Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝia mastro. Se vi ĝin vokas laŭ ĝia nomo, tuj ĝi alvenas, aŭ se vi paŝas al ĝi kun la jungilo, ĝi etendas la kapon kaj malfermas la buŝon, kaj cent da aliaj aferoj. Sed se ĝi ekvidas ion, kion ĝi ankoraŭ ne vidis, aŭ aŭdas ian eksterordinaran bruon, escepte la pafadon de pafiloj, ĝi disŝiros eĉ la jungilon, kaj vi ne plu atingos ĝin kun la okulo. Sed la pafadon ĝi ne timis, sed nur ekmovadis la orelojn, iomete ekĉevalblekadis kaj ekfosetadis per la piedo, kvazaŭ ĝi estas en la batalo. Sed en la batalo ĝi ne estis, escepte tiun nigran nokton, kiam estis mortigita ĝia bejo, ĉar ĝia bejo estis heroo kaj ne timis, ĝis lin trafis hajduka kuglo en la koron.

Tia estis la ĉevalo, kiu ĉirkaŭ Salko fosetis per sia maldika piedo kaj kviete blekis, sciante, ke ĝi ankaŭ tiun posttagmezon transkuros la herbejojn ĝis tiu kurliĝo de Cetina. Kaj Salko ekrigardis sian Arap kaj ekesperis, ke lin atendos Marta.

Li sin levis trankvile, prenis la nigrulon ĉe la kolhararo kaj saltis sur la nudan Arap, dirinte al Gare kaj Juriŝa nenion, same kiel ĝis nun, kiam li foriradis. Arap nur malalte mallevis la kapon, fleksante sian belan brilan kolon kiel arĉon, kaj ekrapidegis trans la ebenaj herbejoj, transsaltante malgrandajn, senakvigitajn fosojn. La sekaj herbejoj ektondris malklare, kaj la blanka ĉemizo de Salko kaj la blonda longa hararo rebrilis en plena lumo de la somera tagmezo.

Sed iom poste haltigis Salko sian ĉevalon en la kurado kaj ekrajdis malrapide, ĉar ia forta ĝojo plenigis lian bruston, kaj li volis kanti:

Herbo kreskas trifolio,
Sin tri pavoj sur ĝi paŝtas,
Kaj krom tiuj kvar pavetoj.