Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Eh, por la vesto al li estas facile. Aŭ Raŝica ne posedas da hajduka mono! Aŭ vi ne scias? Raŝica ja delonge mendis ĉion necesan, eĉ la dolmanon kaj kamizolon… ĉio per seka oro brodita, ke malmultaj estos pli belaj. Kaj la selon kaj bridojn li posedas de la bejo, vi ja vidis ilin, — mi pensas, ke ne povas esti pli bona vesto por la ĉevalo. Arap nigra, kaj sur ĝi la nura arĝento! Nur la veston Raŝica ne mendis por Salko.

— Nu! Kio ĉi tio estas ree! Li ne mendis por Salko! Ĉu li mem bezonas la veston de ringludano?

— Raŝica ĝin mendis al si!

Gare tute ne multe ekmiris. Li sciis, ke Raŝica estas malnova hajdukestro, forta kiel iu reĝo kaj famekonata kuraĝulo. Kaj riĉa, kaj li volas, ke pri li oni parolu eĉ pli.

— Tiam adiaŭ, Salko, la ringludo! — ekkriis Gare kaj sidiĝis. — Kion Raŝica enigas en sian kapon, tion neniu el li eligos. Kaj kion vi sekve parolas, ke Salko — —

— Sed Salko diras, ke li lin tiom petos kaj petos, ĝis li permesos, ke li vetkuru, kaj donos al li la veston; kaj ambaŭ estas samformaj — — aŭ vi ne scias?… Vi ja ne estis hieraŭ ĉe Matasovo arbetaĵo, — Salko tion rakontis… Kaj ekpensu: Salko estas dekokjara, kaj Raŝica jen kvindekjara!…

— Kaj, li ne volas lasi?

— Ne!

Ambaŭ enpensiĝis kaj eksilentis.

Salko-n plu oni ne vidis: verŝajne li jam delonge eniris inter la salikojn kaj herbojn apud Cetina. Kaj la suno egale senĉese brulis kaj la trankvilo ŝajnis pli granda ol antaŭe.


La brila kaj vasta kampo malheliĝis kaj reviviĝis.