Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

resaniĝis kaj vidis sin en spegulo, ŝi tuj diris al Raŝica: „Mi ne povas esti via.“

Kaj vere ŝi post la malsano fariĝis tia, ke eĉ ŝia patrino ne povis ŝin rekoni. Ŝi estis vere malbelulino, nur la okuloj restis belaj. Sed ankaŭ tiuj belaj okuloj fariĝis poste malbelaj, kaj nur pro nigraj pensoj.

Sed Raŝica tiom amis Stana-n, ke li volis ŝin edzinigi eĉ tiam. Sed ŝi neniel volis kaj tiel li ŝin fine lasis en trankvilo.

Malĝojis kaj malĝojis unu pri la alia, kaj tiam Raŝica edziĝis kun Luca, kaj Stana edziniĝis kun malriĉa Ilija. Sed nek unu nek la alia sentis ĝojon en la koro, kvankam ili estis ankoraŭ tre junaj. Neniu de ili estis dudekjara, kiam la malĝojo alkondukis la morton antaŭ iliajn okulojn.

De tiam atakis Stana-n ĉiaj ĉagrenoj kaj ne estis tago, ke al ŝi io ne okazis. Unue ŝin oni proklamis kiel fantomon, kaj kiam ŝi edziniĝis, eĉ kiel sorĉistinon, — kaj se iu subite malsaniĝis aŭ ies bovino ĉesis doni lakton, pri ĉio ŝi estis kulpa. Kaj se io perdiĝis, ili venis al ŝia pordo, por demandi pri tiu objekto.

Stana klinis sian kapon antaŭ tiuj malfeliĉoj kaj estis al sia edzo bona edzino, sed al Raŝica Luca estis des pli malkara, ju pli longe li vivis kun ŝi. Ŝi ja naskis al li filon Salko, sed li fariĝis pli kaj pli malserena kaj ekscitema.

Kaj kiam mortis liaj gepatroj kaj kiam plioftiĝis la pafoj sur la turka limo, li foriĝis de sia domo kaj fariĝis hajdukestro. Tiel li fariĝis timigilo al la Turkoj, kaj ankaŭ al la aliaj, kiuj komercis kun ili.

Tiam fariĝis ankaŭ tiuj kantoj pri Raŝica hajdukestro, granda heroo, pro kiu ploras turkaj sinjorinoj.

Kiam li aŭdis, ke mortis lia edzino, revenis Raŝica