Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I.

La grandega kampo de Sinj, sub la varmega somera suno, ŝajnis ankoraŭ pli granda, ĉar la blueta nebuleto kaŝis al la okuloj la malproksimajn montojn. Ĉio estis trankvila en la posttagmeza varmego, kaj malproksimaj, malproksimaj ŝtonaj montoj plibluiĝis, rigardetante depost la malalta kaj maldika nebuleto. Ŝajnis, ke la tuta regiono estas en luksa somera dormo aŭ ripozas post forta batalo kaj farita heroaĵo.

Ĉe la fino de tiu kampo tiriĝas trankvile malgranda rivero, de kiu la forta suno levadis la bluan nebulon, por tra ĝi ekludi kun siaj radioj. Ĝi estas Cetina, kiu donas la nomon al la tuta vasta regiono, malproksime kaj larĝe ĉirkaŭ si.

Apud la kampo estas vilaĝo ĉe vilaĝeto, monto ĉe monteto kaj kastelo ĉe kastelo. Fine estas la vilaĝoj Han kaj Ĉitluk, kunigitaj per granda ponto, — sub ili estas Begluk apud la montpinto de Kadija, kun detruita Hasan-kastelo, kaj ankoraŭ pli malsupre la vilaĝo Odĵak, kun Ali-fonto en la mezo.

Kaj tiel plu en la granda regiono.

Kaj pensante pri tiuj nomoj, vi kvazaŭ aŭdas la voĉon de hodjio[1], kiu resonis iam inter tiuj montoj kaj perdiĝis en la vasta kampo.

Kaj se vi ie inter la montoj aŭdus plilongigitan heroan kanton, kiu rememorigas la malliberejon kaj katenojn,

la sangon kaj ponardojn, kaj vidus iranta en inter-

  1. Mohametana pastro.