zorgon — eviti la manojn de la persekutantoj. Alkurinte al ia larĝa rivero, ni estis malhelpitaj : la ponto estis tute netrairebla pro amasiĝintaj kaj ial haltintaj veturiloj kun vunditaj militkaptitoj. Por ĉesigi la tumulton kaj liberigi la vojon oni ordonis eljungi ĉevalojn kaj la vunditojn, ankaŭ la veturilojn ĵeti en la riveron… La ordono estis jam plenumita kaj la ponto liberigita… Kiam mi eniris sur ĝin, sur la kontraŭa flanko de la rivero staris ĵus eljungitaj ĉevaloj, ĉirkaŭitaj de soldatoj, kiuj, ne cedante unu al la alia, kaptis ilin kaj jam rajdante daŭrigis la pluan reiradon, ne obeante al la voĉoj de oficiroj, kiuj laŭte kriis kaj minacis ilin, svingante en la aero revolveron. Ne malproksime staris eleganta germana risorta fiakro, jungita je paro de bonaj ĉevaloj. Kelkaj oficiroj staris apud ĝi kaj disputis laŭtvoĉe… Mi ekrigardis en la fiakron… Tie, ĉirkaŭmetita per kusenoj, duonkuŝis palvizaĝa germana generalo maljuna. Lia tuta vizaĝo kaj unu okulo estis bandaĝitaj kaj la alia okulo, duonfermita esprimis netolereblan suferon. Jam io, simila al kompato, ekmoviĝis en mia koro, kiam unu el la oficiroj disputintaj ekkriis: »Sufiĉe elmontri tro delikatajn sentojn ! Ili neniam elmontras kompaton al niaj vunditoj… al la diablo !… Bravuloj, trenu lin al diablo… en la riveron !« — li sin turnis al soldatoj. Mi la unua kaptis la vunditon je la piedoj, aliaj soldatoj venis helpi al mi kaj post unu momento la malfeliĉulo estis senkompate elĵetita; kortuŝe ĝemante li longe moviĝis
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/29
Ĉi tiu paĝo estis validigita