Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eto de unu vagono. Lia dorso estis apogita je vagonmuro kaj ia ronda sufiĉe dika rompopeco de fera krado tiel alpremis lin je la ventro al la muro, tiel profunde eniĝis en ĝin, ke lia eleganta palto ŝajnis pro tio tratranĉita laŭlarĝe sur la ventro. La malfeliĉulo estis kvazaŭ alnajlita al la muro kaj ne povis fari eĉ plej malgrandan movon, malgraŭ tio li aspektis indiferenta al sia stato kaj senemocia. Nur la bela frunto sub danda ĉapelo estis sulkigita kaj la dekstra mano, per kiu li tenis ankoraŭ elegantan bastoneton, tremis iel nenature, febre.

— Eble, vi havas cigaredon?.. — li ĝentile demandis la junulon per voĉo, en kiu sonis mirinda pacienco, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis.

— Kun plezurego!.. — tiu respondis, leviĝante al li tra oblikve kuŝinta, forŝirita tegmento de ia vagono kaj etendante al li cigaredujon.

— Ne, ne... Komence vi ekbruligu ĝin, mi ne povas... — li nerveme ekskuis per la kapo kaj sulkigis la tutan vizaĝon. — Mi delonge ne fumis kaj...

— Kia teruro, kia teruro!.. — konfuzite flustris la junulo, konsciante sian senfortecon helpi al li iel. — Kion fari?.. Estu pacienca, karulo, ankoraŭ iom da tempo, parolante “inter ni”, oni baldaŭ donos helpon... Mi tuj venigos al vi...

— Bagatelo!.. — tiu respondis, kun ĝuo plenbruste enspirante tabakfumon kaj, kvazaŭ, senkonsciiĝante.

En tiu sama minuto venis helpvagonaro. Sur vagonplacoj de ĝi alte leviĝis ŝarĝoleviloj, iaj grandampleksaj strangformaj iloj, neniam antaŭe viditaj de la junulo, kuŝis dikaj ĉenoj, ŝnuregoj. Dum li trarigardis la aĵojn, el aliaj vagonoj larĝonde el-