Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝtone ĝis nun staranta kaj kun stranga okulo rigardanta Gregorianecon. Je okulsigno de l’ kanoniko li skuis sin du tri fojon kaj en minuto malaperis en avela arbetaĵo. Stjepko ektrenis la bridojn de l’ ĉevalo de Vramec, kaj kondukis la honorindan ŝarĝon ĝis la kastelo mem.

Post mallonga tempo sidis la mastro kaj gasto ĉe la granda kverka tablo en granda mallumeta ĉambro de la maldekstra turo medvedgrada. Sur la tablo staris dika vakskandelo, kaj apude vitra kruĉo, plenega da orosimila vino. Gutinte du tri fojon, ŝmacis la maljunulo per lango kaj balancis grizan kapon. Oni vidis, ke li por nun estas kontenta.

„Kaj kie estas via sinjorino Marta, kie viaj junaj falkidoj Pavlo kaj Niĉjo?“

„Marta foriris en Mokricen. ONi diras, ke tie estas pli milda klimato, ĉar ŝi havas brust-malsanon. Niĉjo ekiris viziti mian bofraton Mihajlon Konjski. Mi konjektas, ke ĉe la sinjorino bofratino oni planas iajn edziĝ-festojn. Kaj pri Pavlo mi ne scius diri al vi, kiel li ĵus vagas; pasis jam unu dekado, ke mi lin ne vidis.“

„Ĉu ankaŭ por li oni planas edziĝ-festojn?“

„Diablon! — Li revas pri tio, kiel mi pri monaĥa supo. Li vagas tra la mondo. Dio sciu, kies ecojn ĉi tiu knabo imitas! Li estas arbitra sovaĝulo, kaj iras sian vojon.“

„Lasu lin, amiko!“, rediris pacige Vramec. „Juneco malsaĝeco. Ni ankaŭ estis tiaj. Kun tempo ankaŭ senbrida ĉevalviro malsovaĝiĝas. Profunde mi konas Pavlon. Ĉu mi ne estas lia baptopatro? Li estas bonkora, prudenta. Kompreneble li estas viva kvazaŭ fajrero el siliko, sed pli bona ankaŭ tia, ol ekstere sanktulo interne malbonulo. Do kiel mi vidas, ni estas solaj.“

„Solaj!“, rediris Stjepko.

„Sekve por ke mi diru al vi la kialon de mia alveno al via kastelo, ĉar pro ŝerco mi ne venis“, almetis grave Vramec.

„Ke mi aŭdu, — admodum reverende amice!“