Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĉevaloj, ankaŭ diversmaniere etendiĝintaj, spiregis trankvile, sed ne la nigrulo de Salko, kiu paŝis inter la salikoj, kviete ĉevalblekante kaj fosetante per la piedo.

Stranga estis tiu ĉevalo, ne multe pli granda, tamen multe pli bela ol la ceteraj ĉevaloj de Cetina. La patro de Salko ĝin, unu malluman nokton, dum li ankoraŭ estis hajduko, alkondukis en sian domon. Ĝi estis ĉevalo de iu bejo[1] de Livuo, kiun li apud Prolog mortigis, poste kun la ceteraj hajdukoj dividante lian trezoron.

Oni rakontis, ke ĉe la bejo estis mil oraj dukatoj, krom arĝenta armilaro kaj ore brodita vesto, sed la hajduko Raŝica — kaj li estas la patro de Salko — pli ŝatis tiun nigrulon. Nur tiun nigrulon li prenis al si, kaj la alion li lasis al la kunularo, por dividi inter si ĉion ceteran.

Kaj neniu diris, ke Raĉica faris malbone. Sed oni rakontis ankaŭ tion, ke la bejo al li mortante diris: „Mia nigrulo ne alportos en vian domon la feliĉon“.

Ĝi estis ĉevalo ankoraŭ juna, maldika kiel knabino, kun malgranda kapo kaj maldikaj piedoj, kaj en ĉio alia bela, ke vi povus ĝin tutan tagon rigardi kaj tio vin ne enuigus. Brila kaj nigra kiel matura groso, kaj rapida — Dio! oni ne povas vidi ĝin, dum ĝi kuras. Kaj iomete da fojno al ĝi sufiĉas kaj laciĝos ĝi neniam, se vi rajdos sur ĝi tri longajn tagojn sen ripozo.

Nur pura ĝi deziris esti, kvazaŭ ĝi scias, kiel ĝi estas bela. Kaj karesata esti ĝi ŝatis, escepte je la komenco, kiam ĝi ankoraŭ ne forgesis sian bejon. Sed ĝi baldaŭ alkutimiĝis al la karesado de Salko kaj Raŝica. Kaj ili ne nomis ĝin nigrulo sed Arap, nur pro amo. Ili ja nek vidis nek aŭdis, ke iu alia posedas similan ĉevalon. Ĝi

estis ĉevalo ruza, tiel saĝa, ke ĝi eĉ sciis, kion pensas

  1. bejo = turka titolo.