Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estis validigita

la brusto, kvazaŭ celante salti for el ĝi, kaj jam dubo ŝteliras en mian animon… »Sinjoro, kion mi faros, se li ankaŭ min ne akceptos?…« — mi pensas kaj sentas, ke mi staras antaŭ terura abismo senfunda… »Sinjoro, indulgu min, Sinjoro, indulgu…« — mi flustras. Dume la monaĥo okusignas al mi, ke venis mia vico… Kaj tia timo terura subite ĉirkaŭkaptis min tiam, kian mi sentis neniam eĉ dum plej danĝeraj minutoj de la milito… Mi faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj falis… mi ne povas plu iri… Kaj jam genuiĝinte, mi iel alrampis al la pordo. Mi almetiĝis per la kapo al la pordo, flustras ian preĝon kaj en la kapo, kiel abelaro dum somero, tedeme, trudeme ĉiam zumas unu penso turmenta : »Kion mi faros? Kien mi iros tuj Kain malbenita, se mi ankaŭ ne indiĝos?…« La monaĥo puŝas min, flustras: »La ĉenon!… Tuŝetu la ĉenon!…« Mi jam ne memoras, kiel mi etendis la manon al la ĉeno… Sed mi bone memoras, ke mia mano ankoraŭ estis malproksime de la ĉeno, kiam ĝi kun tondra ektinto falis, ekskuinte, kiel ŝajnis al mi, la tutan teron, kaj dolorige ekfrapis min je la mano…

Sekvis longedaŭra paŭzo. Terentij, larĝe malferminte la okulojn kaj buŝon, kvazaŭ tetaniĝis en pozo senmova, ne deturnante sian rigardon de la kuŝanto, kiu, kruce kunmetinte la manojn sur la brusto, fikse turninte sian rigardon ien en la spacon, senmove kuŝis sur la benko. Liaj okuloj brilis, ĉarma nesurtera rideto ludis sur liaj palaj lipoj,