Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

doni ringludan veston kaj multekostan ornamaron por bona ĉevalo.

Kaj da bonaj ĉevaloj en ebena Cetina estis multe. La plej granda parto ja de Cetina-kampo estis freŝaj herbejoj, sur kiuj ĉiun someron paŝtiĝas grandaj amasoj da rapidaj ĉevaloj. Kaj da viglegaj fraŭloj estis multe, kiuj sur ili vetkuradis kaj transsaltadis la fosojn kaj arbustojn. Nur fraŭloj, kiuj transrajdadis la kampon, bezonis tiujn brilajn vestojn, por ke ili povu ankaŭ ĉe la „ringo“ montri sian heroecon.

Kaj kiel tio estis bela antaŭ miloj, kiuj kolektiĝas por vidi tiun belegan vetkuradon!

Tiun kampon nun varmigis la forta suno, tiel ke super ĝi tremis la aero pro la varmego de l’ bruligita tero. El malproksime ĝi ŝajnis sen io viva, sed sub la salikoj apud Cetina kaj ĝiaj alfluantaj riveretoj ripozis ĉevalistoj kaj kelke da paŝtistinoj, apud ĉevaloj, kiuj kuŝiĝis turmentitaj de la varmego kaj matena kurado. Tie, ankoraŭ ĉe „La Etaj herbejoj“ ĉe l’ fino de la kampo, muĝis la Pauŝino-fonto, apud kiu rigidiĝis aroj da malaltaj salikoj kaj altaj poploj. En iliaj malhelaj kaj mallongaj ombroj tri ĉevalistoj el la vilaĝo Begluk atendis la vesperan ventumeton, por denove transrajdi la herbejojn kaj forakompani belajn paŝtistinojn al ilia vilaĝo.

Kuŝiĝintaj, en nuraj blankaj debutonumitaj ĉemizoj kaj bluaj drapaj kalsonoj, interparolis tiuj fraŭloj pri la ĉevaloj kaj herbejoj, pri la amuzado kaj fraŭlinoj, kaj pri ponardoj kaj pafiloj. Ili parolis longe, ĝis la plej juna el ili eksilentis kaj ekrigardis fikse al la rivero, kie io blanka ekaperis inter la herboj kaj moviĝis, foje en ombro, foje en sunlumo.

Tio estis paŝtistinoj kaj lavistinoj el Begluk, kiuj ĉiutage ĉirkaŭ la tagmezo sin senvestigis, por sin bani en