Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu kurbiĝo de Cetina. Kaj la pupiloj de Salko kunpremitaj pro la lumo plilarĝiĝis, por pli bone vidi tiujn belajn paŝtistinojn, kiuj sin senvestigis inter la herboj.

Salko estis fraŭlo kun ankoraŭ infana vizaĝo, sed kun la staturo tiel forta, ke aliaj fraŭloj per io ajn elturniĝus, se okazus lukto kun li. Kun abunda kaj blonda hararo kaj sen lipharoj, kun brilantaj grandaj okuloj kaj longaj okulharoj, kaj plenaj brakoj krucmetitaj sur la blanka plena brusto — tiel kuŝante surdorse — li similis al obstina fraŭlino, kiu incitetas sian karulon.

Kunuloj liaj estis same belaj kaj fortaj fraŭloj kiel li mem, sed iomete pli maljunaj ol li. Sed ĉiuj tri estis bonaj amikoj, plenkreskintaj en la sama vilaĝo kaj ankoraŭ dum la infanaĝo ili kune transkuradis la kampon, kaj unu superadis la alian sen envio kaj disputo. Okazis eble eĉ infanbatoj, sed pro bagatelaĵo, kion ili plu eĉ ne rememorigas.

La tagmeza suno bruligis kaj lacigis ĉion vivan en tiu kampo, kaj la herbejoj, haladziĝante tra kavoj, sufokis per sufokiga odoro.

Sed tiuj viglegaj fraŭloj sentis nek lacon nek varmon. Ili ridis feliĉaj kaj kontentaj, rememorante fraŭlinojn en siaj vilaĝoj kaj rakontis, kion ĉion ili aŭdis aŭ parolis dum amuzvesperoj de lastaj tagoj.

Ili sciis, ke Salko estas enamiĝinta en Marta, la plej bela fraŭlino en Begluk, kaj ili ŝin ne menciis antaŭ li. Sed ili sciis ankaŭ tion, ke li estas nur dekokjara, kaj ke ŝi estas du jarojn pli aĝa kaj ne estas eble, ke ŝi estu lia edzino. Kaj ankoraŭ: La patro de Salko estis hajduko kaj estas terure maldelikata homo, kaj la patrino de Marta estas sorĉistino, kaj la fraŭloj foriĝis de ŝia domo kaj ŝiaj rigardoj. Tial ili parolis pri ilia amo nur ŝerce.