Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Antaŭ unu jaro li subite aperis de ie en nia malgranda vilaĝo. Ĝis tiam neniu el ni vidis lin ie, aŭ eĉ aŭdis ion pri li, — per treega mistereco kaj enigmeco estis kovrita ne sole lia persono, sed ankaŭ lia pasintaĵo ĝenerale.

Griŝin — nia vilaĝa riĉa ekskomercisto — tiujare revenis hejmen somere el la urbo. Estis jam vespero. La varmega sunglobo antaŭ nelonge malsupreniĝis post nigra arbaro sur horizonto kaj la tagan varmegon anstataŭis agrabla malvarmeto. De la rivero kaj najbaraj arbaretoj blovetis malsekeco kaj dolĉa freŝeco, malsupre en la valo, laŭlonge de la rivero, leviĝis nebulo. Griŝin veturis duonkuŝante en sia komforta fiakro, malstreĉinte la ĉevalkondukilon kaj senzorge kaj apatie observis per la lacaj okuloj la vojon kaj belajn ĉirkaŭaĵojn, delonge konatajn al li, kvazaŭ tute ne rimarkante ilin. Lia ĉevalo, bela trotulo pursanga, paŝis malrapide, ĉiuminute spirblovante, skuante la kapon kaj svingante per la vosto, — muŝoj kaj tabanoj trudeme flugis post ĝi, kiel nubo, kaj senkompate mordpikis ĝin je la ŝvitkovrita dorso kaj brusto.

Jam krepuskis, kiam la fiakro, leviĝinte sur pentrindan monteton, dense kovritan de juna pinaro, atingis grandan lignan krucon, kiu staris tie izole apud la vojo mem. Kiam la apatia rigardo