Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed Salko kaj Marta ne amis sin nur ŝerce.

Salko foje preskaŭ dronis, naĝante trans Cetina al Marta, kaj Marta ĝoje ekridetas ĉiam, kiam ŝi ekvidas Salko-n.

Sed tion iuj ne sciis, kaj iuj eĉ ne kredis, ke ili ambaŭ sin ĉirkaŭprenadis ĉiun tagon pli kaj pli forte, malhelpataj de nenies vido kaj subaŭskulto. Ili sin ĉirkaŭprenadis ankaŭ ĉi tiun someron en multaj ŝirmitaj ombroj apud Cetina. Tie lin atendadis Marta, post kiam ŝi sin banis, kaj Salko miris, kiel ŝi bonodoras.

Kaj ŝi la sanecon kaj junecon odoris.

Kaj nenio malbona estis en tiu amo, kiun ili efektivigadis nur per sennombraj kisoj.

Pro tio Salko nun ekfariĝis maltrankvila, ĉar alproksimiĝis la tempo de ilia kunveno, kaj en li kreskis pli kaj pli la deziro je la kisoj de Marta. Pro tio ankoraŭ pli, ĉar jam estas la deka tago, ke li ŝin ne vidis, kaj ĉar li antaŭsentis, ke Marta lin evitas vole, kaj li ne sciis pro kio.

Juriŝa kaj Gare kuŝis sub la salikoj en antaŭa interparolado, eĉ ne rimarkante la maltrankvilon de Salko.

De sub tiuj salikoj, kie ili kuŝis, vidiĝis la kampo, nur kelkloke barita de la vicoj de l’ arboj kaj de la nebulradiaro. Sed nenion alian de tie oni povis vidi, kaj al tiuj fraŭloj tiu kampo ŝajnis la tuta mondo, en kiu ili estas mastroj de tiu spaco kaj de tiu trankvilo. Tial ili, pensante ĵus pri nenio, parolis ion ajn, por ke pasu tiu longa somera tago.

Kaj la tago estis tia, ke plej bele estis, kuŝi ĝuste tie apud la Pauŝino-fonto, kaj atendi, ĝis la suno elverŝos tutan sian forton sur tiun grandan teron. Kaj la vespero ĉiel alvenos, kaj la paŝtistinoj ne forkuros pli frue, ol kiam ĝi subiros.

Sed ankoraŭ malproksime, tre malproksime, estis ĝis tiu tempo, kiam subiras la suno, kiu ĵus nun plej forte bruligis la sekan kaj krevintan teron.