Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj tiel vidiĝis sur kampaj vojoj aroj da ĉevaloj kaj bovoj, solaj irantaj, kaj amasoj da gefraŭloj brako je brako aŭ ĉirkaŭprenitaj, kaj malpliaĝaj ilin rajdante sekvis. Iuj fraŭloj vetrajdis trans la kampo, sed al ili ĉiuj paŝtistinoj estis egale karaj.

Kaj ju pli kaj pli profunde la suno subiris, des pli kaj pli la herbejoj senhomiĝis, kaj sur la kampaj vojoj sub la vilaĝoj leviĝis la polvo de multaj piedoj.

Sur la kruciĝoj ili haltetis iomete por ankoraŭ ŝerci, kaj tiam ili disiradis kaj vokadis unu la alian tra la rido kaj kanto. Ĉiuj estas fraŭlinoj kaj fraŭloj, pliaĝaj kaj infanoj nur kelkaj. Sed en la vilaĝoj, kiuj ĉiuj estas etaj, vidiĝis amasoj da geinfanoj, kiujn ne estis facile diferencigi unu de la alia.

Ĉiu el ili estis blankhara kaj vestita per longa blanka ĉemizo, zonita per ruĝa zono. Ordinare ilin oni vidis inter la montetoj po kvin, po ses, kun longa vergo en la mano kaj nudkapaj, irantaj senlaboraj aŭ post ia brutaro. Kaj eĉ sur la pintoj de l’ montetaj oni povis ilin vidi blankaj kaj altaj sin montrantaj je la horizonto kiel statuoj el gipso. Antaŭvespere ankaŭ inter ili okazadis alvokoj kaj longaj revokoj kaj sonanta kanto de junaj gorĝoj, kiuj tremetis dum la kurado sur krutaj deklivoj.

Poste tiuj voĉoj intermiksiĝadis kun la krio kaj kanto de la fratoj kaj fratinoj, kun la bruo de l’ ĉevaloj kaj bovoj, kiuj el la kampo revenadis, — ĉiuj en unu kirlo ĉirkaŭ blankaj dometoj, inter sovaĝaj nuksarboj kaj sambuko.

Dum tiaj someraj vesperoj malsupre sub la vilaĝo Begluk disiradis Salko kun Marta, antaŭ ŝia domo. Kaj kunvenoj kaj disiroj iliaj estis antaŭe tie oftaj, ke ili ŝajnis ĉiufoje egalaj.