne estas por Dornjo, neniel! Unue staleto, poste bovineto! kaj la butiko de Ĉokolin vere ne estas staleto sed, kun via permeso, stalo. Spioni la riĉaĵon de pli aĝaj, signifas: peti ilian morton. Bona kapo, pli bona koro kaj du sanaj brakoj — estas necesaj. Kaj Ĉokolin estas diboĉanto, kubojn-ĵetanto, interbatiĝanto, kaj kiel oni parolaĉas — helpu nin Dio kaj sa Blaĵ — ankaŭ nigra studento.[1] Ĉe li unu groŝo engrampas la domon, kaj tri groŝoj elglitas el la domo. Ian tagon — merkredon — tagiĝe malfermis la urba pordisto Nova-vrata’n. Kaj kion li rimarkis? Grga ebria kuŝas antaŭ pordo kaj ronkas. De blankaj remetaj monaĥoj estis li ŝarĝita per vino el Bukovac kaj sub la hela ĉielo traronkas la tutan nokton. Do tiu — ke Doran — Dio pardonu miajn pekojn! Li ne estas por Dora, tute ne!“

Tion kaj pli da tio parolis Magda al Krupiĉ, sed la oraĵisto proprajuĝe ne konfidus sian favoratan kaj unikan al la diboĉanto kaj ventokapulo.

Tiel do malpaciĝis la razisto kaj pipraĵistino.

La razisto ĉagreniĝis, ke lia galo tute bolis, kaj trinkis, ke lia nazo komenciĝis flori kiel peonio. Samtempe li saĝumis kaj cerbumis, kiamaniere prepari la kaĉon al la pipraĵistino.

En drinkejo al „nigra Janko“ apud Kamentia-vrata enŝoviĝus, alie societema razisto, en la plej malluman angulon, kie li medite ĉe la kruĉo da vino solaĉis la tutan tagon.

„Jes, jes“, ridante li ekmurmuris, „Grga estas vinamanto kaj diabla frato! Dora, delikata Dora de l’ oraĵisto, ne estas por li! Kaj oni forrifuzis min, honte forkomplimentis, kvazaŭ mi estas

cigano! Atendu, pipra fido! Fariĝu falĉileto de mia

  1. La homoj, kiuj havas rilaton kun la diablo. N. d. t.